Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojPola lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-11-04 13:44:40

En tiu ĉi fadeno mi konsilas kolekti la tipajn erarojn de pollingvanoj, por ke niaj kolegoj povu konscie atenti pri ili kaj doni pli da ebloj dum siaj kursoj je la ĝusta instruo kaj ekzercado pri la koncernaj gramatikaĵoĵ kaj leksikaĵoj. Estus bone amikiĝi kun la "falsaj amikoj".

Arek
afiŝita je 2010-11-23 14:39:38

mi rimarkis ke multaj polaj komencantoj diras: "pardonu min" sed oni devus diri "pardonu al mi"

LaPingvino
afiŝita je 2010-11-23 15:51:54

"Pardonu min" ne estas gramatika eraro: oni rajtas anstataŭigi prepozicion per akuzativo, se tio ne konfuzas. Same validas do "Mi dankas al vi", "Mi dankas vin", "Mi vin dankas" ktp.

pwierzbowski
afiŝita je 2010-11-23 19:53:20

Kvankam la pola kaj la Esperanta fonetikoj estas similaj, kun tio pollingvanoj havas problemojn. Multaj ekz. malmoligas konsonantojn ("set" anstataŭ "sed" ) aŭ prononcas "i" kiel "j" aŭ "ij". Tial en ĉiujara Arkones en Poznano anstataŭ afabla miel-vespero estas kanibala mjel-vespero.
Poloj ankaŭ ofte prononcas h kaj ĥ tutsame ne trovante diferencon inter la sonoj.

Arek
afiŝita je 2010-11-28 09:27:06

LaPingvino skribis:
"Pardonu min" ne estas gramatika eraro: oni rajtas anstataŭigi prepozicion per akuzativo, se tio ne konfuzas. Same validas do "Mi dankas al vi", "Mi dankas vin", "Mi vin dankas" ktp.
ĉu vere? Nu eble gramatike ne estas eraro sed la frazo ne havas sencon, ĉar senca plena frazo estus "vi pardonu mian eraron al mi", do se iu volus pardoni pro sia ekzisto tiam li povus diri "Pardonu min" sed alikaze laŭ mi ne.
Se temas pri vorto danki tiam laŭ mi ĝi ĝenerale ne havas rektan objekton, do povus diri Mi dankas vin kaj tio ne kaŭzas ke vorto vin povus esti alie komprenita.

Arek
afiŝita je 2011-02-07 17:01:34

Ekzempla frazo:
"Mi demandos, ĉu li volus."
tipa pola eraro:
"Mi demandos, ĉu li ne volus." (pro rekta traduko de pola maniero de parolado: Zapytam, czy by nie chciał. egalas kun Zapytam, czy by chciał.)

tukero
afiŝita je 2011-06-23 21:36:12

Pri "pardonu":
Mi konstatis ke en la etnaj lingvoj, pri kiuj mi plej multe okupiĝis, la akuzativo estas la plej ofta inter la du eblecoj.
Angle: excuse me / pardon me (akuz.)
France: pardonne(z)-moi (akuz.)
Germane: entschuldige(n Sie) mich / verzeihe(n Sie) mir (akuz. /dat.)
Hispane: perdone (pleje sen pronomo, sed laŭ vortaro prepozitiva dativo)
Ruse: izvinitje minja (akuz.)
Eble iu alia povas tion kompletigi. Tamen ne ĝenas min la esprimmaniero "pardonu al mi".

tukero
afiŝita je 2011-06-23 22:26:15

Pri la polaj prononcproblemoj:
La homa tolerancnivelo pri alofonoj estas tiel alta, ke la plej multaj misprononcoj en normala komunika situacio estas tiel sensignifaj, ke ili ne endanĝerigas la interkompreniĝon. La prononco de "i" kiel "j" okazas ankaŭ en la latinidaj lingvoj kaj en la lingvoj kiuj prunteprenis multe da vortoj el la latinidaj. Ĝi ja estas normala en la pola. Ĝena ĝi estas, kiam ĝi influas la vortakcenton. Kiu tamen ĝuste akcentas, tiel ofte faras el "ia" "ija", ke ĝi preskaŭ jam estas universala "eraro" de malgranda signifo por la interkompreniĝo. La malmoligo de finkonsonantoj estas preskaŭ universala ĉe slavaj lingvoj - escepto: la serbokroata kaj estas laŭregula en la germana kaj la turka (kun kelke da esceptoj). Ankaŭ la h/ĥ-problemo estas preskaŭ tutslava; la ĉeĥa havas h kaj ĥ, sed la ĉeĥa h estas ankaŭ iom pli "grata" ol la germana kaj angla. La franca ne havas "h", kaj ĝia "r" ofte efikas kiel "ĥ". La hispana havas "ĥ", sed ne "h". La germana havas "h" kaj "ĥ", sed ĉi-lasta nur post "a, o, u". Post "e", "i", "ö" kaj "ü" ĝi havas prononcon ne prezenteblen en Esperanto, sed kongrua kun tiu de la novgreka. En dubaj okazoj oni petu ripeton kaj laŭnecese skriba precizigo. Kaj plej grava: Oni deziru interkompreniĝi.

tukero
afiŝita je 2011-06-23 22:31:35

noortakrmala > normala

tukero
afiŝita je 2011-07-19 22:22:40

Korekto de la korekto kaj aldona korekto: "noortakrmala > normala" devus legiĝi: "noortakrmala = normala". deiru = deziru

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.