Forumo
Temoj / Tipaj lingvaj eraroj / Pola lingvo
fringilla13
Tipa eraro de poloj estas kompreneble TUTA manko de la difina artikolo "la". Vidu la fadenon "Ĉu Esperanto bezonas la difinan artikolon?"
|
laszlo
Manko de difina artikolo tute ne gravas, se ekzistas alternativaj lingvaj rimedoj por distingi konkretaĵon, nekonkretaĵon.
|
tukero
Iu asertis ke "la latina ne deziras artikolon". Tamen la latinidaj lingvoj senescepte havas ĝin, kiel ankaŭ la slava bulgara. Ĉi-lasta kaj la latinida rumana havas postmetitan difinan artikolon, kiel la skandinaviaj lingvoj. La hebrea kaj araba havas ĝin (antaŭmete, eĉ prefikse) kaj krome multaj indiĝenaj lingvoj de la amerika kontinento. Evidente ekzistas "merkato" por difina artikolo, kvankam ne universala. La rezignon Zamenhof proponis por homoj, kiuj en sia gepatra lingvo ne konas difinan artikolon, ĝis ili per observado kaj imitado ĝin ekregas. Argumento por ĝi estas la propedeŭtika enkonduko al ĝia uzado por homoj, kiuj gepatralingve ĝin ne konas.
|
laszlo
Ne tio estas grava, ĉu ekzistas aǔ ne ekzistas difina artikolo en iu lingvo, sed tio, ĉu ĝi funkcias kiel ilo difini konkretaĵon, aǔ funkcias arbitre nur kiel ornamaĵo, plibonigilo de sonado, do racie fakte dise-mise, kiel ekz. en hungara kaj Esperanta lingvoj.
Vi skribis: ”La rezignon Zamenhof proponis por homoj, kiuj en sia gepatra lingvo ne konas difinan artikolon, ĝis ili per observado kaj imitado ĝin ekregas.” Ekregi uzi difinan artikolon en Esperanto per observado kaj imitado, signifas lerni uzi ĝin senracie, dise-mise, nur ornam- kaj sonplibonig-cele. Lerni fari malordon estas nekompareble pli facile, ol lerni fari ordon. En lingvoj, en kiuj difina artikolo ne plenumas sian rolon de difina artikolo, estas tutegale, ĉu oni uzas ĝin, aǔ ne. Ekz. rusoj povas tute ne uzi difinan artikolon kiam intencas indiki konkretaĵon, sed anstataǔe, ili tamen devas uzi iun alian unusencan metodon, por indiki konkretaĵon kiam estas necese. Ĉu vi rimarkis, ke mi tute ne uzis difinan artikolon? |