Forumo

TemojMetiejoKiam uzi por verbo adverbon, kaj kiam adjektivon?

blazio
afiŝita je 2011-01-03 20:05:56

László, vi skribis, interalie: ".... tiukaze devus alfronti malplaĉon disde tiuj aǔtoroj de E-aj literaturaĵoj..." Kiel kompreni la sintagmon malplaĉo[n] disde tiuj aŭtoroj"? Uzo de la prepozicio disde ĉi tie estas por mi noveca, mi ne sentas ĝin motivita. Ne estas grave, ke ĝi ne estas Fundamenta, oni ja ekuzis la prepozicion disde antaŭ longeta tempo, por forigi certajn koincidojn (distanco de Romo disde Florenco); mi volas nur diri, ke la funkcio ĉe vi (indiki aganton ĉe agsubstantivo) ne estas funkcio jam oftiĝinta. Ĉu temas pri via persona rekomendo, aŭ vi havas fonton, kiun mi ne konas?
laszlo skribis:
Tio estas ofta dilemo ĉe senkonsilaj lingvouzantoj, ĉar en lernolibroj mankas tiaj klarigoj. Temas precipe pri tiuj lernolibroj, kies aǔtoroj ne kuraĝas ”malvesti” la senregulan, disa-misan, ofte eraran, hereditan lingvaĵon el klasika E-a literaturo. Se ili donus raciajn lingvouz-konsilojn, tiukaze devus alfronti malplaĉon disde tiuj aǔtoroj de E-aj literaturaĵoj, kies lingvaĵo ne respektas raciajn regulojn.

Do, kiam uzi adverbon? - unue ni sciu, ke adverbo precizigas verbon.

a ) se verbo indikas agon, uzu adverbon! - por ago, verbo respondas al la demando: ”kiel?”
”Li laboras diligente.”
”Vazo staras firme sur tablo.”
”Sur ŝildo staras/estas skribite 'Enirejo'.” - ne miru, ĉar ankaǔ ”stari” kaj ”esti iel” estas agoj!

Sed, se verbo indikas staton, kvaliton, uzu adjektivon! - por stato, kvalito, verbo respondas al la demando: ”kia?”
”Li estas diligenta.”
”Vazo estas alta.”
”Sur ŝildo estas skribita [la vorto] 'Enirejo'.” - iuj ofte kutimas forlasi parton el identiga priskribo (ekz.: ”vorto Enirejo”, ”lingvo Esperanto”, ktp.), kaj tio false ŝajnigas tion, ke temas pri ago.

Ne konfuziĝu, se vi rimarkos tion, ke la verbo ”esti” povas indiki ĉu agon, ĉu staton/kvaliton! :-)

La kutimo uzi elipsajn frazojn ofte konfuzigas ankaǔ iujn lingvistojn, kiuj ne mergiĝas sufiĉe profunde al en kompren-kerno de iu frazo.

laszlo
afiŝita je 2011-01-03 20:34:50

Kara Blazio, ”disde” estas ja laǔFundamenta vorto, ĉar ĝi respektas la regulon pri vortokunmetado.
Se Z. pensintus iom pli racie, li kreintus konvenan, apartan vorton anstataǔ tiu tro ”universala” *de*, kiu ofte havas tro multa(j)n sencojn.

Manke de tia bezonata vorto, mi ekuzas la ja laǔFundamentan vorton ”dis_de” (kiu vorto precizigas: devenon de, elirpunkton de, ktp.)

Cetere via citita modelfrazo ”distanco de Romo disde Florenco” estas erara.
Korekte ĝi aspektas:
”Distanco de Romo al Florenco”
:-)

blazio
afiŝita je 2011-01-03 21:07:59

Dankon! Mi komprenas vin. Tamen, Disde laŭ mi ne estas Fundamenta vorto: ĝi konsistas el Fundamenataj elementoj. Via uzmaniero de disde estas iom nova, kompare al kutimaj uzoj de disde (neFundamentaj, sed jam oftaj, kaj supozeble ne kontraŭFundamentaj)).- Mi supozas, ke vi kaj mi komprenas malsame "apartenon al "Fundamento de Esperanto". Multo povas esti bona kaj eĉ ne kontraŭa al Fundamento de Esperanto, kio ne apartenas al ĝi, kio ne estas parto de Fundamento de Esperanto. Tamen, ĉu io estas en Fundamento de Esperanto aŭ [tio] ne [estas en Fundamento de Esperanto], estas demando pri fakto. Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon - ĉi tiu frazo estas pardo de Fundamento de Esperanto. Li portas verdan superveston kaj verdan ĉapelon- ĉi tiu frazo, espereble tute bona, laŭ mia scio ne estas parto de Fundamento de Esperanto. La radikoj kamel' kaj kap' certe estas partoj de Fundamento de Esperanto. Aliflanke, laŭ mia scio la kapo de tiu bona kamelo ne estas parto de Fundamento de Esperanto, kvankam ĝi estas (se mi tamen ne fuŝis ion) bona sintagmo, kiu ne malobeas Fundamenton de Esperanto. Dirante ĉi tion mi eĉ ne diras, ke oni ne rajtas malobei Fundamenton de Esperanto, la demandojn pri aparteno al io, parteco de io kaj tiun pri obeo al io mi distingas unu disde la alia. Dankon pro korektado de mia uzo de distanco!

laszlo
afiŝita je 2011-01-05 18:42:52

Mi demandas vin:
Se modelfrazo el Ekzercaro (aǔ el tradukoj) ne kongruas kun Fundamenta Gramatiko, do kiu el inter ili estas erara? Ĉu la modelfrazo, aǔ iu regulo en Fundamenta Gramatiko?
Mi inklinas akcepti tion, ke Fundamenta Gramatiko devas havi prioritaton rilate al ĝusteco.

blazio
afiŝita je 2011-01-06 08:21:05

oni jam spertis plurfoje, ke terminojn de Gramatiko oni interpretas diverse, krome la gramatiko estas entute maldetala. Do Ekzercaro liveras pli multajn kaj pli klarajn informojn pri la lingvo-bildo de Zamenhof mem. Pro tio por mi estas pli grava Ekzercaro. Ne por konstati ĝustecon aŭ malĝustecon de io, sed por kompreni, kion Zamenhof imagis. - teoriajn aŭ regulecajn konstatojn de Zamenhof kaj same de Saussure oni povas senfine klarigadi kaj ankaŭ misinterpetadi. Nu, pli evidenta por mi tio estas ĉe Neceso kaj sufiĉo de René de Sussure, kies teorion (sen legi ĝin) ofte oni simple uzas por pravigi iun ajn sian preferon. Mi ne ŝarĝos plu la spacon de Edukado.net pri ĉi tiu temo, sed mi sendis nerektan kompletigon je la temo de "sidiĝi" kaj uzo de -iĝ- al Ipernitio. La lingvan evoluon mi imagas kiel rezuldon de pluraj vektoroj (bremsado fare de Akademio, konscia influemo de kultivantoj de la lingvo, lingvo-zonaj efikoj, analogio, inercio, prestiĝ-imitemo, registrado, posta stabiliga efiko de registrado, konscia kribrado ks.). Parte mi aplikas ideojn de Wüster, kiu havis similajn kriteriojn por (ĝenerala kaj Esperanta) kampoj de terminologio. Fakte, ankaŭ evoluo de komuna Esperanto certe multe ĉerpos en la sekvaj jarcentoj el espereble bona evoluo de terminologio: (ankaŭ) en esperanto lingvotavoloj ne estas hermetike izolitaj de si reciproke. - - Mi ne revenos ĉi tie al ĉi tiu temo, por ne misuzi la spacon de Edukado.net. - Eventuale vizitu mian retpaĝon: http://www.ipernity.com/blog/34592/300901?t=78998&c=1&s=edit

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.