Forumo

TemojPri ĉio ceteraKiel fartas niaj japanaj samidenoj?

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-24 19:18:42

La 23an de marto (Hori Yasuo raportas)

Ankaŭ hodiaŭ estis tre vente kaj malvarme. Morgaŭ estos pli malvarme kun minus-temperaturo en la norda parto de Japanio. Denove estos pli malcacila tago por la suferantoj.

Hodiaŭaj esperplenaj novaĵoj.
1. En la gubernio Kagoŝima, la plej suda gubernio krom la insularo Okinavo, ekfloris sakuroj.
2. Morgaŭ ekfunkcios la tuta ŝoseo de Toohoku. Oni povos veturi per aŭtomobilo de Tokio ĝis Aomori, la plej norda gubernio en la insulo Honŝuu tra la damaĝitaj gubernioj.

Malbonaj novaĵoj.
1. Je 16:20 elvenis nigra fumo el la 3a reaktoro, en kies kontrolejo ekfunkciis elektro hieraŭ. La kaŭzo ne estas klara.
2. En akvo en akvofarejo en Tokio 200 kilometrojn fore de la centralo oni detektis 210 bekerelojn (Bq) /hore da jodo 131, duoble pli multe ol la normo por bebo. Oni supozas, ke pro la hieraŭa pluvo la jodo en la aero falis en akvon. Boteloj da akvo en vendejoj tuj elĉerpiĝis. Patrinoj kun beboj kaj gravedaj virinoj estas tre maltrankvilaj, ne bone sciante, kion fari. En la gubernio Hukuŝima en kelkaj urboj akvo pli malpuriĝis ol la normo, do oni distribuas akvon per akvokamionoj al la loĝantoj.
3. Hieraŭ la registaro instrukciis, ke lakto kaj kelkaj specoj de legomoj, ekzemple spinaco kaj brasiko, produktitaj en la gubernioj Hukuŝima, Ibaraki, Toĉigi kaj Gunma (mia gubernio) ne estu portataj sur merkatojn. Hodiaŭ ĝi pli forte instrukciis, ke oni ne manĝu tiujn legomojn kaj ne trinku lakton produktitajn en Hukuŝima.
Terkulturistoj kaj laktofabrikistoj estas tre ŝokitaj pro tiuj instrukcioj. Iu diris: “Mi perdis energinon plu labori. La registaro tuj kompensu la perdon. Se ne, ni ne povas vivi”.

Jen estas la unua parto de miaj tankaoj (tradiciaj japanaj versaĵoj kun 5-7-5-7-7-silaboj), kiujn mi versis hodiaŭ.

Ĉu realiĝos
mia antaŭsupozo,
ke la prosperon
finigos la akcident’
nuklea kaj grandega?
実現か原発事故で日本の「繁栄」終わる私の予言

Jam de longe mi antaŭvidis nukleajn akcidentojn en Japanio, kaj ofte diris al miaj studentoj, ke se okazus tia granda akcidento, japana ŝajna prospero momente malaperus.

Malpura marakvo!
En 1954
eksplodis bombo
hidrogena en Bikini.
Mia fora memoro.
「海水が汚染」のニュースで思い出す1954年ビキニの水爆

Revenas bildo
de centoj da miloj da
tinusoj forĵetitaj
en 1954
pro malpurigita mar’.
何万トンマグロを埋めてた光景が蘇りくる「海水汚染」

Foto de la eksperimento de hidrogenbombo en Bikini.

La ŝipo “La 5a Feliĉa Drako” en la muzeo en Tokio

Tiutempe ĉiun tagon oni informis nin pri la radioaktiva pluvo. Ĉiuj tinusoj estis enterigitaj kaj japanoj ĉesis manĝi fiŝojn. Fiŝvendejoj bankrotis aŭ fermiĝis. La atolo Bikini fariĝis simbola loko por la atom-epoko, kaj eĉ nun la insulanoj ne povas reveni al sia hejminsulo Bikini. Unu ŝipano mortis kaj multaj ankoraŭ suferas (ne suferis) pro radioaktiveco. Lia ŝipo “La Kvina Feliĉa Drako” nun estas montrita en Tokio.

En povra loĝej’
nur nokton ripozinte,
al la centralo
revenas laboristoj
por danĝera riparad’.
一晩を粗末な宿でくつろいでまた原発に戻る人たち

Laboristoj en la centralo ne forkuris malgraŭ la danĝera laboro. Venkinte timon, ili daŭre laboras.

Sendis mesaĝon
“Estu japana savant’!”
al sia edzo
laboronta en danĝer’
edzino kun kaŝamo.
「日本の救世主たれ」消防の妻のメールに隠された愛

Certe tiu edzino ploris kaŝe post la sendo de tiu mesaĝo. Tiuj fajrobrigadanoj havas fortan decidon en sia koro por batali kontraŭ ĉiaj danĝeroj, sed ĉi-foja laboro estis tre speciala. Iu konfesis: “Kutime ni laboras en la kaoso en fajro kaj bruego, sed en la tereno de la centralo estis tute mallume kaj kviete kaj ni devis batali kontraŭ nevidebla radioaktiveco, tial ni havis grandan timon, sed nia devo estas labori por Japanio, kaj nun ni estas fieraj, plenuminte tiun devon”.

Nenio krom vivo,
iomete, iome,
nun venas, venas
ne nur vivnecesaĵoj,
ankaŭ lumo, espero.
ないないない、少し少し、来る来る来る、物だけでない、光と希望

Sur varma akvo
tri vizaĝoj kun barbo
en la bankuvo.
Al suferantoj venis
fine espero varma.
髭面が3つ浮かんだお湯の上日本人にはこれで希望が

Japanoj tre ŝatas kune bani sin en varma akvo. Post unu semajno, post 10 tagoj oni sukcesis konstrui provizorajn banejojn en rifuĝejoj, kaj ili povas purigi sin. En televido mi vidis tri virojn kune bani sin kun vizaĝo kun barbo. Ne nur ili estis ĝojaj, sed ankaŭ mi. Ili certe havis kuraĝon, kaj mi trankvilon.

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-24 19:21:51

La 24an de marto

Ankaŭ hodiaŭ estis nekutime malvarme kun la temperaturo de malpli ol 10 gradoj en mia domo. En iuj damaĝitaj urboj eĉ neĝis.

Malbonaj novaĝoj:
1. Tri laboristoj laborantaj en la nuklea centralo 3 estis eksponataj al forta radioaktiveco kaj enhospitaliĝis.
2. En kelkaj urboj oni detektis radioaktivecon en akvo pli fortan ol la normo por beboj. La koncernataj urboj disdonas akvon al patrinoj kun bebo.

Progresoj al renormaliĝo:
1. En la urbo Kamaiŝi oni komencis vendi benzinon po 19 litroj kontraŭ 1900 enoj (19 euroj).
2. En iuj urboj gas-servo refunkciis.
3. La ŝoseo inter Tokio kaj Aomori estis malfermita al ĉiuj aŭtomobiloj.

Problemoj:
1. En la urbo Oohunato oni kolektis 500 damaĝitajn aŭtomobilojn al la vaka tereno, sed estas malfacile trovi posedantojn. Sen ilia permeso, la urbo ne rajtas forĵeti tiujn. Ĝi nek povas trovi fabrikojn por malmunti tiujn.
2. La gubernio Mijaĝi enketis al la rifuĝejoj pri orfoj, kiuj perdis siajn gepatrojn. Ĝis nun oni trovis unu.
3. Multaj kompanioj ekster la damaĝitaj regionoj haltis la produktadon pro manko de pecoj produktitaj en tiuj regionoj. En Manilo, Filipinoj, poŝtelefon-fabriko ne funkcias. Povos, ke japanaj aŭtomobilfabrikoj en Usono kaj Kanado haltos la produktadon. Fabriko, kiu produktis 40% de la pecoj nomataj maikom (peco por komputiloj) en la mondo, estas damaĝita, do tio influos la tutan mondon.

Kortuŝaj vortoj:
Fama turisma loko Ĵoodo-ga-hama, bela plaĝo en la gubernio Mijagi, estis damaĝita. La estro de la Centro de turismo diris: “Ni ne povas revenigi la pasintan tempon, sed ni povas paŝi antaŭen paŝon post paŝo”.

Miaj tankaoj (2)

Trovis avino
en detruita ĝarden’
ume-arbeton
plantitan por sia nep’
okaze de la naskiĝ’.
涙する瓦礫の庭に芽吹いてた孫誕生の記念の梅の木

Maljunulino revenis hejmen por serĉi sian nepon malaperintan. Ŝi ne povis trovi lin, sed anstataŭe etan arbon de ume (Foton de ume-floroj mi kroĉis al la raporto de la 20a de marto), kiu staris sendifektita en la ĝardeno plena de rubaĵegoj. Sur la arbeto ŝi trovis 4 ĝermojn. Ŝi karesis ĝin kun larmoj, decidinte varti ĝin kiel sian karan nepon.

Patro ricevis
anstataŭe diplomon
de sia filo
malaperinta maren,
ĉiuj plenaj de larmoj.
大粒の涙流れぬ卒業の子の証書受くその父の目に

Marto estas la monato por kursfina ceremonio. Ĝi devas esti ĝojiga tago por ĉiuj, sed por tiu patro, ne. Li perdis sian 15-jaran filon. Li ĉeestis en la ceremonio kaj ricevis la diplomon de sia filo.

“Ĉasis leporojn,
fiŝkaptis karasojn ni
en nia knabec’”.
Hejmlokoj malaperis,
restas nur en la koro.
「うさぎ追い小鮒を釣った」ふるさとは今やわずかに思い出の中

Post la ceremonio tiuj kursfinintoj iris al la rifuĝejo kaj kantis kanton “Hejmloko” temantan pri kara hejmloko, kie oni ĉasis leporojn kaj kaptis fiŝojn. Nun ĉiuj rifuĝintoj perdis sian karan hejmlokon.

La nudpiedojn
de sia patro kara
certe malvarmajn
kovrinte per lanaĵo,
teron ĵetis studentin’.
寒いだろう父の足に毛布かけ土を掬った女子大学生

Troviĝas tiel multe da mortintoj, ke oni ne povas kremacii sed enterigas mortintojn. Oni adiaŭis siajn karajn familianojn en malvarma vetero.

Terkulturisto,
forĵetante spinacojn,
lace murmuris,
“Kial mi, kiu faris
neniujn malbonaĵojn?”
「悪いこと何もしてない」ほうれん草捨てる農夫の疲れたつぶやき

Oni detektis pli da radioaktiveco ol la normo el spinaco kaj aliaj legomoj kaj ordonis ne porti ilin sur merkaton. Terkulturistoj estas senkulpaj. Kial ili devas fariĝi viktimoj de la akcidento?

En rifuĝejoj
pasigas la vivfinon
gemaljunuloj
dediĉintaj sin multe
al japana prospero.
繁栄の担い手だった老人の最後の場所がこれら避難所

Gemaljunuloj estis la ĉefaj motoroj de la postmilita japana progreso. Ili povus feliĉe pasigi siajn lastajn tagojn en maljunulejo, sed ilia sorto subite mallumiĝis. Ili devis translokiĝi al rifuĝejo, kaj jam ne malmultaj mortis pro malvarmo kaj senflegado.

Por bondetekti
eĉ malgrandajn tertremojn
iam venontajn
pendigis ŝnurkravaton
mi kun la verda stelo.
わずかなる地震の動き知ろうとて緑星付いたループタイ吊る

Oftas tertremoj. Jam hodiaŭ okazis du relative grandaj tertremoj. Mi ĉiam sentas min tremanta, eĉ sen tertremo. Por scii, ĉu tio estas vera tertremo aŭ mia iluzio, mi pendigis ŝnurkravaton kun la verda stelo.
Hori Yasuo

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-26 12:05:11

La 25an de marto(Hotri Yasuo)

Ankaŭ hodiaŭ estis tre malvarme. En la damaĝita regiono morgaŭ neĝos senkompate.

Bona afero:
Nenio.

Malbonaj aferoj:
1. La nombro de mortintoj superis 10 mil, kaj oni supozas, ke malaperintoj pli multiĝos.
2. Hieraŭ tri laboristoj en la centralo n-ro 3 estis serioze eksponataj al radioaktiveco. Oni mezuris la fortecon de redioaktiveco en la akvo, en kiu ili estis, kaj trovis 10-mil-oble pli fortan ol la normo. La registaro publikigis eblecon, ke tiu radioaktiveco eliĝis el la centralo mem.
3. Hodiaŭ la registaro rekomendis, ke la loĝantoj inter la radiusoj de 20 kaj 30 kilometroj rifuĝu memjuĝe. Ĝis nun ĝi rekomendis, ke la loĝantoj en tiu zono prefere restu en la domo, tamen tiu instrukcio malhelpis la transportadon de ĉiutagaj varoj en la zonon, ĉar homoj eksteraj timis eniri en ĝin. La registaro antaŭvidas la plivastiĝon de la danĝero kaj prenis la antaŭrimedon. En tiu zono loĝas pli ol 10 mil homoj.

Bonaj vortoj:
Kuracisto en tiu zono, kiu estis rifuĝinta, revenis en la urbon kaj rekomencis la kuracadon. Li diras: “Post longa pripensado mi venis al la konkludo, ke estas mia devo helpi homojn, kun kiuj mi kune vivis ĝis nun. Mi neniam rifuĝos plu”.

Sperto de mia konato:
Mia konato, policano en la gubernio Hjoogo en la okcidenta parto de Japanio, skribis al mi sian sperton jene: “Mi estis senprepare mobilizita al la damaĝita regiono tuj post la tertremo kaj okupiĝis pri la informado dum 3 tagoj. Tie estis tiel malvarme, ke la preparita kontraŭfrosta vesto tute ne utilis. Policanoj kun kontaktolensoj havis malfacilon pro manko de pura akvo. Ni manĝis malvarmajn manĝajojn el ladskatoloj, tamen opiniante, ke tio estas pli bona ol nenio, ni laboris per nia tuta forto. Mi spertis grandan klimatdiferencon inter oriento kaj okcidento. Mi aŭdas, ke oni elektis kiel la unuajn mobilizitojn la policanojn, kiuj spertis la katastrofon en Koobe en 1995.

Miaj tankaoj:
Hodiaŭ en la ĵurnalo Asahi kaj ankaŭ en televido oni raportis pri la elementa lernejo Ookaŭa en la urbo Iŝinomaki. En tiu lernejo 77 el 108 lernantoj kaj 10 el 11 instruistoj mortis. La lernejestro feriis, do postvivis.

Du trionoj de
la tuta lernejanar’
malaperis subite
en lernejo Ookaŭa,
la urbo Iŝinomaki.
全校の3分の2が消え去った石巻大川小学校

Subite atakis
lernejon indikitan
kiel sekuran
la grandega cunamo,
horo de hejmeniro.
避難地に指定されてた学校のその下校時に来た大津波

La lernejestro
forestis tiutempe
pro feriado,
kolektas postlasitaĵojn
en sia “malbonsorto”.
年休でそのとき不在の校長は「不運」を嘆いて遺品を集める

Postlasitaĵoj
diverskolore montras
gajajn mienojn
de la lernantoj tie
mortintaj tre june.
在りし日の子らの明るさ示すごと学用品は色とりどりに

Lernantoj pentris
instruistan vizaĝon,
albumfoliojn
ventoj foliumadas,
ambaŭ malaperintaj.
先生がモデルの画集ひらひらと行方わからぬ先生、生徒

Postlasitaĵojn
de siaj kargefiloj
gepatroj serĉas
silente kaj senvorte
kun elĉerpitaj larmoj.
亡き子らの遺品を捜す夫婦あり涙も枯れてただ黙々と

Gepatroj tenas
lernejanan tornistron
post tornistro,
ĉu ne montriĝas
nomoj de la gefiloj?
ランドセルひとつひとつを手に取りてそこにわが子の名前はなきやと

Fore vidiĝas
jam ne plu ekzistanta
kara urbeto
trans la lerneja korto
en malforta sunlumo.
薄日射す小学校の校庭の向こうに広がる今はなき町

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-27 21:32:57

La 26an de marto

Matene mi telefonis al esperantistino loĝanta en la urbo Morioka en la gubernio Mijagi. Ŝi devenas de la urbeto Taroo, nun apartenanta al la urbo Mijako detruita de la cunamo. Tiu urbeto fieris pro du grandegaj kontraŭcunamaj digoj, sed ĉi-foje tiuj tute ne helpis. La cunamo facile transiris ilin kaj detruis la tutan urbeton.
Ŝia vivo estas preskaŭ normala. Ankoraŭ mankis al ŝi petrolo, sed bonŝance ŝia amiko, kiu ĵus aĉetis ĝin, dividis ĝin kun ŝi hieraŭ. Ŝi povas vivi iom pli varme, tamen hieraŭnokte neĝis kaj restas 3-centimetran neĝtavolo en ŝia ĝardeno.
Ŝi volas viziti siajn suferantajn parencojn en sia hejmurbo, kunportante necesaĵojn, sed ankoraŭ estas malfacile sufiĉe aĉeti tiujn. Mi kuraĝigis ŝin kun vorotj: “Ne nur japanoj en la aliaj regionoj sed ankaŭ la mondo estas kun vi, do ne perdu esperon!” Kun granda dankemo mi ricevis kondolencon de 135 homoj el 42 landoj.

Bonaj aferoj (Persone)
1. Mi iris al barbiro por ŝanĝi mian melankolian etoson. Mi fariĝis bela maljunulo.
2. Mi trovis belajn florojn de sakuro. Tiu estas nomata “Kaŭazu sakura” kaj ekfloras pli frue ol la plej multaj sakuroj “Somei”, kiu floras en aprilo.
(pri tiu sakuro mi ne sukcesis aperigi ĉi tie, do en la aparta retpoŝto mi sendos ĝin.)

Malbonaj aferoj:
1. Oni detektis 1250-oble pli multe da jodo 131 ol la normo ĉe la loko 330 metrojn fora de la elfluejo de la centralo.

Maltrankviloj de rifuĝintoj
Montris enketo al 488 rifuĝintoj pri iliaj plej grandaj maltrankviloj (ili rajtis elekti plurajn respondojn):
45%: loĝloko
36%: laboro, enspezo
19%: plilongiĝonta vivo en rifuĝejo

Miaj tankaoj:

Al maljunuloj
diradas prizorgantoj
“Havu esperon!”
Tamen ili mem perdis
siajn familianojn.
「がんばろう」老人たちに声掛ける介護士たちも家族亡くして

Oni konstatis
ekziston de familioj
perdintajn ĉiujn anojn,
malĝoje pligrandiĝos
la nombro de viktimoj.
全員が津波にのまれた家族あり悲劇の被害さらに大きく

Ne eblas helpi
rekte la suferantojn,
mi laŭte, kore
krias al televido
“Ne rezignu! Esperu!”
出来ること何もないから「がんばれ」とテレビに向かって大声で言う
Hori Yasou

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-27 21:38:00

La 27-an tago
Granda kvanto da radioaktiveco
El la akvo en la turbino-domo de la reaktoro n-ro 2 oni detektis radioaktivecon de 2,9 miliardoj da bekereloj hore, 10-milion-oble pli fortan ol tiu en la reaktoro mem. Oni supozas, ke la nuklea brulaĵo mem estas difektita.
Malbonaj influoj en diversaj kampoj
Hodiaŭ al mia hejmo venis juna dungito en la ĵurnalvendejo por kolekti la martan tarifon. Mi demandis lin, ĉu okazas iu influo de la katastrofo al la vendo de ĵurnaloj. Mi antaŭsupozis, ke la ĵurnalmondo profitas, ĉar oni volas scii pli multe en tia okazo kiel la nuna, sed lia respondo estis tute mala. Li diris, ke multaj ĵurnalvendejoj povos bankroti. En Japanio preskaŭ ĉiuj familioj abonas ĵurnalo(j)n kaj la vendejo distribuas tiujn ĉiun matenon. En tiuj paperoj nepre troviĝas multaj reklamiloj, kaj ĵurnalvendejoj finance multe profitas el tiuj, tamen nun kompanioj kaj vendejoj haltas grandan oferton de printempaj varoj, do sekve ne reklamas multe, tial la enspezo de la ĵurnalvendejoj malmultiĝis.
Tokio-Disnejlando
La katastrofo donas grandan damaĝon al diversaj kampoj. Plej serioze, laŭ mia supozo, suferas turismaj kompanioj kaj hoteloj, ĉar homoj ne emas vojaĝi en tia malĝoja tempo. Ankaŭ suferas fama Tokio-Disnejlando 30 kilometrojn fora de Tokio. Fine de marto ĝi estus plenaj de turistoj, sed nun ĝi estas fermita pro la damaĝo de ĉi-foja tertremo, kaj hoteloj ĉirkaŭ ĝi estas malplenaj.
La katastrofo okazas ne nur en la norda regiono Toohoku, sed ankaŭ en la gubernioj Ibaraki kaj Ĉiba en la regiono Kantoo, nome ĉirkaŭ Tokio. En Ĉiba multaj urboj, kiuj frontas al la Pacifika Oceano, estas atakitaj de la cunamo. La urbo Urajasu, kie situas tiu Tokio-Disnejlando, suferis pro elŝpruco de akvo kaj sablo el la grundo. Du trionoj de la urbo estas sur la poldero, kaj la tertremo forte skuis la molan grundon, elŝprucigante akvon kaj sablon, kaj sekve stratoj estas difektitaj kaj en iuj lokoj la grundo sinkis kaj konstruaĵoj kliniĝis. En tia situacio Tokio-Disnejlando ne povas funkcii. Iu supera mezlernejo devas translokiĝi al alia loko pro la grandskala riparado.
Printempo estas bona komerca sezono, sed en la funebra atmosfero multaj kompanioj haltas aŭ prokrastas la ekvendon de novaj produktaĵoj, kaj oni faras ĉion modeste, tial la ekonomio ŝrumpas. Iu diris en televido, ke nun estas necese, ke ĉiuj montru eĉ blufan viglecon. Konsentinte kun li, hieraŭ mi iris al barbiro por aspektigi min bela kaj nun montras al la ĉirkaŭaj homoj, ke mi tute ne estas venkita kaj vivas vigle kun espero.
Multaj Orfoj
Laŭ la ĵurnalo Mainiĉi, en 3 serioze damaĝitaj gubernioj oni jam trovis 22 orfojn, kiuj perdis siajn gepatrojn. En la Tertremego de Hanŝin en 1995 estis 68 orfoj.
En 1995 la tertremo okazis frumatene, tial ĉiuj familianoj estis kune kaj suferis kune, sed ĉi-foje la tertremo okazis postagmeze, kiam geknaboj estis en lernejo, aparte de siaj gepatroj, kio povos naski pli da orfoj ol en 1995. Krome la damaĝita regiono estas multe pli granda ol la regiono Hanŝin, do la nombro de orfiĝontoj fariĝos des pli granda.
En la ĵurnalo Mainiĉi (la 26an de marto) aperis foto de ridetanta 10-jara knabino Sacuki, kiu perdis sian patrinon kaj kies patro estas ankoraŭ malaperinta. Ŝi diris : “Mi perdis mian patrinon, sed mi strebas kun espero ĝis mi fariĝos plenkreska”. Ŝia avino diris : “Kiam ni enterigis ŝian patrinon, ŝi laŭte ploris, sed poste ŝi neniam ploras”.
Kuraĝigaj aferoj
1. Hodiaŭ mia letero pri mia raportado kaj multaj kondolencaj leteroj el la tuta mondo aperis en la ĵurnalo Akahata, la organo de Japana Komunista Partio.
2. En televido la estro de 200-jara sojsaŭca kompanio, kiu perdis ne nur la fabrikon kaj unu laboriston, sed ankaŭ valoran giston, diris : “Sed al ni restas forta solidareco, do ni nepre rekonstruos nian fabrikon”.

Hori Yasuo

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-28 16:23:07

http://www.satesperanto.org/-Taglibro-de-nia-Kamarado-Yasuo-.html
ligilo por havi urĝan informojn pri Japanio

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-29 18:57:12

La 28an de marto
Problemoj en la 20-kilometra zono

Ekkreskis pikoj de ekvizeto, japane cukuŝi, kiu signifas “teran penikon”. Hodiaŭ estis bela printempa tago.
Eraro ! pri “la granda kvanto da radioaktiveco”
Hieraŭ mi raportis, ke el la akvo en la turbino-domo de la reaktoro n-ro 2 oni detektis radioaktivecon de 2,9 miliardoj da bekereloj hore, 10-milion-oble pli fortan ol tiu en la reaktoro mem, tamen klariĝis, ke tio estas eraro. Oni miskomprenis kobalton 56 kiel jodon 134 kaj kalkulis, do la vera forteco de radioaktiveco estis “50-60-miloble pli forta ol tiu en la reaktoro mem”. Ne komprenebla eraro, kaj tia eraro igas la elektro-kompanion pli nefidinda.
Problemoj en la 20-kilometra zono de la centraloj
Loĝantoj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj kredis, devis kredi aŭ kredigis sin, ke neniam okazos akcidento en la nukleaj centraloj, fidante la vortojn de la elektra kompanio Tokio kaj la registaro, sed nun ili scias, ke ili estis ne kleraj.
Nun estas ne permesite al la loĝantoj loĝi en sia hejmo en la radiuso de 20 kilometroj. Por konservi la urban funkcion, la koncernataj urboj jam translokigis sian funkcion al alia urbo, kunprenante plejparton de la loĝantoj. Kompreneble okazas/os multaj problemoj al tiuj homoj, sed ankaŭ ekzistas problemoj en tiu malpermesita zono :
1. Pluraj homoj ankoraŭ restas en aŭ revenis al sia hejmo en tiu zono. Iuj estas maljunaj kaj ne volas translokiĝi, kaj aliaj havas brutaron, kiun ili devas/volas prizorgi. Al ambaŭ mankos manĝaĵoj, sed nuntempe persvadi ilin ne loĝi tie estas malfacile.
2. Alia problemo estas multe pli grava. Tiuj urboj estas atakitaj de la cunamo, do certe estas multaj viktimoj, tamen ĝis nun oni trovis nur 10 mortintojn en la 6 urboj plej proksimaj de la nukleaj centraloj n-ro 1 kaj 2, dum en la najbaraj urboj oni trovis respektive malpli ol 300 mortintojn. Nun 4 teamoj konsistantaj el dekkelkaj homoj el la defendkorpuso serĉas malaperintojn, sed pro la forta radioaktiveco ilia laboro tute ne estas glata. Terura estas la bildo de longe postlasitaj kadavroj en la ruinaĵoj kaj sur la plaĝo. Eble oni ne plu povas loĝi en tiu zono eĉ post la solviĝo de la akcidento.
Reakiro de forto
Multaj homoj ne nur esprimas sian kompaton al la suferantoj, sed ankaŭ fakte helpas. Rigardante tiujn noblajn agadojn en televido, mi foje larmis pro emocio.
En mia gubernio Gunma estas multaj varmfontoj. En tiuj lokoj hoteloj mem havas malfacilon, ricevinte multajn malmendojn. Malgraŭ tio, homoj helpas suferantojn en la regiono Toohoku. El la varmfontejo Ŝima, oni transportis varman akvon al la urbo Koorijama en la gubernio Hukuŝima. Televido prezentis ĝojajn mienojn de rifuĝintojn en la banejo.
En la basbalejo Kooŝien en la urbo Koobe damaĝita de tertremo en 1995, nun okazas la tutjapana basbalĉampioneco inter superaj mezlernejoj. Hodiaŭ ludis la supera mezlernejo Toohoku, la reprezentanto el la gubernio Mijagi. Bedaŭrinde ĝi malvenkis, sed la lernantoj ludis per la tuta forto kaj tio donis grandan kuraĝigon al la suferantoj.
Ŝajnas al mi, ke homoj ekreakiras forton kaj energion por la rekonstruo el la malespero post la katastrofo.
Mesaĝo de JEI
Dankesprimo al la kuraĝigaj mesaĝoj pri la damaĝo en Japanio
(La 3a Informo de Japana Esperanto-Instituto, 2011-03-28)
Stato post la lasta mesaĝo en la 21a de marto estas jena : konataj 77 esperantistoj en la regiono estas sekuraj, krom unu ankoraŭ ne kontaktebla, de la granda tertremo kaj cunamo en la nordorienta parto de Japanio en la 11a de marto.
La tertremo tamen perdigis en Japanio pli ol dek mil vivojn, kaj ankoraŭ pli ol deksep mil vivoj ne estas trovataj. Dume, pli ol 240 mil ankoraŭ loĝas en provizoraj rifuĝejoj, kaj pli suferas je manko de provizaĵoj, aŭ vivas timigite de la troa elŝpruco de radioaktivaj falaĵoj el atomcentraloj.
En tia situacio, ni dankas multajn kuraĝigajn vortojn el ekster Japanio. Aŭdiĝas voĉoj mone helpi japanojn de bonvolaj esperantistoj. Sed kiel skribite supre, ĝis nun damaĝo de la japanaj esperantistoj estas relative ne tro severa, kompare kun tiu de la pli severe damaĝitaj personoj en Japanio. Tial ni petas, ke vi bonvolu turni viajn bonajn volojn ĝenerale al la damaĝo, per vialandaj organizoj, kiel Ruĝa Kruco aŭ Ruĝa Krescento. Sed se iu sendos monon (ekzemple pere de UEA-konto), ni JEI danke uzos ĝin por la japanaj esperantistoj en la damaĝitaj regionoj.
Ni antaŭdankas vian komprenemon.
SIBAYAMA Zyun’iti,
la Prezidanto de Japana Esperanto-Instituto

La 29an de marto

Kial vi ĉiuj rigadas suben ? Ni supren rigardu kaj paŝu antaŭen !
Nukleaj Centraloj
La centraloj estas ankoraŭ en la seioza stato.
En la turbin-domo de la reaktoroj n-ro 1, 2, 3 troviĝas granda kvanto da akvo malpurigita per multkvanto da radioaktiveco Por transporti ĝin en alian lokon oni ne povis uzi forton por la riparado de la reaktoroj mem.
Pultonio estas trovita en la tereno de la nuklea centralo. Tio atestas, ke la nuklea brulaĵo en la reaktoro estas difektita.
Kuraĝiga mesaĝo el Francio
Venis al mi mesaĝo el la urbo Rennes. Mi estas tiel kortuŝita de la helpoj al ni, ke mi sendis artikolon al la rubriko “Ĵurnalo Espero” en la ĵurnalo Mainiĉi. Mi sendis ĝin ankaŭ al esperantistino en Sendai. Ŝi estas tre emociita. Ŝi perdis sian nevinon en la cunamo. Jen la mesaĝo el Francio :
La 29an de marto
Kara,
Dankon por viaj ĉiutagaj mesaĝoj, kiuj enhavas malbonajn sed ankaŭ bonajn novaĵojn kaj poemojn japanajn. Kompreneble mi pensas pri la homoj, kiuj perdis familiano(j)n kaj pri multaj homoj, kiuj ankoraŭ ne estis trovitaj. La sinteno de la popolo japana estas admirinda malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj. Mi esperas ke ĉiu denove havos normalan vivon .
En Rennes, la estraro kaj la Asocio de la ĝemeliĝo kun Sendai decidis malfermi konton por Sendai. La urbo mem donos 50000 eŭrojn. Krome studentoj japanaj kaj francaj jam kolektis 12000 eŭrojn kaj plu kolektos por pli grandigi la sumon. Unu elstara kukisto de la urbo, kiu edziniĝis al japanino, ellaboris novan bongustan kukon kaj donis la tutan sumon al la konto por Sendi. Dum la ĉiujara foiro, budo senpaga estis starigta por paroli pri Sendai kaj peti monon al la vizitantoj.
La urbestroj japana kaj franca konsentis, ke la mono estu uzata por loĝigo de la homoj, dum novaj domoj estos konstruitaj.
Ankoraŭfoje koran dankon pro la retmesaĝoj. Fartu bon. Amike.
10 aferoj por lerni de Japnaio
Mia amikino en Belgio sendis artikolon pri “mirinda sinteno de japanoj”. Mi tradukis ĝin kun la helpo de mia amiko :
1. Trankvilo
Eĉ ne unu sceno de brust-batado aŭ furioza veado. Malĝojo mem estas levita.
2. Digno
Disciplinaj atendvicoj por akvo kaj nutrovaroj. Neniu kruda vorto, neniu maldeca gesto. Ilia pacienco estas admirinda kaj laŭdinda.
3. Kapablo
La nekredeblaj arkitektoj, ekzemple. Konstruaĵoj svingiĝis, sed ne falis.
4. Gracio (Sindono)
Homoj aĉetis nur tion, kion ili bezonis tiumomente, tiel ke ĉiuj povis akiri ion.
5. Ordo
Nenia rabado en butikoj. Nenia hupado aŭ preterpasado sur la vojoj. Nur komprenemo.
6. Sinofero
Kvindek laboristoj postrestis por pumpi marakvon en la nuklea centralo. Kiel oni iam repagos ilin ?
7. Afablo
Restoracioj malaltigis prezojn. Negardita bankaŭtomato restas ne tuŝita. Fortuloj prizorgas malfortulojn.
8. Trejnado
Maljunuloj kaj infanoj — ĉiuj sciis ekzakte kion fari. Kaj ili ja tion faris.
9. Amaskomunikiloj
Ili montris belegan deteniĝemon en siaj raportoj. Neniu stulta raportisto. Nur trankvila raportado. Plejparte. Neniu politikisto klopodis profiti la okazon.
10. Konscienco
Kiam la elektro paneis en butiko, homoj remetis aĵojn sur la bretoj kaj silente foriris.
Kiam ilia lando troviĝas meze de grandega katastrofo, la japanaj civitanoj povas instrui multajn lecionojn al la mondo.
Eble ekstere oni povas vidi multe da belaj aferoj, sed en efektiveco, ene ni trovas ankaŭ aĉajn homojn egoismajn, tamen ĝenerale tiu ĵurnalisto estas prava. Origine Japanio estas malriĉa lando sen riĉfonto, do la japanoj devis labori diligentege, kunlaborante kaj fidante unu la alian. Hazarde Japanio fariĝis ekonomie granda, kaj la japanoj fariĝis arogantaj, sed nun frontante al la grandega malfacilo, ili vekiĝis el la dolĉa sonĝo kaj ekkonsciis tiun duoneperditan virton. Mi esperas, ke ili ne revenos en la eksan sonĝon kaj kreos novajn ideon kaj vivmanieron el tiu malfacilego.(Hori Yasuo)

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-31 09:53:26

La 30-an tago

Hodiaŭ mi iris al Tokio 100 kilometrojn fora de mia urbo. Revenante hejmen per biciklo, mi falis kaj vundiĝis iom al la manoj. Ankaŭ mi fariĝis viktimo de tiu katastrofo, ĉar pro la manko de elektro la vojo estas tro malluma kaj mi ne povis vidi bone. Hazarde mi ne mortis, ne vundiĝis serioze. Mi konsciis, ke ie ajn malbono embuskas. Mi devas danki al Dio, pro tio, ke mi povas ĝui ĉiutagan vivon senprobleme.

Ĉiuj reaktoroj en Hukuŝima estos forĵetitaj
Hodiaŭ la prezidanto de la elektro Kompanio Tokio diris, ke la reaktoroj n-ro 1, 2, 3 kaj 4 estos forĵetitaj pro tro de difektiĝo kaj ke la nuna plej grava tasko estas kvietigi ilin. Kaj poste la registaro diris, ke ankaŭ la reaktoroj n-ro 5 kaj 6 estos fermitaj. La 4 reaktoroj estas ankoraŭ en la kriza stato. Laŭ mia scio la unuan fojon en Japanio la nuklea centralo estos fermita.

Malfacila vivo
En la gubernio Hukuŝima pro la akcidento de la nukleaj centraloj jam 8 urboj translokigis sian funkcion al alia urbo. Hieraŭ okazis kunsidoj de la respondeculoj el tiuj urboj kaj petis helpon de la koncernataj urboj kaj la registaro pri dungado, edukado kaj aliaj.
Pro la katastrofo 800 mil homoj perdis sian laboron. Multaj kursfinintoj de superaj mezlernejoj kaj universitatoj perdis promesitan laboron ekde aprilo.

Sakuro-festo
Oni decidis okazigi Sakuro-feston en la urbo Hirosaki kiu situas ĉe la pinto de la insulo Honŝuu. En la lasta decembro Toohoku-Ŝinkansen (kugla trajnlinio) etendis sian linion ĝis la urbo Aomori kaj oni antaŭvidis multajn turistojn el Tokio kaj aliaj gubernioj. Tamen tiu linio trapasas la damaĝitajn guberniojn kaj nun ne funkcias. En multaj lokoj tiaj festoj estas nuligitaj, sed la urbo decidis okazigi ĝin, celante kuraĝigi la suferantojn per mondonaco kaj busservo por ili. Sakuro estas spirita kerno de la japanoj, do mi bonvenigas tiun decidon. Ni ne ŝrumpu sed kuraĝe antaŭenpaŝu !
Aperis bildo de ekfloro de ume-arbo en la ruino. Virino ĝoje rigardis la blankajn florojn. En la malvarma regiono fine venis printempo.

Kial cunamo kaŭzis tiel multajn mortojn ?
Dum la cunamo multaj mortis, droninte en ondoj. Mi havis demandon, kial ili ne povis forkuri antaŭ la alveno de la cunamo, kvankam ili havis sufiĉe da scio pri ĝia eventuala atako. Hodiaŭ iu televidsatacio traktis tiun temon :
Tiu tertremo okazis je 14:46. La cunamo atingis jene la subajn urbojn :
- Oohunato : 15:15
- Iŝinomaki : 15:20
- Mijako : 15:21
- Kamaiŝi : 15:21
Laŭ la kalkulo homoj havis ĉirkaŭ 30 minutojn por forkuri, sed en efektiveco la tertremo ne tuj haltis. Ĝi tremis dum 10 minutoj, tial al la loĝantoj restis nur 20 minutoj.
Eĉ se ili ne estis fermitaj en detruita domo pro la tertremo, ili ne povis tuj forkuri, ĉar multe da ili havis malfortajn familianojn. 20 minutoj estis tro mallonga tempo por akompani ilin kaj forkuri.
Multaj rifuĝis al la urbodomoj 3- aŭ 4-etaĝaj. Laŭ la antaŭa informo homoj povos esti sekuraj en tiuj konstruaĵoj, sed la grandeco de la cumano superis iliajn antaŭsupozon. Ĝi englutis kaj detruis eĉ 3-etaĝan betonan urbodomon. Laŭ la esploro ĉi-foja cunamo supreniris 50 kilometrojn laŭ la rivero Kitagami.
Pro manko de tempo por forkuri kaj pro tro granda skalo de la cumamo multaj ne sukcesis eskapi la sturmantaj ondegoj.
En televido oni rekomendis jenajn 4 aferojn okaze de la atako de cunamo :
- 1. Protekti sian vivon
- 2. Rifuĝi pli alten ol foren
- 3. Ne uzu aŭtomobilon
- 4. Rezignu siajn posedaĵojn
Tamen kiel mi jam klarigis, la unua rekomendo estas plej malfacila por sekvi. Se oni forkurus kaj postvivus, forlasinte siajn familianojn, tio afliktus ilin dum la tuta vivo pro peksento. La unu sola solvo estos, ke oni konstruu la urbon ne laŭ la marbordo sed sur la monteto. Tamen en multaj marbordaj distriktoj, ne troviĝas sufiĉe granda tereno por ĉiuj loĝantoj. Ĉu oni devos konstrui domojn denove en la danĝeraj lokoj ? Ĉu homoj devas akcepti la suferon kiel sian sorton
(Hori Yasuo)

Altebrilas
afiŝita je 2011-04-09 16:19:27

Tie vi povas legi la taglibron de Jasuo Hori koncerne marto kaj aprilo

La taglibro de Jasuo Hori kun fotoj

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.