Forumo

TemojEkzamenojLogotipo por la Tutmonda Ekzamentago

Kiu logotipo estas - laŭ vi - la plej bona? Marku ties numeron.

fz
afiŝita je 2014-02-21 11:25:55

7 al mi plej plachas

Mielo
afiŝita je 2014-02-21 11:27:18

Mi elektis la duan ĉar ĝi estas ĝoja kaj bone esprimas ke Esperanto estas tutmonda.
Mi iomete hezitis inter la dua kaj kvara, sed la dua parolas pli bone pri Esperanto ankaŭ senvortoj.

joebaziliocosta
afiŝita je 2014-02-21 11:48:57

La sepa estas la plej interesa laŭ la indikoj de la konkurso. Bezonas iom da simpleco ĉar ĝi estas tro kolora kaj kun multaj elementoj...

Vojacek
afiŝita je 2014-02-21 11:50:38

Mi preferas n-ron 5, kiu povas esti uzita ankaŭ kiel insigno (la kolora versio). Nur ĝi kaj n-ro 8 enhavas vortojn "Tutmonda ekzamentago".

agarrido18
afiŝita je 2014-02-21 12:19:13

Mi voĉdonas por Konkursaĵo n-ro 7, ĉar ĝi estas grafike bela kaj alloga, specife por adoleskuloj kiel mi, kaj ankaŭ ĉar ĝi inkluzivas la nomon de la ekzameno en Esperanto, kio estas tre bona afero rilate la sciigadon pri la ekzisto de oficialaj lingvaj ekzamenoj en Esperanto!

Golfestro
afiŝita je 2014-02-21 12:54:34

Mi ege preferas la sepan, ĉar interalie ĝi havas belajn kolorojn sed ĉefe ĉar legeblas tutlitere "Komuna Eŭropa Referenckadro", "Ekzamenoj", kaj "eo". Mi preferus ke la vorto "Esperanto" ankaŭ aperus tutlitere sed tamen la mallongigo "eo" centre de kvin multkoloraj skribiloj bone rilatas kun la afero kaj la diverseco de nia lingvo. Se oni deziras simpligi la logotipon eblus konservi nur la suban duonon kaj skribi "Esperanto-Ekzamenoj" anstataŭ "Ekzamenoj".

Mireille
afiŝita je 2014-02-21 13:06:17

Malfacila elekto. Mi elektas la kvaran numeron. La numero sep ankaŭ plaĉas al mi....
Tamen la fakto, ke aperas homoj el diversaj etnoj, tio gravas.

goberiko
afiŝita je 2014-02-21 13:22:49

Mi voĉdonis la 7-an logotipon, ĉar ĝi klarigas la signifon de KER kaj havas ene la vorton "Eŭropa", male al la aliaj. La KER-ekzameno fontas el EU ĉiosume, ĉu ne?

(Eksmembro) GIUSEPPE
afiŝita je 2014-02-21 14:04:09

Ni voĉdonas por la 7a propono (sepa), char ĝi plej multe klarigas pri kio temas, estas dinamika, montras ke temas pri tuteuropa iniciato tamen instigante la tutgloban dimension.
Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-02-21 14:24:26

Gratulon al ĉiuj konkursantoj!
Mi estas por la 8-a (OKA)

La stelpunktita sfero donas ideon de tutmondeco. La steletoj reprezentus la diversajn urbojn, kie okazus KER-ekzamenoj. Iliaj malsamaj grandeco kaj interdistanco analoge reprezentas tiujn urbojn kaj mondopartojn. Ĝi elstarigas la literaron KER kies ioma kliniteco moderne komunikas ideon de movo, antaŭeniro. Ĝi krome enhavas la vortojn "Tutmonda Ekzamentago", kio estas grava.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.