Forumo

TemojEkzamenojLogotipo por la Tutmonda Ekzamentago

Kiu logotipo estas - laŭ vi - la plej bona? Marku ties numeron.

ocxjogucxjo
afiŝita je 2014-02-21 14:24:55

La sepa logotipo laù mi estas la plej simpla kaj plej klara.

annie
afiŝita je 2014-02-21 14:34:32

Luigia skribis:
Mi elektis la sepan bildon char ghi klare montras ke temas pri ekzamenoj.
Luigia Oberrauch Madella
Sed la kvara enhavas ĉiujn informojn + belan ideon pri solidareco en la mondo :)

bobowo
afiŝita je 2014-02-21 15:03:39

Ho, mi ne sciis pri ĉi tiu konkurso, bedaŭrinde...
Mi elektis la 7an malgraŭ ke ĝi ne estas perfekta...
Bedaŭrinde ne ĉiuj proponoj enhavas la literojn KER...

frans
afiŝita je 2014-02-21 15:16:20

Mi elektis la sesan. Ĝi estas klara, montras, ke temas pri skribado, aludas al UEA (tutmondeco) per la koloroj kaj ia simileco kun la emblemo de UEA.
frans

(Eksmembro) PauloCesarPires
afiŝita je 2014-02-21 15:48:27

La unuan, ĉar al mi ĝi sugestas bildon pri nia blua planedo fariĝanta verda pro KER-ekzameno (flava liniita papero sur terglobo).

mojo
afiŝita je 2014-02-21 15:49:47

Laŭ mi nur tri proponoj plenumas la kondiĉojn: 5 estas tre tradicia, malnovmoda, 8 estas kontentiga, sed kun misformita stelo, do mi devas subteni n-ron 4, kiu havas plurajn bonajn kvalitojn kaj jam prezentas sin por glumarka uzo!
Ankaŭ al mi plej plaĉas 7 - sed ĝi ne indikas la unutagan eventon, do pli bone ĝi rolu kiel ĝenerala KER-logotipo.

Vmarques
afiŝita je 2014-02-21 16:03:30

Mi elektis la okan, ĉar ĝi estas harmonia.

fizikisto
afiŝita je 2014-02-21 16:04:18

La dua pleje plaĉas al mi. Se mi verkus bildon por la konkurso, mia bildo aspektus simile.

Dimitrije
afiŝita je 2014-02-21 16:56:20

Logotipo 5 estas klasika, simpla, enhavas ĉiujn informojn.

Uriel_Gurdian
afiŝita je 2014-02-21 17:07:26

Mi elektis la kvaran logotipon.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.