Forumo

TemojEkzamenojLogotipo por la Tutmonda Ekzamentago

Kiu logotipo estas - laŭ vi - la plej bona? Marku ties numeron.

angelabariani
afiŝita je 2014-02-21 23:32:08

Mi elektas la okan ĉar ĝi memoras min pri Esperanto, kaj mi opinias ke ĝi estas tre bela.

RoSartoro
afiŝita je 2014-02-22 01:05:04

mi elekts la trian... ŝsjnis al mi le pli internacia. Sukcesu!

Letícia
afiŝita je 2014-02-22 02:06:06

Mi elektis la 8an
Logotipoj devas esti celtrafaj, simplaspektaj kaj ebligi esti rekonataj okulfrape, eĉ en malgrandaj dimensioj kaj en aliaj koloroj (en presaĵoj ekzemple). La oka miaopinie estas tia.

psantos
afiŝita je 2014-02-22 08:29:05

Mi voĉdonis por la oka. Ĝi estas la plej esperanta kaj bone montras, ke temas pri la ekzamenoj. Ĝi estas tre bela. Mi tre ŝatis la stelojn!

kolombisto
afiŝita je 2014-02-22 09:15:57

Mi elektis al ....n nr, tiu respegulas pleje la tutmondecon montrante la rondiron, enhavas la mallongigon KER
kaj la verdan simbolon. Plaĉas al mi ankoraŭ la 4 a simbolo, sed similan ie, iam mi vidis.

(Eksmembro) burnaron
afiŝita je 2014-02-22 10:55:06

Saluton! Mia voĉdono estas por la konkursaĵo nr. 8. Laŭ mi, ĝia desegnado estas la plej simpla kaj bela.

Amike,
Burnaron

fringilla13
afiŝita je 2014-02-22 13:27:52

Malfacila elekto. La numero 2 estus (laŭ mi) bonega por internacia konkurso, sed ne por seriozaj lingvaj ekzemenoj. La numero 3 estus tre bona, se enhavus malpli da elementoj kaj koloroj. La numero 4 estas belega poŝtmarko kaj estu uzota prefere kiel poŝtmarko eldoninda okaze de la 5-a Tutmonda Ekzamentago. La numero 7 estas tro multkolora, tamen la suba parto (kun malpli da koloroj ol nun) estus bona logotipo. Ĝia avantaĝo estas simpleco kaj klare skribita nomo de la ekzamenoj. Kune kun la supra parto ĝi tro ŝarĝas la okulojn. La numero 8 estas pli tradicia, tamen bone videblas la tutmondeco, ĝi estas simpla, bone printebla ankaŭ nigre-blanke. Bedaŭrinde la stelo, kiu probable devis aspekti, kvazaŭ ĝi estus kuŝanta sur la surfaco de la terglobo, ne plaĉas al multaj. Mi proponas, ke la aŭtoroj de tri plej ŝatataj proponoj legu atente la komentojn, modifu siajn projektojn kaj ke okazu dua etapo de la voĉdonado.

Do, kaj la n-ro 3, kaj la n-ro 7, kaj la n-ro 8 havas (mal)avantaĝojn.
Nun mi voĉdonas por la suba parto de 7, kvankam 3 sen sagoj kaj kun vortoj (ekz. Tutmonda Ekzamentago) anstataŭ la du literoj T pli plaĉus al mi.

apkaloo
afiŝita je 2014-02-22 13:36:22

Saluton,

Al mi ŝatas tiun konkurson, kiun mi ĝoje partoprenis. Ĉiuj logotipoj estas belaj. Mi ŝategas, kiel multaj, la sepan. La plumoj bone priskribas la ekzamenon, la koloroj la continentojn kaj la stele aranĝo la esperantan stelon. Mi ankaŭ ŝatas la kolorojn cirkaŭ la KER literoj. Estas tre ĝojplena logotipo. Grafike la okan estas belega. Ĝi estas kiel tradiciaj esperantaj simboloj aŭ stampoj. Sendependa de la konkurson estas la plej bela en miaj okuloj. Oni povas same diri por la kvina. Oni povas uzi ĉiujn por generalaj bezonoj.

Mi faris la kvaran. Al mi ŝajnas ke estas kutimo esperantujen fari stampojn por evento aŭ speciala okazo do mi tiel stampmarke aŭ poŝtmarke dizajnis mian logotipon. Mi facile respektis la donitan dimencion ĉar ĝi bone kongruas kun stampo dimencio. Mi speciale atentis pri vortoj kiuj al mi ŝajnas tre importantajn por la efiko de la mesaĝo kiu finfine estas la celo de tiu logotipo. Ni demanditas skribi pri la tutamondeco de la ekzameno, pri la monde unika ekzamendato, pri esperanto. Do mi elektas la sekvantajn frapvortojn : 'KER ekzameno', 'ĉiuj kune ĉie', 'esperanto esperante', 'B1 B2 C1 2014'. Neniu verbo, simpla klara kaj kompleta. Al mi ŝajnas ke tiu bone kongruas kun la postulita celo. Mi ne volas uzi tie nian belan simbolon de la verda stelo ĉar mi preferas por la okazo uzi la simbolon de la homara rondo mane sintenante. Malfermita rondo simbolas la malfermitecon de la lingvo al la tuta homaro.

DoJo

ĵajroad
afiŝita je 2014-02-22 14:56:22

Saluton,

Mi volas voĉdoni sed mi bezonas vid ĉiujn logotipojn. Kie mi povas vidi ilin?

primolo37
afiŝita je 2014-02-22 15:29:08

Mi elektas la numeron 4 cxar gxi similas posxtmarkon.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.