Forumo

TemojEkzamenojLogotipo por la Tutmonda Ekzamentago

Kiu logotipo estas - laŭ vi - la plej bona? Marku ties numeron.

kokino
afiŝita je 2014-02-21 17:15:54

Mi elektis la kvaran ĉar ĝi memorigas min al nia granda ronda familio.

giorgosesper
afiŝita je 2014-02-21 17:22:07

Saluton al cxiuj.
Mi konsentas kun la gravuristo (nr.7). Krom la aliaj tiu-cxi sajnas al mi pli oficiala!

Ludoviko
afiŝita je 2014-02-21 17:41:03

Ankaŭ mi elektis la logotipon N-ro 7. Ĝi esprimas klare la esencon. Laŭeble ni ne plu uzu la verdan, kvinpintan stelon, ĉar ĝi memorigas multajn homojn al despotisma insigno de la komunismo. Por kolorblinduloj kaj la ruĝa, kaj la verda, kvinpinta stelo aperas en griza koloro, do ili absolute ne estas distingeblaj.
Plej amike D-ro Ludoviko Molnár

Ina
afiŝita je 2014-02-21 18:00:51

Ina
Mi subtenus la 1an, ĉar ĝi estas plej simpla kaj klara. Eble sub ĝi malgrandlitere devus aperi: ESPERANTO-EKZAMENTAGO, sed ĝi devas aperi tiel ke la skribo ne ĝenas la logotipon.

kristof
afiŝita je 2014-02-21 18:07:04

Mi elektis la 7an.
La supra parto aspektas moderna, simpla kaj vigla. Ĝi evitas la super-eluzitan simbolon de la klasika verda stelo, sed tamen aludas ĝin klare por ĉiuj esperantistoj.
La malsupra parto estas estetike malpli sukcesa, sed tute necesa por identigi la eventon.
Gratulon al ĉiuj kontribuintoj!

Monik
afiŝita je 2014-02-21 18:13:40

Mi elektis la Kvaran
homoj el diversaj kontinentoj, diversaj aghoj kunighas
kaj en anguloj aperas la diversaj niveloj de la ekzameno
Monika 05

stelamiko
afiŝita je 2014-02-21 18:35:55

Plej plaĉas al mi la unua - tutsimple pro ties simpleco.
Mogens Rude Andersen

auxro
afiŝita je 2014-02-21 20:20:24

Mi elektis la kvaran. Laŭ mi estas la plej klara.

laszlo
afiŝita je 2014-02-21 20:45:54

Emblemo ne devas esti okulŝarĝa, komplika, trodetala, sed nur simbola, sen vortoj, sen frazoj.
Pluse, emblemo devas eviti eventualan asocion al okazintaĵoj, eventoj nedezirataj por honestaj homoj.

Tytti
afiŝita je 2014-02-21 20:57:15

Mi voĉdonas numeron 8 , ĉar en ĝi okulfrapas KER, esperanta stelo kaj ankaǔ tutmondeco (terglobo fomita el verdaj steloj). Ĉio estas en esperantaj koloroj kaj harmonie lokigita. Vera sukceso, laǔ mia gusto!

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.