Novaĵoj

Helpu al edukado.net - naskiĝtaga mesaĝo

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-11-26 22:46:13

Precize post 20 tagoj, la 15an de decembro estos edukado.net 20-jara.

Esti dudekjara por retejo signifas esti maljuna, kun limigitaj kapabloj, esti malfleksa kaj apenaŭ evoluigebla. Edukado.net bezonas esti rekonstruata. 

Katalin Kovats, la redaktoro, per filmita mesaĝo turnas sin al la membroj por ekscii ilian opinion pri la retejo, iliajn preferojn kaj la uzkutimojn. La informoj  influos la decidon pri la estonteco de la paĝaro.

La estraro de la fondaĵo turnis sin al la plej granda sponsoro de edukado.net, al ESF, kaj petis ties helpon por taksi la paĝaron, helpe de specialistoj decidi, kiuj partoj meritas rekonstruon, kiel eblos plej efike kaj ne tro koste rekrei la valorajn partojn. Kompreneble, opinio de teknikistoj kaj opinio de la kreinto ne ĉiam kongruas. Tial multe gravos en la decidoj la takso ankaŭ de la uzantoj mem. 

Pretiĝis enketilo pri la uzkutimoj, kaj la redaktoro petas la membrojn plenigi ĝin por helpi la finajn decidojn. 

Krom la respondoj en la enketilo, tre bonvenas komentoj en la Gastlibro, mesaĝoj, fotoj, filmetoj aŭ sonregistraĵoj pri tio, kiel edukado.net helpis la instruantojn kaj lernantojn en sia laboro, en kvalita kaj efika instruado kaj lernado de Esperanto.

La atestaĵoj, ricevitaj ĝis la 14a de decembro, estos prezentataj en la jubilea festotago de la retejo. 

Bonvenas ankaŭ financa kontribuo, per kiu eblas kreskigi la monrimedojn kaj larĝigi la buĝeton por la rekonstruo de la paĝaro. 

Forte kalkulas je via subteno kaj atendas vin por la jubilea festo, Katalin Kovats, redaktoro  

Naskiĝtaga rendevuo Al la listo Kiom da Esperanto-kursoj funkcias nun en la mondo?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.