Novaĵoj

La 5-a Ĉina Seminario pri E-instruado okazis en Changzhou

Kategorio: Movado; Dato: 2014-05-20 13:25:09

De la 16-a ĝis la 18-a okazis la 5-a Ĉina Seminario pri E-instruado en Changzhou de Jiangsu-provinco en sudorienta Ĉinio organizita de la Ĉina Ligo pri Esperantistaj Instruistoj (ĈLEI). Pli ol 50 e-istoj el Pekino kaj provincoj Jiangsu, Shanxi, Jiangxi, Guangxi, Hunan kaj aliaj lokoj de Ĉinio partoprenis la seminarion, ankaŭ koreaj, itala kaj franca e-istoj laborantaj en Ĉinio ĉeestis la kunvenon. La seminario kun spertointerŝanĝoj kaj teoriaj diskutoj pri E-lernigado estis enhavoriĉa. En la unua tago okazis la inaŭguro, en kiu salutis s-ro Wang Ruixiang, prezidanto de KAEM kaj vicprezidanto de Ĉina...

Legi pli...

RIĈPROGRAMA MALFERMA TAGO

Kategorio: Movado; Dato: 2014-05-14 16:49:40

Sepdeko da vizitantoj el 13 landoj spitis la pluvan veteron por partopreni en la 40-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 10-an de majo, kiu havis eĉ kvar prelegantojn kaj premiere la programeron Akademianoj respondas. Sub la titolo Interlingvistiko - ĉu nur intelekta ludaĵo?, Detlev Blanke prezentis scienc-strategiajn konsiderojn, kun germanaj spertoj tiurilate. En sia prelego La gramatika domo de Esperanto, Wim Jansen uzis la domon kaj ĝiajn konstru-aspektojn kiel metaforon por priskribi trajtojn de la Esperanta gramatiko el la vidpunkto de la funkcia gramatiko. Okaze de...

Legi pli...

H. Tonkin prelegis pri M. Boulton

Kategorio: Movado; Dato: 2014-05-12 17:09:15

Mi deziras atentigi vin pri tio, ke post 3 tagoj mi presos la salutmesaĝojn, lasitajn de niaj legantoj sub la panteona prezento de Marjorie Boulton .  Ŝi ĵus fariĝis 90-jara. Se iu ankoraŭ deziras alskribi gratulvortojn, bv fari ĝin en la  sekvaj du tagoj. Por memori ŝin, en Roterdamo, dum la 40-a jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, inter la programeroj, okazis ankaŭ prelego de Humphrey Tonkin omaĝe al Marjorie Boulton. UEA filmis ĝin, sed je tiu...

Legi pli...

Salutu la jubileantan Marjorie Boulton

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-29 13:32:22

Ni informas vin ke Marjorie Boulton fariĝos 90-jara la 7an de majo 2014.  Kiel ni jam pli frue raportis, la sanstato de s-ino Boulton ne estas bona. Ŝi pasigis longajn monatojn en hospitalo. Nun ŝi estas en sia hejmo, sed malforta. Esperantistoj planas okazigi feston honore al ŝi la 22an de majo.  Eblos sendi salutmesaĝojn, aŭ lasi salutojn sub  ŝia prezento en la Panteono .  Ĵus antaŭ la...

Legi pli...

Marc Bavant doktoriĝis en Amsterdamo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-20 22:01:31

Ni kun ĝojo informas vin pri tio, ke la 9an de Aprilo 2014 en Amsterdamo sukcese defendis sian doktoran disertaĵon nia membro, subtenanto kaj kunlaboranto Marc BAVANT . Fininte la Interlingvistikajn Studojn en Poznano en 2008, li ekvolis daŭrigi la lingvosciencajn studojn kaj trovis por tio favoran grundon en la Universitato de Amsterdamo, kie Esperanto estas instruata en speciala katedro. La doktoriga esploro de BAVANT tamen ne rekte rilatas kun Esperanto: temas pri teoria studo de tri gramatikaj ecoj kun apliko al tri iom ekzotaj lingvoj:...

Legi pli...

1 ... 28 29 30 31 32 33 34 35 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.