Novaĵoj
Forpasis Geraldo Mattos
Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-24 07:33:20
Kun bedaŭro mi sciigas vin pri la forpaso de Prof. D-ro Geraldo Mattos Gomes dos Santos, 82-jara, eksa prezidanto de Akademio de Esperanto – cetere, akceptita en la Akademio en 1970, li estis ties dua plej antikva ano. Li estis lingvisto, emerita profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj de Pontifika Katolika Universitato de Paranao - PUCPR (li estas la aŭtoro de la teksto de la Himno de PUCPR). Lia vasta verkaro estas plurfaceta: ĝi inkluzivas lingvistikajn studojn pri la portugala kaj pri Esperanto - kun emfazo pri origino de la Internacia Lingvo kaj ties strukturo;...
Historiaj momentoj kaj rememoraĵoj el la Universitato de Amsterdamo
Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-14 23:28:59
Kiel ni jam raportis, la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo gastigas nun ekspozicion de Esperanto-libroj.
La malferma ceremonio okazis la 13an de marto en la ĉeesto de dudeko da esperantistoj kaj aliaj gastoj.
La feston ĉeestis inter aliaj Rob Moerbeek, iama lekciisto en la universitato, kaj du el la tri estroj de la katedro de Interlingvistiko kaj Esperanto: profesoro Wim Jansen, la ĵus adiaŭinta, kaj profesoro Federico Gobbo, la nova estro de la katedro.
Post la inaŭgura parolado kaj...
TERMINOLOGIA KONKURSO 2014 POR STUDENTOJ
Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-09 17:58:12
Ĉu vi estas studento? Ĉu vi membras ĉe TEJO aŭ/kaj UEA? Ĉu vi emus lerni pri terminologio?
Aliĝu al la Terminologia konkurso kaj vojaĝu al Vieno!
Per la konkurso vi povas gajni subvencion por unusemajna eŭropsomera terminologia kurso en Vieno, Aŭstrio (14-a ĝis 18-a de julio 2014). La subvencio valoras ĉirkaŭ 1000 eŭrojn.
Limdato por aliĝi al la konkurso: 31-an de marto
Detalojn kaj la kondiĉojn de partoprenado vi trovos en la oficiala informilo :
http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado_konkurso2014.pdf
Aliĝu...
Esperanto-libroekspozicio ĉe la Universitato de Amsterdamo
Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-05 23:25:17
Danke al la iniciato de la emerita profesoro Wim Jansen, la nuna katedrulo pri Esperanto kaj Interlingvistiko prof. Federico Gobbo organizos ekspozicion de la Esperanto-Libro en la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, kune kun la bibliotekistoj kaj kunlabore kun la Centra Oficejo de UEA.
La biblioteko laŭvice gastigas ekspoziciojn de libroj verkitaj en la lingvoj instruataj ĉe la Fakultato, ekzemple la itala. Esperanto profitas tiun ŝancon unuafoje. La libroj estos prezentitaj per slipoj en la nederlanda kaj Esperanto.
Esperantistoj estas invitataj partopreni en la malfermo de la ekspozicio, kiu okazos ĵaŭdon, la...
Koreaj instruistoj lernas Esperanton
Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-12 11:43:10
Unua vintra staĝo de LLG-oj en Koreio.
De la 3a ĝis la 7a de januaro 2014 okazis en Seŭlo la unua vintra staĝo de Libera Lernejo por Geknaboj (LLG-oj). Ĉirkaŭ 15 geinstruistoj partoprenis. La celo estis lerni pli pri Esperanto. LLG-teamo organizis staĝon kaj Ana-Sonĝanta kaj Michel Fontaine (el la « Feliĉa Lernejo » de Goisan…) gvidis kursojn. Ĉiuj matenoj estis dediĉitaj al studado de Esperanto. Posttagmeze okazis ekskursoj kaj vizitoj al interesaj lokoj, preparo de internaciaj receptoj, kaj eĉ konferenco de iu korea kuracisto...