Novaĵoj
RISKO-resumo pri 2016
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-01 12:42:53
La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2016. Ili estis mezume ĉ. 100 personoj en ĉiu monato kaj ludis 20346 ludojn solvante 51490 demandojn. En 2016 ni ekhavis 85 novajn ludantojn.
La plej sukcesa ludanto de la jaro (kvankam rajtis ludi nur dum...
Plene atingeblas la Esperanto-lingvokurso por etinfanoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-18 14:00:53
Kiel ni jam en la jubilea mesaĝo indikis, edukado.net kunlaboris kun nederlanda entrepreno, kiu pretis enkonduki Esperanto-version inter siajn lingvokursojn, funkciantaj en modernaj teknikaĵoj. La kursoj celas etinfanojn, ekde 2a jaraĝo ĝis la 7a.
La programo Leer kinderen talen (Instruu lingvojn al infanoj) en luda maniero, celas instrui ĉ. 200 vortojn en dek kategorioj, kiel farmbieno, vestaĵoj, koloroj, veturiloj, nombroj, formoj, manĝaĵoj, bestoj, hejmo, kaj korpopartoj . Atendeblas pliaj temoj.
En la programo lerneblas la...
La 100a viva panteonanino
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-15 18:53:45
Kiel lastan novaĵon en nia jubilea tago ni komunikas al vi la nomon de la 100a viva persono , kiun ni aparte enirigis hodiaŭ en la Panteonon.
Halina Komar el Pollando estas speciala persono, kiu en multaj agadkampoj kaj en pluraj projektoj ankaŭ kun nia paĝaro kunlaboris en la lasta jardeko. Mi menciu nur unu, la neforgeseblan Grundtvig-projekton pri la kultura diverseco de kvar eŭropaj landoj.
Ni ĉiuj, junaj kaj malpli junaj, povas nur admiri kaj...
Edukado.net jam de 15 jaroj en via servo
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-15 01:15:50
Antaŭ ses jaroj, en oktobro 2010, ni lanĉis la nunan paĝaron. Tiam la retejo estis rekonstruita
el la subtendonacoj de niaj membroj. Redankon al ĉiuj! Antaŭ 6 jaroj ĝi estis la tria versio de la retejo,
kaj tre moderna, (kion ni ne plu povas diri pri ĝi nun). Ni tamen bone sukcesas uzi ĝin
kaj eĉ nuntempe eblas realigi en ĝi novajn programpartojn kaj servojn.
...
16 novaj premiitoj en la PANTEONO
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-12 00:52:29
Ni kun ĝojo anoncas al vi ke ankaŭ ĉi-jare, okaze de nia jubilea 15a datreveno, ni premias 16 meritplenajn kolegojn kaj prezentos ilin en nia Panteono .
...