Novaĵoj

Sukcese finiĝis la Afrika Kongreso

Kategorio: Movado; Dato: 2014-01-05 13:00:44

Teksto laŭ la KOTONA GAZETO - 2014-01-04 numero 10 - Lasta numero  Sabate la 4an de januaro post la tagmanĝo finiĝis oficiale la kvina Afrika Kongreso de Esperanto. Partoprenis ĝin 32 personoj el 11 landoj. Salutmesaĝoj alvenis el 36 landoj! Okazis dume 18 prelegoj kaj ankaŭ unuhora skajpkunveno sufiĉe bonkvalita kun Germanio, Novjara Renkontiĝo, kun sono kaj bildo, kaj kelkaj interrompoj. Okazis danco je 31a de decembro kaj nacia vespero kun du muzikgrupoj vendrede la 3an de januaro. La kongresanoj akceptis rezolucion....

Legi pli...

Forpasis profesoro Helmar Frank

Kategorio: Movado; Dato: 2013-12-19 08:37:52

Kun malĝojo ni informas vin ke forpasis profesoro Helmar Frank, iniciatinto, fonda prezidanto kaj multjara motoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Li estis pioniro de informadika psikologio kaj reprezentanto de kibernetika pedagogio, ene de kiu li intensive okupiĝis inter aliaj problemoj pri lingvo-orientiga instruado de Esperanto. Li estis tre fekunda faka kaj scienca aŭtoro, kunfondinto de Eŭropa klubo okupiĝanta pri neŭtrala lingva politiko, portanto de la Meritkruco de la Germana Federacia Respubliko, kaj honora profesoro de pluraj universitatoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko. Per la valoraj sciencaj verkoj li...

Legi pli...

Fulma oferto de la libroservo de UEA

Kategorio: Movado; Dato: 2013-12-13 12:28:58

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 526 2013-12-13 FULMA OFERTO OKAZE DE LA LIBRO-TAGO!!! La Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, estas ankaŭ Tago de la Esperanto-Libro.  Por festi ĝin la Libroservo de UEA faras fulman oferton: se vi mendos ion ajn en ĝia  reta katalogo  (escepte de brokantaĵoj), vi ricevos rabaton de 25%! La rabato ekvalidas tuj kaj daŭros ĝis la tagmezo (12-a horo) de la 16-a de decembro laŭ la Universala Tempo.   Vi povas mendi pere de la  reta katalogo  aŭ per ...

Legi pli...

Serĉatas helpo por disvolvi esplor-reton

Kategorio: Movado; Dato: 2013-11-14 10:17:15

    La usona esplorfondaĵo ESF serĉas part-tempan Akademian Kunordiganton kiu proksime kunlaboros kun estraranoj kaj stabanoj por disvolvi akademian komunumon kaj esplor-reton pri interlingivistiko, en Nord-Ameriko kaj alikontinente. La taskaro inkluzivas varbadon kaj korespondadon, la evoluigon de esploriloj (retpaĝoj, bibliografioj, k.s.), kaj konsiladon al la estraro pri promesplenaj iniciatoj kaj evoludirektoj. Bonega kono de la angla estas nepra; kapabloj en Esperanto estas tre dezirindaj, same kiel konoj pri unu aŭ pluraj aspektoj de interlingvistiko (ekz. lingvopolitiko kaj lingvoplanado, interkultura komunikado, transnaciaj sociologio kaj historiografio, kaj...

Legi pli...

Kiel skribi por gazetoj?

Kategorio: Movado; Dato: 2013-11-13 15:22:45

Kiel vi eble scias la Revuo ESPERANTO ekhavas novan redaktoron Fabrício Valle el Brazilo.  La redaktora laboro kaj la revuo alprenos novajn formojn, stilon, labormanieron kaj oni kalkulas je kontribuaĵoj de la legantoj.  Por faciligi la verkadon kaj fluigi la informojn pli glate kaj rapide la nova redaktoro kompilis dokumenton kun utilaj konsiloj por estontaj kontribuantoj kaj kun la ĝisnuna historio de la redaktado de la revuo.  La dokumenton vi povas elŝuti en tiu ĉi PDF-dokumento. ...

Legi pli...

1 ... 32 33 34 35 36 37 38 39 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.