Novaĵoj
16 novaj premiitoj en la PANTEONO
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-12 00:52:29
Ni kun ĝojo anoncas al vi ke ankaŭ ĉi-jare, okaze de nia jubilea 15a datreveno, ni premias 16 meritplenajn kolegojn kaj prezentos ilin en nia Panteono .
...
KER-ekzamensesio okazis en Tecámac
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-11 22:59:41
La 10an de decembro en la meksika urbo Tecámac okazis la lasta KER-ekzameno de la jaro 2016.
La eventon organizis surloke Mallely Martínez Mateos kaj Martin Schäffer, kiujn helpis ankaŭ Hugo Cesni M, Roy McCoy, Concepción García C., Carlos Hernández L. Inés Hernández kaj Nelly Martínez M. Ne-esperantista kontrolisto estis Lorena Rodríguez E.
Partoprenis la sesion 16 kandidatoj, el kiuj sep personoj vojaĝis tien de pli ol 100 kilometra distanco, unu eĉ de 750, alia de 2600 kilometrojn fora loko, simple por trapasi la ekzamenon.
Tiu...
Brilanto venkis la 9an fojon en RISKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-01 12:44:18
En la novembra RISKO-ludo denove gajnis nia fidela ludanto brilanto - Robert Bogenschneider el Finnlando . Tiu ĉi estis lia 9a venko. Sincerajn gratulojn al vi, Roberto. Lian donacon povos ricevi Jeromo (Jérôme Caré el Francio). Ĵeromo elektis la verkon Kalevala, donacitan de Tuomo Grundström el Finnlando.
En oktobro ludis 97 personoj, inter ili 5 novaj ludantoj.
Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de decembro ripozos tri pliaj ludantoj:
hipopotamo...
Edukado.net fariĝos 15-jara
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-22 00:31:51
Nia retejo, www.edukado.net, la 15an de decembro fariĝos 15-jara.
La festado komenciĝis dum la 28a Eŭropa Rendevuo, en norda Francio kie la ĉeestantoj per kanto kaj torto salutis la retejon kaj ties redaktoron.
En nia Filmejo vi povas spekti la mallongan filmeton pri la festo kaj kelkajn rememorigajn fotojn pri la pasintaj 15-jaroj.
Vian membrecon bonvolu konfirmi per ensaluto .
Ni bonvenigas ĉiuspecajn salutojn, gratulmesaĝojn kaj subtendonacojn. Ni esperas, ke multaj el la uzantoj kaj...
Ekparolu! - okazis jam 150 sesioj
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-18 09:33:42
Ni informas vin ke niaj kolegoj, la geonkloj de la projekto EKPAROLU! , jam okazigis 150 parolsesiojn.
Nun la laboro disvolviĝas en eksperimenta fazo, sed la programistoj jam konstruas la definitivan programon kaj verŝajne jam en decembro ni povos varbi kaj labori grandskale.
...