Novaĵoj

Budapeŝta aranĝo markas la Mondan Tagon de Instruistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2013-10-06 08:45:07

Plia kunveno markas la Mondan Tagon de Instruistoj. La hungara ILEI-sekcio speciale okazigis sian aŭtunan renkontiĝon, Pedagogia Tago, por koincidi kun la Monda Tago de Instruistoj, en la 5a de oktobro. La kunsido aprobis la rezolucion en ILEI, kio jam okazis en Rumanio kaj Pollando, kaj kies teksto estis vaste dissendita el ok lingvoj. Agado kaj renkontiĝoj okazis en almenaŭ seso da aliaj landoj. Al la aranĝo venis nur dudeko da instruistoj, sed ja el ĉiuj anguloj de Hungario. Sametempe en Budapeŝto, multaj instruistoj venis simile el ĉiuj landpartoj por protesti antaŭ la Eduka...

Legi pli...

Rezolucio okaze de la Monda Tago de Instruistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2013-10-05 17:05:41

Rezolucio Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI, celebras la Mondan Tagon de Instruistoj (la 5an de oktobro), proklamitan de Unesko, per la sekva rezolucio, akceptita en kelkaj simpozioj kaj renkontiĝoj antaŭ kaj post la koncerna tago. La simpozianoj: Agnoskas la honorindan kaj daŭre defendendan alvokiĝon de instruistoj tra la mondo. Substrekas la pozitivan rolon, kiun ili povas ludi en homa evoluigo kaj firmigo de transkulturaj kontaktoj trans limoj de nacioj kaj lingvoj. Emfazas...

Legi pli...

Jubilea 25a Eŭropa Rendevuo en norda Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2013-10-03 13:13:01

 Ĉu vi volas partopreni bonegan semajnfinan programon? Ĝui Esperanton, kulturon, lingvolernadon, kantadon, turismon kaj renkonti amikojn, nin? Elŝutu la afiŝojn, detalajn informojn klakante sur la bildojn.                                                              

Legi pli...

Amsterdamo: Profesoro Wim Jansen adiaŭis

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-28 12:34:28

Okaze de sia forlaso de la speciala katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en Amsterdamo profesoro Wim Jansen prezentis nederlandlingvan publikan Adiaŭan Paroladon en la Universitato de Amsterdamo, post kiu okazis akcepto. La eventon ĉeestis sepdeko da personoj, familianoj, esperantistoj, kolegoj kaj studentoj. La feston malfermis - flanke de la unversitato - profesoro Kees Hengeveld, kiun sekvis mem la jubilato, profesoro Jansen. La titolo de la prelego estis: Natuurlijke evolutie en leergemak. Aspecten van verandering in het Esperanto [Natura evoluado kaj lernfacileco. Aspektoj de ŝanĝoj en Esperanto. La tekston de la parolado...

Legi pli...

Interlingvistikaj studoj, instruista trejnado kaj ARKONES en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-22 21:26:27

                                      Dum la tria semajno de septembro la pola urbo Poznan reeĥas esperantan parolon, ĉar tradicie dum...

Legi pli...

1 ... 33 34 35 36 37 38 39 40 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.