Novaĵoj

Ekparolu! - Spektu la amuzajn dialogojn de la UK-trejnado

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-04 07:36:54

Dum la 101a Universala Kongreso en Nitro (2016) Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net kaj organizanto de la projekto, gvidis trejnadon por la ĉeestantoj de la Kleriga Lundo pri la projekto Ekparolu!, kaj kun sia edzo, Sylvain Lelarge, okazigis praktikajn konversaciajn situaciojn por ke la ĉeestantoj spertiĝu pri la projektolaboro kaj povu fariĝi onkloj kaj onklinoj. La programo havis sukceson kaj la publiko ne nur lernis pri metodike bone gvidataj konversacioj, sed ankaŭ tre bone amuziĝis. La dialogojn Monika Molnar filmis, kaj Katalin redaktis. Ni decidis publikigi la filmojn kaj...

Legi pli...

Korelativa dancado en Nitro

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-03 16:53:54

Jam de dek jaroj la publiko povas ĝui la ‘korelativan dancon’ de Sylvain, kiun li demonstras dum la UK-oj. Tia komuna korelativa danco okazis ankaŭ vendredon je la 11a en la centra ejo de la kongresejo. Partoprenis ĝin plurdekoj da personoj, niaj kursanoj kaj ankaŭ aliaj kongresanoj. Kaj ĝi denove estis granda sukceso.  Temas pri simpla kaj amuza sistemo por kvazaŭ reflekse rememori, fakte rekunmeti la korelativojn, kiuj ofte kaŭzas problemojn al la novaj lernantoj, kiuj malfacile rememoras ilin pro la similecoj inter la vortoj. Spertaj esperantistoj scias,...

Legi pli...

UK-raporto: Paroligaj kursoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-01 20:57:24

Edukado.net jam pli ol jardekon tradicie gvidas paroligajn kursojn dum la universalaj kongresoj. Tion ni faras senrekompence, volontule, kiel kontribuon al la plialtigo de la lingva nivelo de la esperantistoj.  Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare ni okazigis du paralelajn kursojn. Katalin okupiĝis pri la komencantoj, kaj instruis kvarfoje po du lecionojn, do, entute 8 dum la semajno. Sylvain gvidis sesiojn en 4 tagoj, sed nur kvar diversajn lecionojn, tio estas ĉiun tagon li okazigis sian programon dufoje.  Katalin havis ĉ. 50-60 personojn tage, kaj preskaŭ 40 ĉeestis ĉiujn lecionojn, sekve ili ricevis...

Legi pli...

Familia venko en la RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-01 16:26:56

En la julia  RISKO-ludo je la unua loko finis du ludantoj. Unu el ili estas denove brilanto -   Robert Bogenschneider kaj la alia muminjo , Paula Niinikorpi , ambaŭ el Finnlando, el la sama urbo, el la sama domo. Ni do, devos elpensi familian premion. Tamen iliaj donacoj pluiras, ĉar kaj Robert kaj Paula estis premiitaj ene de unu jaro.  ...

Legi pli...

KER-aranĝoj dum UK

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-07-31 16:52:02

Kvankam mi promesis raporti dum la Universala Kongreso en Nitro, bedaŭrinde mi ne povis plenumi mian promeson, ĉar mia programserio en tiuj tagoj komplete plenigis mian tempon, kaj nek forto nek eblo restis regule sendi raportojn. Nun, postkongrese, mi klopodas en tri-kvar artikoloj resumi la pedagogie gravajn programerojn, kaj prezenti nian dumkongresan agadon. Ni komencu pri la eventoj ĉirkaŭ la KER-ekzamenoj.  --------- Ni anoncis kongresan ekzamensesion, al kiu eblis jam antaŭe aliĝi. Kun la fruaj kaj surlokaj kandidatoj ni antaŭvidis 22 ekzameniĝontojn kaj preparis por ili...

Legi pli...

1 ... 33 34 35 36 37 38 39 40 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.