Novaĵoj
Metodiko kun edukado.net dum la 83a Itala Kongreso
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-28 18:22:08
Finiĝis la 83a Itala Kongreso , kie Katalin Kovats, nia redaktoro, gvidis metodikan seminarion.
La evento okazis en Frascati, tipa urbeto, tre proksima al la ĉefurbo Romo.
Kunvenis 227 partoprenantoj el 30 landoj kaj 4 kontinentoj, multaj el ili jam plurfoje revenantaj kongresanoj. Ankaŭ Katalin la 6an fojon ĉeestis kaj instruis dum itala kongreso.
Ĉi-jare la temo de la aranĝo estis Instruado de lingvo en eŭropaj lernejoj kaj okazis lingvopolitika kolokvo kun la temo Esperanto kaj la minoritataj lingvoj,...
Ekparolu! - Spektu la amuzajn dialogojn de la UK-trejnado
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-04 07:36:54
Dum la 101a Universala Kongreso en Nitro (2016) Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net kaj organizanto de la projekto, gvidis trejnadon por la ĉeestantoj de la Kleriga Lundo pri la projekto Ekparolu!, kaj kun sia edzo, Sylvain Lelarge, okazigis praktikajn konversaciajn situaciojn por ke la ĉeestantoj spertiĝu pri la projektolaboro kaj povu fariĝi onkloj kaj onklinoj. La programo havis sukceson kaj la publiko ne nur lernis pri metodike bone gvidataj konversacioj, sed ankaŭ tre bone amuziĝis. La dialogojn Monika Molnar filmis, kaj Katalin redaktis. Ni decidis publikigi la filmojn kaj...
Korelativa dancado en Nitro
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-03 16:53:54
Jam de dek jaroj la publiko povas ĝui la ‘korelativan dancon’ de Sylvain, kiun li demonstras dum la UK-oj.
Tia komuna korelativa danco okazis ankaŭ vendredon je la 11a en la centra ejo de la kongresejo. Partoprenis ĝin plurdekoj da personoj, niaj kursanoj kaj ankaŭ aliaj kongresanoj. Kaj ĝi denove estis granda sukceso.
Temas pri simpla kaj amuza sistemo por kvazaŭ reflekse rememori, fakte rekunmeti la korelativojn, kiuj ofte kaŭzas problemojn al la novaj lernantoj, kiuj malfacile rememoras ilin pro la similecoj inter la vortoj. Spertaj esperantistoj scias,...
UK-raporto: Paroligaj kursoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-01 20:57:24
Edukado.net jam pli ol jardekon tradicie gvidas paroligajn kursojn dum la universalaj kongresoj. Tion ni faras senrekompence, volontule, kiel kontribuon al la plialtigo de la lingva nivelo de la esperantistoj.
Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare ni okazigis du paralelajn kursojn. Katalin okupiĝis pri la komencantoj, kaj instruis kvarfoje po du lecionojn, do, entute 8 dum la semajno. Sylvain gvidis sesiojn en 4 tagoj, sed nur kvar diversajn lecionojn, tio estas ĉiun tagon li okazigis sian programon dufoje.
Katalin havis ĉ. 50-60 personojn tage, kaj preskaŭ 40 ĉeestis ĉiujn lecionojn, sekve ili ricevis...
Familia venko en la RISKO-ludo
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-01 16:26:56
En la julia RISKO-ludo je la unua loko finis du ludantoj. Unu el ili estas denove brilanto - Robert Bogenschneider kaj la alia muminjo , Paula Niinikorpi , ambaŭ el Finnlando, el la sama urbo, el la sama domo. Ni do, devos elpensi familian premion. Tamen iliaj donacoj pluiras, ĉar kaj Robert kaj Paula estis premiitaj ene de unu jaro.
...