Novaĵoj

Startis nia projekto

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-04-30 19:53:35

La 30an de aprilo okazis la unua konversacia sesio kiun ni organizis kadre de la nova projekto Ekparolu!. Kiel ni jam anoncis, edukado.net laboras pri parigo de novaj lernantoj de Esperanto kun spertaj uzantoj de la lingvo. La genevoj (novuloj) estos helpataj pere de 10 paroligaj sesioj/lecionoj, kiujn volontule proponas al ili niaj membroj, la tiel nomataj geonkloj, kiuj partoprenis en trejnado por bone kaj efike fari sian paroligajn lecionojn.  En la unua grupo 17 geonkloj pretas okupiĝi pri la komencintoj. Komence ni povos...

Legi pli...

Pasis la unua turno de la Tutmonda Ekzamensesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-04-17 09:38:39

La 16an de aprilo okazis la unuaj ekzamenoj de la 5a Tutmonda ekzamensesio.  En Greziljono, Francio kaj en Moskvo, Rusio havis la eblon trapasi ekzamenojn 14 kaj 10 kandidatoj. Ambaŭ urboj estas fakte la ĉampionoj de la ekzamenlokoj, ĉar ili estas tiuj, kie ĝis nun okazis plej multe da sesioj. Ĉi-jare jam la 6a okazo en ambaŭ lokoj, kaj pro tiu diligenta engaĝiĝo meritas laŭdon la lokaj organizantoj, Jannick Huet, Kristof Chazarein kaj François Lo Jacomo en Francio, kaj Svetlana Smetanina, Irina Gonĉarova kaj Nikolao Gudskov, akademiano en Rusio. En...

Legi pli...

RISKO-novaĵoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-04-01 10:32:57

En la marta RISKO-ludo gajnis balenido , Anastasija Otsterĉil el Moldavujo . Gratulojn al ŝi. Sian premion ŝi pludonas al alia ludanto, sed ni ankoraŭ ne sukcesis kontroli ĉu hipopotamo akceptas tion aŭ ni devas pluiri en la vico de nepremiitoj.  En marto ludis nur 118 personoj, sed estas ĝojige ke ni ekhavis 5 novajn ludantojn. Pro la milludtaga limo ekde la unua de aprilo ripozos tri ludantoj: dobri  -  Karel Votoček...

Legi pli...

Jam 16 urboj aliĝis al la 5a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-03-23 13:13:16

Por la jaro 2016 estas aprobitaj jam 5 grandaj ekzameneventoj kun entute 18 ekzamenurboj, kaj estas planataj du pliaj sesioj.  La unua ekzamensesio okazos la 16an de aprilo en du landoj kaj urboj: Greziljono en Francio kaj Moskvo en Rusio. La aliĝeblo por Moskvo jam finiĝis, por Greziljono eblas aliĝi ĝis la 31a de marto.  La dua granda evento estos la 5a Tutmonda Ekzamentago, al kiu aliĝis jam 16 urboj el 11 landoj:  ...

Legi pli...

Gravaj informoj kaj limdatoj de la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-03-13 19:59:09

Koncerne la KER-ekzamenojn en 2016 ni devas atentigi vin pri kelkaj limdatoj, kiuj tre baldaŭ alvenos.  Lundon (la 14an de marto) noktomeze fermiĝos la eblo aliĝi al la ekzameno, okazonta la 16an de aprilo en Moskvo.  Por la sesio en Greziljono, okazonta la 16an de aprilo, eblos aliĝi ĝis la 31a de marto. Por la 5a Tutmonda Ekzamentago anoncis sin jam 11 urboj. Peti eblon por okazigi sesion eblos ĝis la 1a de aprilo.  La poste alvenintajn petojn ni ne povos trakti. Se...

Legi pli...

1 ... 38 39 40 41 42 43 44 45 ... 102

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.