Novaĵoj
Dek tri novaj honoritoj en la Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-14 20:58:24
Ni kun ĝojo anoncas al vi ke ankaŭ ĉi-jare, okaze de nia datreveno, ni premias meritplenajn kolegojn kaj prezentos ilin en nia Panteono .
Tiun geston de honorigo ni jam faras de pluraj jaroj. Danke al tio kun la ĉi-jaraj premioj estos 86 vivaj kolegoj kune kun 86 jam forpasintaj gravuloj. Ni esperas, ke la nombro de vivantoj pli kaj pli kreskos kaj nia Panteono estos pli honorloko de vivantoj ol memorloko de forpasintoj.
Komence de tiu ĉi jaro ni dissendis 24 invitojn kaj bedaŭrinde nur...
Edukado.net festos sian 14-jaran datrevenon
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-14 12:27:05
Nia datreveno en 2015
La 15an de decembro estos la 14a datreveno de la lanĉo de edukado.net.
Kiel en ĉiu jaro ni festas tiun tagon per du eventoj.
La unua estas novaĵoj en la PANTEONO , nome la publikigo de la nomoj kaj vivresumoj de la elektitaj personoj, kiujn pro ilia laboro surkampe de la instruado kaj disvastigo de Esperanto ni premias per enpanteonigo. La liston de la premiitoj de 2015 ni publikigos je horo 0:00 noktmeze laŭ griniĉa tempo, la 15an de decembro. ...
Du venkintoj en la novembra RISKO-ludo
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-30 19:15:22
En la novembra ludo de RISKO partoprenis 130 personoj, same kiel en oktobro. Inter tiuj ludantoj estis 12 novaj riskemuloj. Multaj el ili ekprovis la ludon danke al la ĉeesta RISKO-ludo, gvidita de Katalin Kováts en semajnfina aranĝo en norda Francio.
Malgraŭ tio, ke en la fino de novembro la venkintoj estas por ni ĉiuj konataj, dum la monato, de tago al tago, ni kun streĉo sekvis la konkuradon de niaj ludantoj. En la ĉi-monata ludo je la unua loko finis du ludantoj, euxgeno ( Eŭgeno Liĉaŭka ...
Denove pri la registrado de KURSOJ
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-23 12:06:44
Danke al nia aŭtuna kampanjo bele kreskas la nombro de registritaj lernejaj kaj movadaj kursoj.
Ni havas nun preskaŭ 90 registraĵojn pri movadaj kursoj kaj 32 pri lernejaj, oficialaj kursoj.
Eĉ se la kresko de ties registrado estas granda, la finaj nombroj de kursoj kaj landoj ankoraŭ ne estas kontentigaj.
Se viaj kursoj ne estas ankoraŭ registritaj, bv aldoni informojn en la KURSEJO.
Se vi scias...
Okazis ankaŭ RISKO-ludo dum la 27a Eŭropa Rendevuo
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-16 19:09:49
La 14an kaj 15an de novembro ankaŭ edukado.net kontribuis al la programoj de la 27a Eŭropa Rendevuo, semajnfina renkontiĝo en Stella Plage, en la norda parto de Francio. La jam tradician programon partoprenis 67 personoj ĉefe el Francio, sed ankaŭ el Belgio, Britio kaj Nederlando. La komencon de la kunveno ombrigis la atencoj en Parizo, pri kiuj la novaĵoj atingis plurajn el la partoprenantoj survoje aŭ jam surloke, kelkaj eĉ devis rezigni pri sia vojaĝo, timante traveturi Parizon. La kunvenintoj per minuta silento esprimis siajn kondolencojn.
La kernon de la programo donis 4...