Novaĵoj
Gravaj ŝanĝoj en RISKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-22 17:42:01
Estimataj Riskemuloj,
Mi havas por vi tre gravan novaĵon, nome ni decidis enkonduki grandan ŝanĝon en la ludon.
Ekde nun ni limigas la eblajn ludtagojn kaj tiujn, kiuj atingis tiun nombron de tagoj, ni blokas por unujara ripozo. Ni konservas iliajn rezultojn do, se ili iam gajnis monatan ludon, ili estos listigitaj en la rekordlisto daŭre kun siaj rezultoj, sed post atingo de 1024 ludtagoj ili devos ripozi. ...
Nia nova projekto: EKPAROLU!
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-19 13:56:41
Ni informas vin ke en la jaro 2016 edukado.net komencos grandan, novan projekton, kiun ni nomis EKPAROLU!
Celo de la projekto:
• Doni eblon al la ĵuslernintoj de Esperanto parole apliki la lingvon, ensociiĝi kaj informi ilin pri la programoj, kursoj kaj pluaj ebloj de studoj
• Vaste eluzi la liberajn fortojn de la movadanoj partopreni en la plua edukado de komencintoj
• Fortigi la lokajn klubojn kaj la movadon
Baza ideo
Ene de edukado.net ni kreos...
KER-ekzamenoj en 2016
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-13 16:43:29
Ni informas vin, ke en 2016 ni okazigas ne NUR unu grandan tutmondan ekzamenon, sed provas lanĉi ankaŭ tri-kvar malpli grandajn sesiojn. Ni elektis ekzamentagojn, en kiuj jam certe okazos loka ekzameno al kiuj eventoj povas aliĝi aliaj ekzamenlokoj. Ni alvokas ĉiujn, kiuj ŝatus en sia urbo, regiono aŭ klubo okazigi sesion, ili rigardu la subajn datojn kaj decidu al kiu tago ili ŝatus havi rajton kunorganizi ekzamenojn.
La kondiĉojn por okazigi sesion kaj anonci sian intencon por tio vi trovas sur la paĝo, kreita por la ...
Mila riskotago
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-06 23:44:14
La 7an de januaro 2016 estas la 1000a ludtago en RISKO.
Ni havas unu ludanton kiu ekde la lanĉo ĉiun tagon ludis.
Ni kore gratulas kaj dankas Nicole Else el Aŭstralio pro ŝia fideleco.
Ni deziras al ŝi kaj al la aliaj ludantoj multe da sukceso en la sekva tagmilo.
Se vi volas kunfesti bv. kunludi en tiu ĉi tago,
...
RISKO-resumo pri 2015
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-01 11:17:51
La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2015. Ili estis mezume ĉ. 140 personoj en ĉiu monato kaj ludis 27395 ludojn solvante 71441 demandojn. En 2015 ni ekhavis 95 novajn ludantojn. Estis nur du personoj vmel (Valentin Melnikov) kaj nicolee (Nicole Else) kiuj ludis ĉiun tagon, nome 365 fojojn riskumis.
...