Novaĵoj
Saluto al la instruistoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-05 00:15:34
Okaze de la Monda Tago de Instruistoj
per memfarita bukedo mi kore salutas ĉiujn, kiuj instruas, faras pedagogian
kaj edukan laboron, transdonas sciojn kaj lertojn
ĉu al infanoj, ĉu al junuloj ĉu al plenkreskuloj.
Havu ni ĉiuj pliajn fortojn, energion kaj sukcesojn,
ricevu foj-foje rekompencajn ridetojn kaj dankvortojn.
Mi mem aparte dankas nun ĉiujn, kiuj dediĉas sian tempon
por la instruado...
RISKO: du venkintoj en septembro
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-01 10:38:18
Septembro 2015 estis bela kaj aktiva monato en la RISKO-ludo.
En tiu ĉi monato ludis 150 personoj, aliĝis 9 novaj.
En la lud- kaj demandonombroj ni preskaŭ atingis la maksimumon de la jaro. La statistika paĝo montras interesajn datumojn.
La ludon venkis niaj du bravuloj, Nicole kaj Valentin kun egala nombro de poentoj. Korajn gratulojn al ili ambaŭ.
Premion rajtas elekti...
Fine de nia skajpa lingvofestivalo
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-26 15:34:28
Kun sukceso okazis la 26an kaj la 28an de septembro sep skajpaj prelegoj pri lingvoj, organizataj de Katalin Kováts, www.edukado.net.
La lecionojn pri la itala, franca, ĉina, vjetnama, islanda, rumantsch grischun kaj okcitana lingvoj partoprenis entute 35 diversaj personoj.
Niaj prelegantoj, Renato Corsetti, Sylvain Lelarge, Xuequin Shi (Neĝeta), Nguyen Xuan Thu, Nicola Ruggiero, Mireille Grosjean kaj Christophe Chazarein preparis kaj gvidis siajn programojn tre bone. Ni, la kursanoj, lernis pri ĉiu lingvo interesajn aferojn.
...
HURA, ni sukcesis fari novan paŝon antaŭen!
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-22 17:46:23
Mi kun granda ĝojo komunikas la vi, ke ni sukcesis.
La Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj (filio de la Konsilio de Eŭropo) akceptis plian dokumenton de ni, kaj ĵus sendis al mi la Esperanto-version de la ĉi-jara kampanjo-broŝuro, kies tekston antaŭ kelkaj semajnoj mi sendis al ili. Morgaŭ ĝi aperos inter la aliaj lingvoj, dekstre, sube, sur ilia ĉefpaĝo http://edl.ecml.at /.
(Vi jam nun povas elŝuti ilin klakante al la du bildoj dekstre.)
Mi esperas, ke...
Aliĝu al la skajpaj lingvolecionoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-16 18:45:43
Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj edukado.net organizas skajpajn prelegojn la 26an de septembro, sabaton kaj la 28an, lundon. Danke al la konferenca programo de skajpo ni ligas la diversajn prelegantojn kune kun la aŭskultantoj. Estas ĉ. 10 personoj (aŭ ligoj) kiuj povas sekvi la programon. Necesas ke la partoprenantoj havu skajpkonton, bonan retkonekton kaj...