Novaĵoj

Ni kore gratulas Mirejon, la esperantiston de la jaro 2014

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-15 09:06:47

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010),...

Legi pli...

Dek ses novaj premiitoj en la Panteono de instruistoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-15 00:00:50

Estas jam la kvina jaro, kiam en la naskiĝdatreveno de edukado.net – kiu estas ankaŭ la Zamenhof-tago – ni enirigas en la Panteonon de instruistoj vivajn, meritplenajn kolegojn por ankaŭ tiel danki ilin pro ilia fervora agado sur la kampo de instruado de Esperanto aŭ pro iumaniera kontribuo al la disvastigo de la lingvo. Ĉi-jare sur nia kandidata listo estas dudeko da kolegoj, sed bedaŭrinde kelkaj el ili ne sendis ĝis la limdato sian vivresumon, sekve ilin ni prezentos al vi en la sekva jaro.  La ĉi-jaraj 16 premiitoj devenas  el 11 diversaj landoj, el 3 kontinentoj. ...

Legi pli...

Bonvolu vidi kaj aĉeti parton de nia naskiĝtaga abio

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-12 10:42:04

  Okaze de nia 13-jara datreveno ĉi-jare ni lanĉas kampanjon por ebligi al vi iom lude subteni nin kaj kontribui al la funkciigo kaj plua konstruo de nia retejo.  Anstataŭ manĝigi al vi torton, ni nun havas kristnaskan abion, kiun ni vendas en pecetoj.  Ni esperas, ke multaj el vi ŝatus havi eron de nia arbo kaj kontribuos. Por konvinki vin pri tio, ke valoras helpi nin, ĉi-sube vi trovas telegrafstile kelkajn el la atingaĵoj. Fine de...

Legi pli...

147 personoj riskumis en novembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-01 01:53:22

La novembran ludon de RISKO gajnis Nicole Else el Aŭstralio, kiu nun la 4an fojon finis la ludon en la unua loko. Gratulojn al ŝi.  Ĉar ŝi en pasinta decembro ricevis donacon kaj ne pasis ankoraŭ unu jaro de tiam, ŝia donaco transiras al la sekva, ankoraŭ neniam premiita kaj en novembro la plej sukcesa tia ludinto Sencay (Lars Sözüer el Germanio). Lars elektis la gravuraĵon ESPERANTO PAROLATA, donacon de Stephan Robert .   ...

Legi pli...

Pluraj programeroj dum la Malferma Tago en Roterdamo okupiĝis ankaŭ pri instruado de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-29 23:12:32

La 41a Malferma Tago ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo okazis la 29an de novembro. La programo estis la suba:  10.30-11.00 Libroservaj novaĵoj (Ionel Oneţ) 11.00-11.45 Ĉu asocioj bezonas membrojn? (László Szilvási) 12.00-12.15 Verdaj skoltoj: kion proponi al adoleskuloj en Eo? (Valère Doumont) 12.15-12.30 KER-ekzamenoj / Rememoroj de Mila v.d. Horst-Kolińska (Katalin Kováts) 12.30-13.15 Historio kaj evoluo de aŭtomata tradukado (Toon Witkam) 13.30-14.00 Filmo: Bona Espero, nia tero (Roman Dobrzyński) 14.00-14.45 Kampanjo Montevideo...

Legi pli...

1 ... 51 52 53 54 55 56 57 58 ... 102

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.