Novaĵoj
Novaĵoj el Poznan: Interlingvistikaj Studoj kaj Simpozio, freŝdiplomitoj
Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-26 23:53:41
La 5-an fojon komencis siajn 3-jarajn studojn nova grupo ĉe la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) la 17-an de septembro. La 19 partoprenantojn el 10 landoj (5 el Brazilo, po 3 el Hungario kaj Svislando, 2 el Pollando, po unu el Francio, Germanio, Italio, Hispanio, Rusio kaj Usono) salutis la vicdekano de la Novfilologia Fakultato, prof. Jerzy Kaliszan.
Li emfazis la unikecon de la jam interlingvistikaj studoj bone instalitaj en la Novfilologia Fakultato kaj la ĝojon, ke ĝi altiras partoprenantojn el diversaj landoj. La...
KER-atestiloj en Braziljo: virtuala interveno dum la reala festo
Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-18 22:28:01
KER-atestiloj estis feste enmanigitaj en Braziljo kun virtuala ĉeesto de Katalin Kováts
La 18an de septembro, antaŭtagmeze Katalin Kováts faris fulmrapidan ir-revenan vojaĝon al Brazilo por ĉeesti la transdonon de la KER-atestiloj al la 23 sukcesintoj de la juliaj ekzamenoj en urbo Braziljo . Tiu mirindaĵo eblis danke al la progreso de teknologio, pere de Skajpo.
La transdono de la atestiloj okazis dum la 14a Jara Renkontiĝo de TEK-Taguatinga Esperanto-Klubo, urbo apuda al Braziljo, je la ĉeesto de ĉirkau 80 lokaj esperantistoj, en la registara mezlernejo Ave...
Daniel Biro-Walker forpasis .....
Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-10 13:23:33
Nia amiko, kolego, membro de edukado.net, Daniel Biro-Walker forpasis la 9an de septembro 2011.
Daniel estis tre aktiva esperantisto, multe agadis por la Internacia Lingvo. Li partoprenis multajn kongresojn, staĝojn, renkontiĝojn, plurajn el ili li mem organizis. Li agadis por lernu.net kiel korektanto, agadis en Grezijono kiel volontulo. Danke al Daniel la klubo de Quetigny, apud Diĵono, disvolviĝis kaj grandiĝis., la urbo informiĝis pri Esperanto. Li lernigis multajn novbakitajn esperantistojn. Li multe agadis ankaŭ por la renkontiĝoj kaj kunagado de la...
Francujo importas de Brazilo lernolibrojn de Esperanto
Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-04 17:29:26
Komence de septembro 2011Unuiĝo Franca por Esperanto importis de Brazilo 45 ekzemplerojn de la lernolibro Esperanto por Lernejaj Klasoj , de Josias Barboza. La lernopakaĵo konsistas el volumoj 1 kaj 2 de la lernanto kun son-lumdiskoj kaj la koncernaj gvidlibroj por instruistoj. Ĝin eldonis Unio Planeda kaj Brazila Esperanto-Ligo. www.lernejajklasoj.net
Multe kontribuis por tiu elekto la teknikaj kaj didaktikaj ecoj de la lernopakaĵo, taŭga por unulingva grupa lernado, kaj la favoraj recenzoj de Katalin Kováts, Stefan MacGill kaj Gražina Opulskiene, publikigitaj respective en la revuo Esperanto (Decembro 2010), en la poreduka portalo...
KER-atestiloj el la manoj de itala vic-ministro
Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-04 00:26:33
***
Dum la 78a Itala Kongreso (kie okazis ankaŭ KER-sesio ) Katalin Kováts, en la ĉeesto kaj asistado de la itala vicministro de transporto Bartolomeo Giachino, transdonis al Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia iliajn kaj 77 aliajn brazilajn KER-atestilojn. La gesinjoroj Grattapaglia post kelkaj tagoj alvenos kun la dokumentoj al Brazilo, kaj transdonos kvindekon da ili en São Paulo kaj...