Novaĵoj
Fine de la unua RISKO-jaro
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-01 11:27:34
Kun granda ĝojo mi informas vin ke ni alvenis al la fino de nia unua ludjaro kaj en 2014 ni daŭrigos la ludon RISKO.
En decembro en la ludo venkis Nicole Else el Aŭstralio, kaj ŝia venko estas ankaŭ simbola ĉar ŝi estis la sola persono en la ludo, kiu dekomence, ekde la unua tago ĉiun tagon (264) sukcesis ludi.
Retrorigarde al la jaro 2013 jen kelkaj ciferoj el nia statistika paĝo de RISKO :
516...
Provenca gazeto pri la enpanteoniĝo de Renée Triolle
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-31 16:31:28
Sud-francia loka gazeto pozitive informis pri la novaĵo, ke loĝanto de la regiono, Renée Triolle ekhavis altrangan distingon kune kun dek unu aliaj kolegoj el landoj Ĉinio, Japanio, Usono, Irano, Nederlando (fakte Belgio), Pollando, Islando, Danio, Rumanio kaj Hungario pere de la fakto ke edukado.net listigis ŝin en sia Panteono. La honorigo donis bonan eblon por ke Renée ankaŭ tiuokaze informu pri Esperanto kaj atentigu pri ties valoro en la eduka kampo, pri la reprezentiĝo de UEA ĉe Unesko.
Redankon kaj gratulojn al Renee Triolle .
Dek du novaj premiitoj en la Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 22:28:24
Estas jam la kvara jaro, ke en la naskiĝdatreveno de edukado.net – kiu estas ankaŭ la Zamenhof-tago – ni enirigas en la Panteonon de instruistoj vivajn, meritplenajn kolegojn por ankaŭ tiel danki ilin pro ilia fervora agado sur la kampo de instruado de Esperanto aŭ pro iumaniera kontribuo al la disvastigo de la lingvo.
La ĉi-jaraj 12 premiitoj devenas el 11 diversaj landoj, el 3 kontinentoj.
En la nomo de la estraro de la Fondaĵo de Edukado.net kaj de ties membroj mi kore salutas ĉiujn novajn panteonanojn, tutkore...
Detektivu pri la novaj eroj en la retejo
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 18:44:05
Okaze de la datreveno de edukado.net ni lanĉas etan ludon.
En la lastaj du semajnoj okazis ŝanĝoj, plibonigoj de kelkaj retejaj funkcioj, eĉ lanĉiĝis nova modulo.
Estas almenaŭ 10 ŝanĝiĝoj kiuj estas percepteblaj ankaŭ al vi, uzantoj, sed kompreneble ne ĉiuj estas facile troveblaj. Ni celas nur programŝanĝojn, kaj ne aldonitajn ekzercojn, artikolojn, forumajn enskribaĵojn.
Ĝis la 18a de decembro, tagmezo – laŭ amsterdama tempo – mi atendas mesaĝan raporton de vi kun la rimarkitaj modifoj.
Bv. skribi en la titolon: EDU- Ludo...
Edukado.net esperas naskiĝtagajn donacojn
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 15:04:05
Nia paĝaro la 15an de decembro estos 12-jara.
Aktuale ni havas 3324 registritajn uzantojn el 123 landoj.
En la lastaj 28 monatoj (ekde la 20a de julio 2011) nia paĝaro havis 433 326 vizitantojn.
El inter ili oni ensalutis 61 834 fojojn.
La nombro de la vizititaj paĝoj estas 3 482 057. Vidu pliajn informojn en la Statistika paĝo .
...