Novaĵoj

Edukado.net esperas naskiĝtagajn donacojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 15:04:05

  Nia paĝaro  la 15an de decembro estos 12-jara.  Aktuale ni havas  3324  registritajn uzantojn el  123  landoj. En la lastaj 28 monatoj (ekde la 20a de julio 2011) nia paĝaro havis   433 326  vizitantojn. El inter ili oni ensalutis  61 834 fojojn.  La nombro de la vizititaj paĝoj estas 3 482 057. Vidu pliajn informojn en la  Statistika paĝo . ...

Legi pli...

Ekfunkciis la RUĜA KRAJONO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-10 15:49:32

Al la proksimiĝanta naskiĝdatreveno de edukado.net la programisto estis la unua kiu transdonis donacon. Li realigis kelkajn modulojn, kiujn mi mendis kaj plibonigis aliajn partojn de la retejo. Verŝajne mia plej bona ideo estis la RUĜA KRAJONO (RK) pri kies uzo bonvolu legi sube. Per RK vi, legantoj, povas perfektigi la lingvaĵon de la tekstoj, indiki al mi mistajpaĵojn kaj aliajn lingvajn problemojn.  Manke de redaktoraj helpantoj kaj pro miaj problemoj en la uzo de mia dekstra mano bedaŭrinde ofte okazas ke la tekstoj havas mistajpaĵojn....

Legi pli...

ALVOKO de UEA kaj ILEI pri registrado de kursoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-08 19:49:39

              Efika kaj multloka instruado de nia lingvo esencas por la kreo de novaj generacioj de nia komunumo. Necesa bazo por tio estas la realtempa registrado de ĉiaj, ĉiunivelaj kursoj en aŭ pri la lingvo, kiu samtempe permesas interagon de lernantoj kaj kursgvidantoj trans naciaj limoj por atingi verajn interkulturajn kontaktojn. La oficiala registrejo de kursoj por UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj ILEI...

Legi pli...

RISKO: Pawel gajnis la trian fojon.

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-01 13:42:04

          La tempo flugas rapide. Jen nova RISKO-monato komenciĝis kaj ĝi fakte estos la lasta en tiu ĉi jaro. Post ĝi ni anoncos la jarajn venkintojn kun apartaj donacoj.  Ĉi-monate ludis 161 personoj, sekve montriĝis iom da kresko en la nombro de la regulaj ludantoj. Certe reage al mia viva prezento en Le Touquet, Francio, meze de novembro,...

Legi pli...

Bondeziru al la patrino de Mazi

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-28 03:51:01

Ĉu vi iam uzis en viaj kursoj aŭ kun viaj infanoj Mazi? Se jes, eble vi ŝatus saluti kaj danki Mila van der Horst-Kolinska , iaman kunlaborantinon de IEI, sub kies zorgado kreiĝis la Esperanto-versio de la filmo kaj lerniloj. Ŝi havis akcidenton antaŭ kelkaj tagoj kaj rompis sian maldekstran ŝultron. Kvankam ŝi jam povis reveni al sia hejmo, salutoj kaj bondeziroj certe feliĉigus ŝin en ŝiaj suferoj kaj soleco. Se vi volas sendi salutkartojn, infanajn desegnaĵojn,...

Legi pli...

1 ... 64 65 66 67 68 69 70 71 ... 103

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.