Novaĵoj
Malcolm Jones el Britio riskumis plej sukcese en la pasinta monato
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-01 02:52:03
Ni denove finis ludmonaton kaj ĵus ekhavis novan gajninton.
Nia kolego Malcolm Jones el Britio ludas jam de la komenco kaj nun finfine sukcesis atingi la unuan lokon kun 11 poentoj da pluso. Ni kore gratulas Jones.
Li - kiel donacon - elektis la libron " Sed homoj kun homoj ", verkita de Ziko Marcus Sikosek kaj ofertita por la ludo de...
Instruu vian lingvon per Esperanto
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-26 11:55:30
Hodiaŭ estas la Eŭropa Tago de Lingvoj , kion oni festas ankaŭ ekster Eŭropo.
Ĉu ankaŭ vi volas fari ion por saluti la multlingvecon?
Nia anoncita kampajo estas jam tradicia.
Ni kolektas interesaĵojn pri diversaj lingvoj. Jam ekzistas informoj pri 32 lingvoj.
Bonvolu kontribui kaj aldoni en la forumo ĉe via lingvo ion interesan pri ĝi.
Jen la ligo al la kolekto en la FORUMO .
Dankon! ...
Ni voĉdonu por Esperanto-projekto
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-25 10:52:51
La organizantoj de la Eŭropa Tago de Lingvoj lanĉis konkurson por voĉdone elekti la plej sukcesan aranĝon de la kampanjo.
Ĝis nun estas registritaj en ilia datumbazo 11 Esperanto-programoj.
Se ni elektas unu el ili kaj multaj, multegaj el ni voĉdonos por ĝi, tiu unusola, oni certe rimarkos nian forton. Eble nia kandidato ne venkos, sed oni rimarkos nin kaj...
La unua ĉeesta RISKO dum ARKONES
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-24 01:22:29
La 21an de septembro, en la aranĝo ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto), okazinta en la pola urbo Poznan estis aranĝita la unuan fojon ĉeesta, viva RISKO-ludo.
La programon ĉeestis 25-30 personoj el kiuj tre facile kaj rapide elektiĝis la 6 konkurontoj.
Unue Katalin Kovats prezentis la ludon; ties historion, statistikojn kaj la regulojn.
La surloka ludo okazis ne en la reto sed pere de antaŭe pretigita demandserio, projekciata en formo de PowerPoint prezentaĵo.
En la publiko plimultis la jam RISKEMULOJ, rete regule...
Situacio de Esperanto-instruado en la mondo
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-14 09:09:52
En la oficiala monda retlisto de Esperanto-Kursoj la 14an de septembro 2013 estas registritaj
47 movadaj kursoj, 17 lernejaj kursoj kaj 71 kursgvidantoj
1. Movadaj kursoj
El tiuj 47 kursoj, 28 okazas en Brazilo , po 5 en Germanio kaj Finnlando, 2 en Francio kaj po 1 en Belgio, Pollando, Nederlando, Japanio, Rusio, Svislando kaj Hungario. ...


