Novaĵoj

La 26a de septembro - Eŭropa Tago de Lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-06 08:31:08

La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado. La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj. Nia paĝaro - kiel jam de jaroj - deziras instigi la kolegojn kapti la okazon kaj...

Legi pli...

Du gajnintoj en la aŭgusta RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-01 09:07:04

          Ĵus finiĝis la 5a turno de la RISKO-ludo. Nun okazis la unuan fojon ekde la lanĉo en aprilo, ke du personoj staras je la unua pozicio. Aldona interesaĵo estas, ke ambaŭ jam gajnis monatan ludon. Ni kore gratulas Sudstelaron ( James Piton el Brazilo ) kaj Fiskot ...

Legi pli...

Sin komprenos por sin respekti la partoprenantoj de la Itala Kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-08-04 09:23:30

Matene, la 4an de aŭgusto komenciĝis la 80a Itala kongreso. Ĝi okazas en la nord-okcidenta parto de la lando, apud San Remo, en la vilaĝo Kastelaro. La kongresanoj loĝas en bonaj kondiĉoj de la turisma golf-tereno de Kastelaro. La kongreson partoprenas 220 personoj el 34 landoj. Post la partopreno de UK oni povas senti sin kvazaŭ en iu postkongresa aranĝo, ja revideblas plurdekoj da homoj, ĉeestintoj ankaŭ en Islando. La malferman programon ĉeestas kaj la partoprenantojn salutis pluraj reprezentantoj de la gastiganta urbo kaj regiono. Pri la kongreso raportis pluraj naciaj kaj lokaj amaskomunikiloj.  ...

Legi pli...

Valentin Melnikov el Moskvo estas la julia gajninto en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-31 21:39:43

Denove pasis unu plena monato de la RISKO-ludo. Ĝis nun 420 personoj aliĝis al la ludo, en julio venis 18 novaj riskemuloj kaj en junio ludis 149 ludantoj. Konsiderinde ke temas pri periodo, kiam multaj survojas por partopreni gravajn Esperanto-aranĝojn, la nombro de ludintoj ne estas malbona. La gajninto de la junio RISKO-ludo estas  vmel   kiu fakte estas  Valenti Melnikov   el Rusio. Li kun pluraj aliaj diligente ludis ĉiun tagon. Ne estas ankoraŭ decidita la premi-donaco, ĉar la gajninto...

Legi pli...

Lasta tago de la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-28 11:20:59

Sabato - la 28a de julio 2013.  Je la 10a horo komenciĝis la oficiala ferma programo de la kongreso. Mi mem ricevis la taskon en tri minutoj resumi la klerigajn kaj kapabligajn programojn de la kongreso, tial mi sidis sur la podio, inter la estraranoj de UEA. La novaj prezidanto, Mark Fettes kaj lia estraro enkondukis kelkajn ŝanĝojn en la ferma ceremonio, kaj danke al tio ne la sekretario resumis la ĉefajn okazintaĵojn, sed laŭ la strategia plano de UEA la raportoj koncentriĝis je ties...

Legi pli...

1 ... 68 69 70 71 72 73 74 75 ... 103

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.