Novaĵoj

UNESKO KURIERO pri la temo INSTRUADO

Kategorio: Movado; Dato: 2019-12-15 15:16:43

    La lasta numero de la UNESKO KURIERO 2019 enhavas multajn interesajn artikolojn pri instruado, edukado, lernejoj kaj instruista laboro.  Krom en la lingvoj angla, araba, ĉina, franca, hispana, portugala kaj rusa ĝi legeblas ankaŭ en ESPERANTO.  Ni konsilas al vi legi la bele ilustritan 45-paĝan revuon.  Ĝin vi povas atingi klakante al la apuda bildo.  ...

Legi pli...

Membriĝu al ILEI - elŝutu libere IPR

Kategorio: Movado; Dato: 2019-12-11 12:04:28

Se vi instruas Esperanton aŭ gvidas grupon certe estus interese por vi membriĝi al ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kiu ĵus festis sian 70-jaran datrevenon.  La Ligo klopodas lertigi geinstruistojn kaj subteni instruantojn kaj havas tre bonan kunlaborrilaton kun edukado.net. ILEI havas revuon, kiu nomiĝas IPR (Internacia Pedagogia Revuo), kiu aperas 4-foje jare, rete aŭ en papera versio. Ekde 25 jaroj ĝin redaktas Jozefo Németh, kaj la numero 2019/4 estas la 100-a de li redaktata. Nun ILEI varbcele kaj libere disvastigas tiun jubilean numeron. ...

Legi pli...

Forpasis la Nepo

Kategorio: Movado; Dato: 2019-10-10 07:25:45

  Kun malfeliĉa koro ni anoncas al la esperantistaro, ke  Ludoviko Kristoforo ZALESKI-ZAMENHOF, la Nepo en sia 95-a jaraĝo forpasis la 9an de oktobro 2019, en Antony, apud Parizo. Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio, forpasis la 9an de oktobro 2019 en Parizo) - estis la nepo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Laŭprofesie li estis inĝeniero.  Li studis en Varsovia Politekniko 1946 – 49 kaj diplomiĝis kiel inĝeniero pri...

Legi pli...

Interkulturaj diskutoj en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2019-02-10 15:24:33

La februara interlingvistika sesio de UAM (02-08.02.2019) donis lokon al interesaj interkulturaj konfrontoj, ja la 10 gestudentoj alvenis el 8 landoj (Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Koreio, Rusio kaj Usono). En familia etoso okazis la diskutoj dum la kursoj de Ilona Koutny, gvidantino de la Studoj. Enkadre de aplikata lingvistiko aperis temoj kiel tradukado el kaj al esperanto, leksikografio kaj terminologio, komputa lingvistiko, lingva planado kaj seksismo en la lingvo en diversaj landoj.  Pragmatiko koncentriĝis al la lingva formo de ĝentileco en diversaj kuntekstoj kaj...

Legi pli...

Internacia Tago pri Edukado

Kategorio: Movado; Dato: 2019-01-24 13:59:06

MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA UNUA INTERNACIA TAGO PRI EDUKADO La 3-an de decembro 2018, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis rezolucion kiu nomis la 24-an de januaro Internacia Tago de Edukado. Universala Esperanto-Asocio, organizaĵo dediĉita al la antaŭenigo de internacia kompreniĝo kaj informita civitaneco, bonvenigas tiun klopodon substreki la gravecon de edukado – por evoluigo, kiel homa rajto, kaj kiel fundamento de demokrata socio. Malgraŭ la progreso jam farita depost la akcepto en la jaro 2015 de “bonkvalita edukado por ĉiuj” kiel Celo 4 de la Celoj por Daŭripova...

Legi pli...

1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.