Novaĵoj

Interkulturaj diskutoj en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2019-02-10 15:24:33


La februara interlingvistika sesio de UAM (02-08.02.2019) donis lokon al interesaj interkulturaj konfrontoj, ja la 10 gestudentoj alvenis el 8 landoj (Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Koreio, Rusio kaj Usono). En familia etoso okazis la diskutoj dum la kursoj de Ilona Koutny, gvidantino de la Studoj. Enkadre de aplikata lingvistiko aperis temoj kiel tradukado el kaj al esperanto, leksikografio kaj terminologio, komputa lingvistiko, lingva planado kaj seksismo en la lingvo en diversaj landoj. 

Pragmatiko koncentriĝis al la lingva formo de ĝentileco en diversaj kuntekstoj kaj sociaj rilatoj de la interparolantoj, ni komparis la influon de kulturo al diversaj lingvoj kaj serĉis spurojn en esperanto. Ni spertis kiel eblas agi per lingvo de promeso ĝis agresemo.
 

Enkadre de esperanta gramatiko la partoprenantoj esploris la signiforilatojn inter vortoj kaj malkovris esperantajn frazeologiaĵojn, ili serĉis eblajn lingvotavolojn en esperanto. La deveno kaj evoluo de esperanto estis prezentata. La konata eldonisto (Sezonoj) kaj verkisto Aleksander Korĵenkov skizis la historion de la esperanto-movado.

La komuna vespero estis gaja kun la kontribuo de la gestudentoj (deklamoj, kantoj kaj ludoj). La sesion akompanis agrabla turismado en Vroclavo kun la helpo de lokaj esperantistoj.

Ĝoja, studentino el Ĉinio pretigis filmeton en kiu la studentoj prezentas sin kaj sendas siajn bondezirojn al Amiens, Francio, al la gestudentoj de iama partopreninto de la Pedagogia Seminario en Poznano.  La filmeto spekteblas ĉi tie: 

Laŭ la raporto de Ilona Koutny 

Aliĝu al la instruista trejnado en Poznan Al la listo 1400 parolsesioj en Ekparolu!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.