Novaĵoj

ESF enpanteonigis Katalin Kováts

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-21 00:12:44

 

La sekcion PANTEONO mi kreiis en 2010 por starigi memoron al forpasintaj meritplenaj instruistoj de Esperanto kaj honori ankaŭ elstarajn vivantajn kolegojn. La vivantoj  povas eniri la Panteonon la 15an de decembro, aŭ okaze de sia ronda naskiĝdatreveno. Mi uzas la enpanteonigon kvazaŭ premion kaj dankon pro modela aŭ efika agado en la kampo de instruado de Esperanto. Ni jam havas prezenton de pli ol 200 personoj kaj ĉiam bonvenigas proponojn de la movadanoj por tiu distingo. Ĝis nun tiajn proponojn mi akceptis kaj realigis, se eblis. Krom unu.

Malgraŭ plurdekoj da petoj por tio, mi rifuzis enpanteonigi, t.e. premii min mem. Kaj nun mi tamen DEVAS cedi. Parte honore al nia teamano, la ĵus forpasinta vjetnama kolego sinjoro THU, kiu lastatempe kampanjis por mia enpanteonigo, kaj ankaŭ pro tio, ke la prezidanto de ESF (Esperantic Studies Foundation), nia plej grava sponsoro kaj ĉefo insistas pri tio.

Kun danko pro la multaj proponoj, pro la agnosko kaj pro la sube legebla mesaĝo, mi do cedas.  

Katalin Kováts redaktoro 

----------

Kara Katalin,

  Nome de la tuta ESF, kies prezidanto mi estas, mi gratulas vin okaze de via sesdekjariĝo la 16-an de oktobro. ESF ŝuldas al vi apartan dankon pro via gvidado de unu el la plej sukcesaj programoj aŭspiciataj de nia fondaĵo, nome Edukado.net. El tute eta kerno, vi kreis, kaj diligente daŭrigas kaj larĝigas, la plej efikan helpilon al instruistoj de Esperanto iam ajn kreitan en la historio de nia movado: ĝi estas trezorejo de utila materialo, interago kaj klerigo. Kaj vi tion faris kun diligento, saĝo, obstino kaj ĉarmo, kiuj vekis inter la esperantistoj grandegajn amon, respekton kaj admiron.
  Sed viaj meritoj superas eĉ tiun grandan atingon: vi estas konata kiel modela instruisto, apoganto de ĉiuspecaj iniciatoj rilate instruadon en kaj pri Esperanto, kaj, nelaste, kiel gvidanto kaj administranto de la brila programo de KER-ekzamenoj.
  Sed unu afero ĝenas nin ĉe ESF kaj ankaŭ ĝenas viajn admirantojn: kreinte Panteonon ĉe Edukado.net, vi malebligis, pro evidenta interesokonflikto, vian propran elektiĝon al tiu honora grupo. Sekve, ESF esceptokaze intervenas por insisti, ke vi estu instalita en tiun Panteonon – laŭ nia deziro kaj tiu de viaj multaj admirantoj tra la Esperanto-movado. Vi ja estas pli ol merita je tiu honoro.
Chu ni havas vian konsenton?
Humphrey Tonkin, prezidanto de ESF 

--------

Jen Katalin Kováts en la Panteono.

Trejniĝu pri instruado de Esperanto Al la listo Forpasis nia kunlaborinto Nguyen Xuan Thu

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.