Novaĵoj

Forpasis Ginette Martin, nia aktiva kontribuinto

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-10 17:46:12

Venis al la redakcio la tristiga mesaĝo pri la forpaso de elstara franca Esperanto-instruisto kaj tradukisto, aktiva membro kaj kontribuinto ankaŭ al nia retejo edukado.net.
La 3an de decembro forpasis en sia 80-a jaraĝo Ginette Martin.
Ŝi havis multajn meritojn pri Esperanto, ŝi klopodadis varbi kaj instrui la lingvon en sia ĉirkaŭaĵo. Sed ŝi kuraĝe entreprenis ankaŭ la tradukadon de esperantaj verkoj por konigi ilin al la franclingva publiko: La Zamenhof-strato (La rue Zamenhof), Kroata milita noktlibro (Journal de nuit), Comme un vol d'oiseaux sacrés (Flugi kun kakatuoj), La ŝtona urbo (La ville de pierre)... kaj lastatempe ŝi estis okupata pri la traduko de la raportoj de HORI Jasuo pri Fukuŝima kaj la sekvoj.

Ŝia forpaso estas granda perdo por ni ĉiuj.

Bonvolu legi iom pli ampleksan prezenton en nia Panteono kaj postlasi memorvortojn pri Ginette tie. 

Vendiĝis la Zamenhof-puzlo - ni prepariĝas al la festo Al la listo Sukcesa Esperanto-informado en la lernejoj de la pola Nowy Sącz

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.