Novaĵoj

Sukcesa 8a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-06-17 19:35:30

Ni kun ĝojo kaj fiero raportas, ke la ekzamentago, kiun ni preparis kun plurmonata laboro, tre bone sukcesis. 

Ekzameniĝis en 15 ekzamenlokoj de 11 landoj entute 134 personoj. El inter tiuj lokoj en 7 urboj okazis ankaŭ parolaj sesioj, kiujn ni efektivigis tra skajpo. Entute 28 personoj ekzameniĝis en tiu formo. 

La ekzamenoj ĝenerale okazis en speciala ekzamentago, sed ekzemple en Boston kadre de la usona landa kongreso. Ni havis ankaŭ novajn ekzamenlokojn, kiel estis mem Bostono, sed eĉ pli specialan atenton meritas la ekvadora ekzamenevento, kien samideano Rafael Antonio Mejia el Kolombio vojaĝis pli ol 2000 kilometrojn, speciale por transporti la testojn kaj helpi okazigi la unuan KER-sesion en Ekvadoro. 

La plimulto de la testoj jam estas skanitaj kaj senditaj al Budapeŝto, aliaj post fotokopiado survojas per ordinara poŝtoservo. Ni esperas, ke en Budapeŝto la kolegoj rapide sukcesos taksi la solvitajn testojn kaj la plimulton de la atestiloj ni povos kunporti kaj disdoni dum la Universala Kongreso en Lahti, Finnlando.

Korajn gratulojn al ĉiuj helpintoj, kiuj ebligis tiun grandan eventon, surlokajn organizantojn, multobligantojn, deĵorantojn, ekzamenintajn kolegojn kaj la geonklojn, kiuj multe helpis al deko da kandidatoj prepariĝi al la ekzameniĝo.

Ilian liston kaj fotojn kaj ceterajn informojn vi povas vidi en la paĝo de la 8a tutmodna ekzameno

Kaj estas neniu ripozo, jam en tiu ĉi semajno, vendredon kaj sabaton sekvas la alia ekzamenevento, kiu okazos en Goiânia, dum la brazila landa kongreso. Ekzameniĝos 10 kandidatoj, la plimulto ankaŭ parole. 

Al la sesioj en Raleigh dum NASK, al Lahti dum UK kaj al Liptovský Hrádok dum IJK eblas ankoraŭ aliĝi ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Raportis Katalin Kovats, ĉeforganizinto de la ekzamentago

Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo Al la listo Tri KER-sesioj kun trideko da kandidatoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.