Novaĵoj

Proksimas la datoj de la retaj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-05-20 20:13:40

Bonvolu legi aŭ al la foto klakante vidi kaj aŭskulti la plej freŝajn novaĵojn pri la KER-ekzamenoj.

En la sekva monato eblos trapasi KER-ekzamenojn en niveloj C1, B2 kaj B1 rete, el via hejmo, sen la neceso atendi, ke okazu ekzamenoj en via urbo aŭ lando, aŭ vi devu vojaĝi al la kongreso. Ni esperis atingi per tiu ekzamenformo ankaŭ tiujn esperantistojn, kiuj vivas izolite aŭ tiujn, kiuj pro la pandemio malvolonte partoprenus grupan aranĝon.

Nia teamo multe laboris por realigi tiun projekton kaj por pruvi, ke simile al multaj universitatoj ankaŭ ni, esperantistoj kapablas realigi retajn ekzamenformojn. 
Ĉiu laboro kaj investo havos sencon nur se oni vere uzos la eblojn, se venos amase la kandidatoj por ekzameniĝi rete.

Do, ĉu vi mem volus esti inter tiuj kuraĝuloj kaj partopreni la historie unikajn sesiojn?
Kompreneble oni devas havi komputilon, retkonekton kaj uzi difinitajn retumilojn kaj programojn, sed post la aliĝo de la kandidatoj okazas teknikaj kontroloj kaj provekzameno, kaj nur poste ni konfirmas la aliĝilon kaj UEA-sendas la fakturon.
Ĉiu povos provi la sistemon antaŭ ol definitive engaĝi sin por ekzameniĝo.

Restas nur kelkaj tagoj aliĝi al la C1-nivelo! 

Klaku ĉi tien por datoj de la sesioj kaj por la aliĝilo.    Klakante ĉi tien vi povos vidi la sciendaĵojn pri la retaj ekzamenoj 
Ankaŭ pri aliaj detaloj (kiel prezo, priskribo, specimenoj) vi povas informiĝi en la submenuoj.

Mi aldonu, ke edukado.net havas apartan kason por finance subteni kandidatojn, por kiuj la pago de la kotizoj estas problemo.
La geonkloj de nia programo Ekparolu! povas helpi vin en la praktika prepariĝo

Ni atendas vin en la tagoj de la retaj ESPERANTO-ekzamenoj!

Sukcese debutis la retaj KER-ekzamenoj Al la listo Informiĝu kaj aliĝu al la retaj ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.