Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo ↑ | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
131 | Lingvokulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj (fone de la etnaj).La disertacio, bazita sur analizo de ĉ. 10 mil paĝoj da tekstoj en Esperanto, montras ligojn inter la E-kulturo kaj E-lingvo; estas traktitaj premisoj por la kultura/estetika/emocia ingrediencoj en E-lingvaĵoj, specifaj fonaj scioj de t.n. tipaj esperantistoj kaj ilia reflektiĝo en la lingv(aĵ)o, analizita lingva personeco de t.n. tipa esperantisto, vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto kiel la plej ampleksa specimeno de uzado de la lingvo por estetikaj/emociaj celoj, k.a. Esperantologio Interlingvistiko Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MELNIKOV, Aleksandro S. | 2004 | RU - Rusujo | 2010-10-11 15:25:15 |
132 | Komparo studo de Esperanto laŭ la moderna germana lingvoKomparas vortaron, morfologion, vortformadon kaj gramatikon de la du lingvoj. 4% el la vortoj estas germandevenaj, sed 18% rekoneblas far edukita germano( pro germanaj pruntoj el latinidaj lingvoj) Asertas germanlingvan influon ĉe Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MCQUOWN, Norman | 1936 | US - Usono | 2010-12-08 19:33:19 |
133 | La lingvoj en la Eŭropa Komunumo, kun aparta atento pri la angla.Enkonduko; 1-a ĉapitro: La statuso kaj la funkcio de la lingvoj en la Eùropa Komunumo 2-a ĉapitro: La Komunuma politiko rilate al la lingvoj 3-a ĉapitro: La disvastigo de la Angla tra la mondo kaj ĝia rolo en Eùropo 4-a ĉapitro: La implicoj de plurlingveco kaj la proponitaj alternativoj Konkludoj Apendico Bibliografio Utillaj indikoj Alia | MAZZERO, Marina | 1991 | IT - Italujo | 2011-09-09 06:13:48 |
134 | Pri la homaranismo de L.L.ZamenhofLa tezo traktas pri jenaj temoj: la mondpaco kaj homaranismo; de hilelismo al homaranismo; homaranismo kaj la interna ideo de Esperanto ; ĝisnunaj kritikoj pri homaranismo; nuntempa signifo de homaranismo. Internacia lingvo kaj religio | MATUMOTO, Kiyosi | 1953 | JP - Japanujo | 2010-12-02 07:36:13 |
135 | Pridiskuto de la polemiko pri la pasivaj participoj de Esperanto.La verkinto historias la polemikon pri la participoj, kritikas ĉiun el tiuj vidpunktoj, kaj proponas specifan analizon por la Esperanta verbo, en kiu la participoj kondutas absolute egale al la finitivaj verboformoj. Por tion sukcesi, li ŝanĝas la orientiĝon de la verbotempo: ne la momento de la dialogo fiksas la momenton de la okazaĵo (kaj sekve la tempon de la verbo) , sed la momento de la okazaĵo,(sekve la tempo de la verbo), fiksas la momenton de la dialogo. La rezulto estas ekstrema: malaperas la neceso distingi absolutajn kaj relativajn verboformojn, finitivajn kaj infinitivajn verboformojn, kaj ĉiu verboformo obeas al la samaj reguloj. Esperantologio | MATTOS, Geraldo | 1986 | BR - Brazilo | 2010-12-02 09:33:15 |
136 | Historio de la ĉina Esperanto-movadone indikita Historio de Esperanto-Movado | MATSUDA, Haruhi | 1978 | JP - Japanujo | 2011-02-06 13:47:40 |
137 | Fragmentoj el la diakrona esploro de la Hungara kaj Esperanta faklingvaĵojLa verkinto kiel kemiisto jam delonge okupiĝas pri la kemia faklingvaĵo; ĉi tie li paraleligas la terminojn de la 105 kemiaj elementoj en la hungara kaj Esperanto kaj esploras ilian etimologion. Li montras la diversajn kaj la malsamajn trajtojn kaj traktas ankaŭ la ŝanĝojn de la nomenklaturo. Temas pri laboraĵo de kompetenta fakulo. (IPR 4/1990) Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MÁTHÉ, Árpád | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-09-08 11:39:48 |
138 | Internacia lingvo, libroeldonado, bibliotekoLa laboraĵo prezentas historiojn de lingvoprojektoj kreitaj de hungaroj, la historion de Volapuko kaj Esperanto en Hungarujo, prezentas agadon de Pál LENGYEL, Károly FAJSZI, Kálmán KALOCSAY, la kolektaĵon de Karlo FAJSZI, la nunan situacion de konservado de Esperanto-eldonaĵoj Internacia lingvo kaj bibliotekoj | MAROSVÖLGYI, Lászlóné | 2000 | HU - Hungarujo | 2011-02-06 13:30:28 |
139 |
| MARADAN, Mélanie | 2010 | CH - Svislando | 2017-09-15 06:37:43 |
140 | Kvin artfaritaj lingvoj. Kompara esploro de la valoro de Volapük, Esperanto, Ido, Occidental kaj Novial.La planlingvoj havas malsamajn celojn. Esperanto celas esti facila por ĉiuj homoj, Occidental por la poliglotaj intelektuloj. La celo de Esperanto estas pli ĝusta, sed Occidental estas teknike pli perfekta por sia propra celo. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MANDERS, W.J.A. | 1947 | NL - Nederlando | 2010-12-01 20:40:47 |