Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo ↑ | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
241 | La penso kaj la agado de Edmond Privat(1889-1962). Kontribuo al la historio de la politikaj ideoj en SvislandoPublikisto kaj verkisto, amiko de Romain Roland kaj de Gandhi, Edmond Privat (1889-1962) samtempe ilustris la spiriton de Ĝenevo kaj de Svislando kaj atestis veran universalismon. Pioniro de Esperanto, de la Ligo de Nacioj kaj de la universalismaj movadoj tuj post la mondmilito 1945, li estis unu el la unuaj eŭropanoj kiuj superpasis la reduktantan etnocentrismon, sed tamen profunde konscia pri la ekzempla valoro de la svisa eksperimento. Lia kontribuo al la publika romando vivo estis grava, karakterizita per la fondo de Radio-Genève (1925), per multnombraj konferencoj kaj per lia atestado kiel okupanto de la angla katedro ĉe la Universitato de Neuchatel. Pro la komunisma refluo kaj la reapero de naciismoj, lia problemaro direktita al la demando de la popolaj rajtoj retrovas renovigitan aktualecon. (La aŭtoro) Historio de Esperanto-Movado | FARROKH, Mahammad | 1991 | CH - Svislando | 2011-09-03 00:22:32 |
242 | Metodika analizo de koresponda Esperanto-kurso por NiĝerianojLa diplomlaboraĵo estas detala metodika analizo de serioza kaj oferema lingvopedagogia laboro de la aŭtorino. Jam dum unu jardeko ŝi gvidas korespondan Esperanto-kurson al kelkcent gimnaziaj lernantoj kaj universitataj studentoj en Niĝerio (Afriko). La aŭtorino analizas la esperantajn kaj anglalingvajn kursmaterialojn, aplikatajn resp. adaptitajn; krome ŝi aldonas suplementan materialon, kompilitan de ŝi mem: taskofoliojn, gramatikajn resumojn, priskribon de sonmaterialo, k.s.. la analizon ŝi faras kun faka aŭutentiko kaj pretendemo. Valora trajto de la laboraĵo estas, ke la aŭtorino prezentas la tipajn erarojn de la lingvolernantoj, kaj klopodas trovi solvon kontraŭ ili en la instrupraktiko. La amplekso de la laboraĵo estas 108 paĝoj, kies triono estas la analizo mem kaj bibliografio (34 +2p), kaj du trionojn (72p) okupas la tasko-folioj de la kurso. La lingvaĵo de la laboraĵo estas korekta, nur du riproĉetojn oni povas havi, nome majuskloj kaj minuskloj ĉe la nomo de lingvoj kaj popoloj ne estas konsekvence uzataj, krome la vortorda loko de kelkaj adverboj kaj konjunkcioj iom ĝenas en la kompreno. Tre impona estas la pedagoga destino de la aŭtorino: krom la faka helpo ŝi multe prizorgas siajn kursanojn: senpage ŝi disponigas al ili librojn, vortarojn, sonkasedojn, eĉ afrankitajn respondkovertojn ŝi sendadas al ili. La disertacio eĉ kiel kurturfona legaĵo estas inetresa. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | FARAKUOYE, Helga | 1994 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:16:07 |
243 | Ekspert-sistemo por semantika senambiguigo de misformita teksto en Esperanto-bazita interlingvo por maŝintradukado (Swesil)La projekto de Distribuita Lingvo- Tradukado utiligas modifitan subensemblon de Esperanto kiel inter-lingvon por maŝintradukado de informivaj tekstoj inter naturaj lingvoj. Teksto enmetita en la fontlingvo estas sintakse analizita de fontlingva modulo, kaj poste transdonita al interlingva modulo por semantika senambiguigo. La tasko de la semantika modulo estas identigi la plej verŝajnan sintaksan frazanalizon. Estas utiligita interplektita (interaga) semantiko, en kiu la sintaksa kaj semantika modiloj havas simbiozan interrilaton. Vortsignifojn reprezentas semantikaj vektoroj - ilia ebleco esprimiĝas pere de testpoentara semantiko kaj teknikoj de neklara logiko laŭ Zadeh. Konstruprincipoj estas evoluigitaj surbaze de la literaturo pri psikolingvistiko, semantiko kaj komputalingvistiko; ekspertsistema konstruplano estas prezentita en Prolog. Plua aspekto de la laboro estas ekspertsistemo por konsekvencec-kontrolado, uzanta teknikojn de vektora interkontrolado. Simpligita parto de la sistemo estas efektivigita en Micro-Prolog, kaj kelkaj komencaj rezultoj pri la senambiguigo de dudek kvar signifoj de "time flies" (sen sintaksa antaŭ -procezado) provizas bazon por kuraĝigo pri la pluevoluigo de la sistemo. Informadiko kaj Esperanto | FANTOM, Ian | 1985 | GB - Britujo | 2010-10-23 21:49:56 |
244 | Lajos Tárkony kaj la Budapeŝta SkoloEn la laboraĵo temas pri ege detalal analizo kaj pritakso de la vivverko de Tárkony, unu el la ĉefaj figuroj de Esperanto-literaturo kaj de Budapeŝta Skolo. Krom la merito resumi historie la temon, la verkinto kapablis doni ankaŭ estetikan prijuĝon, kaj prezenti la poezion de Tárkony kiel veran belarton, eternan valoron por Esperanto-kulturo (IPR 4/1990) Esperanta literaturo | ERTL, István | 1989 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:20:07 |
245 | Edukaj funkcioj de la lingvo kaj Esperanto-Movado dum la periodo 1956-1980. Aspektoj pola kaj internacia.La disertaĵo ĉefe pritraktas socian movadon kunligitan kun la idea funkcio de Esperanto. Estis esploritaj intencaj kaj realaj funkcioj de la Esperanto-Movado, ligitaj kun internaciskalaj edukprocezoj. La unua, teksta parto entenas jenajn ĉapitrojn: a) Metodologiaj premisoj de la analizo de informoj;politikaj, kulturkreaj kaj edukaj aspektoj de la problemaro de la funkciado de la Esperantaj lingvo kaj Movado. b) Esplorstato de la Esperanto-problemaro. c) Soci-edukal funkcioj de la Zamenhofa doktrino kaj la ideo pri internacia lingvo. d) Genezo kaj procezo krei edukmodelon en la Esperanto -Movado. e) Edukaj funkcioj de la Esperantaj lingvo kaj Movado en polaj medioj en la periodo 1956-1980 f) Elementoj de soci-edukaj procezoj de la Esperantaj lingvo kaj Movado. g) Konkludoj kaj bibliografio, kun pli ol 300 pozicioj. La dua volumo entenas enkondukon kaj elekton de dokumentoj, ĉefe devenantaj el arkivoj de Pola Esperanto-Asocio kaj Pola Studenta Esperanto-Movado. Historio de Esperanto-Movado | EJSMONT, Tadeusz | 1982 | PL - Pollando | 2010-10-22 19:35:45 |
246 | Ĉu Esperanto? Kiu lingvo estas tiu?Konsiderante la mankon de verkoj, kiuj traktas pri Diskurso-Analizo rilate la diskurson pri disvastigo de Esperanto, ĉi tiu tezo havas kiel ĝeneralan celon analizi la diskurson pri disvastigo de Esperanto de L. L. Zamenhof, problematigante la reprezentadojn, kiuj aperas per la efikoj de signifo pri la lingvo. La korpuso konsistas el sep eltiraĵoj el tradukita versio de la teksto “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”. Ĝi baziĝas sur la hipotezo, ke la lingva prezento en la disvastiga diskurso de Esperanto transiras pozitivisman interdiskurson kaj koloniismajn kaj naciismajn diskursajn formaciojn, kiuj, ekskludante temojn pri subjektivigo, identeco kaj lingvokultura diverseco, povas rezultigi neakcepteblon de la propono de internacia lingvo. Por atingi la proponitan celon, la analizo estis farita surbaze de la arkegenealogio de Foucault kaj de la perspektivo de la franca skolo de Diskurso-Analizo. La problematigoj estis efektivigitaj sur la lumo de teoriuloj kiel Auroux (1998; 2008), Gadet kaj Pêcheux (2010) kaj Milner (2012) por pripensoj pri "universala lingvo"; Authier-Revuz (1990; 1998), pri heterogenecoj en diskurso; Foucault (2009;2010; 2014; 2016; 2017a; 2017b ), por subteni la analizon, bazitan sur arkeologio, potenco/scio-rilatoj, rezisto kaj subjekto; Coracini (1991), por trakti politikan diskurson kaj sciencan diskurson; inter aliaj. La tezo estas dividita en tri ĉapitrojn. La unua prezentas la produktokondiĉojn de la diskurso de Zamenhof; en la dua, estas prezentitaj la teoriaj metodologiaj aspektoj, kiuj gvidas la esploradon; kaj la tria estas la analizo mem. En la analizo, per la efiko de signifoj, el la diskurso de Zamenhof aperas jenaj lingvaj reprezentadoj, kiuj estas ankaŭ reprezentoj de Esperanto kiel internacia lingvo: a) kiel publika spaco, kiu permesas politikan ekzercadon, per politiko de amikeco; b) kiel "lingvo-nacio", "imaga teritorio"; c) kiel reala situigebla spaco por poziciigi rilatojn, "glosotopio"; kaj d) kiel translingvo "per se". Surbaze de la konfirmo de la hipotezo, oni komencas de la tezo, ke potenco/scio-rilatoj estas konsiderinda obstaklo al la adopto de Esperanto kiel internacia lingvo, precipe kiam la disvastiga diskurso prioritatas la pozitivisman interdiskurson, marĝenigante la problemigon de identecaj problemoj. Alia | EDUARDO, Andréa Marques Rosa | 2021 | BR - Brazilo | 2021-10-21 21:47:37 |
247 |
| DUIN, Orrin | 2006 | NL - Nederlando | 2010-10-24 12:09:04 |
248 |
| DÖRR, Friedrich Josef | 1993 | HU - Hungarujo | 2010-12-28 15:51:04 |
249 |
| DÖRR, Friedrich Josef | 2008 | SM - San-Marino | 2010-12-29 15:12:01 |
250 | Redistribuo lingva sur la internacia scenejo: ĉu rolo por Esperanto?-La problemo de la lingvo distribuo sur internacia nivelo -Perspektivoj de nova lingva distribua mondskale -La komunikado laŭ la esperantistoj -La akiroj de Esperanto en la kampo de komunikado -Stato de la problemo en la Eŭropa Komunumo Internacia lingvo kaj gazetaro | DONNAY, Françoise | 1988 | FR - Francujo | 2011-12-01 08:00:57 |