Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↑ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
191 | Grandaj matematikistoj kaj la lingvomodeligoInterlingvistiko | KOUTNY, Ilona | 1977 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:21:47 |
192 | Komputila parolgenero kaj ĝia apliko en la komputila instruado de la hungara lingvo kaj esperantoInformadiko kaj Esperanto Instruado/edukado kaj internacia lingvo | KOUTNY, Ilona | 1990 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:22:03 |
193 | Lajos Tárkony kaj la Budapeŝta SkoloEn la laboraĵo temas pri ege detalal analizo kaj pritakso de la vivverko de Tárkony, unu el la ĉefaj figuroj de Esperanto-literaturo kaj de Budapeŝta Skolo. Krom la merito resumi historie la temon, la verkinto kapablis doni ankaŭ estetikan prijuĝon, kaj prezenti la poezion de Tárkony kiel veran belarton, eternan valoron por Esperanto-kulturo (IPR 4/1990) Esperanta literaturo | ERTL, István | 1989 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:20:07 |
194 | Verba regado kun prepozicio en Esperanto kaj en ekvivalentaj formoj en la hungaraLa studo traktas sintagmojn kaj ragadon, Detale ĝi analizas la verban regadon kun multaj ekzemploj kaj alfrontas ilin kun la hungaraj formoj. Ĝi estas bone uzebla valenta vortokolekto. Esperantologio Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BARCSAY, Zsuzsa | 1975 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:21:13 |
195 | La nomigo de la familianoj kaj parencoj en Esperanto (kompletigo de ĉi tiuj nomoj)La aŭtoro proponas esprimi la pli malproksimajn parencajn rilatojn uzante la afiksojn bo-bobo, pra-prapra akj ceteraj. li prezentis ĝis nun ne uzatajn formojn (prakuzo, praonklino, kunbopatro (patro de bofilo)). Li tute ne uzas neologismojn. "Mi deziras pruvi, ke la Esperanta lingvo povas esprimi ĉiun gradon de la parencaj rilatoj. Oni trovas ĝis nun en la vortaroj kaj lernolibroj nomojn de familianoj kaj proksimaj parencoj. Antaŭe mi skribis, ke mi kredas, ke la loĝejcirkonstancoj ebligos, ke denove kunloĝos tri-kvar generacioj, do la gefiloj renkontiĝos kun siaj malproksimaj, sambranĉaj parencoj, do ili devas koni la parencan gradon kaj alparolon. Por enkonduki ĉi tiujn novajn konceptojn ni devas krei novajn vortojn. Mia laboraĵo enhavas ununuran neologismon(ŝtifo), kiu troviĝas ankaŭ en PIV. Mi ne proponas ĝian uzadon. Dank' al la klara kaj logika afiksa sistemo de Esperanto, perhelpe de ĉi tiuj sufiksoj kaj prefiksoj, ni kontentige povas esprimi la gradojn de la parenceco. Tiujn ĉi vortojn konas ĉiu esperantisto post iom de pensado sen klarigoj / praonklo, prapraonklo, boonklino, praboonklino, baptofrato...; ilin mi prezentis sur tabeloj/. La proksiman boparencecon la vortaroj signas ne-precize. Ekzemple, laŭ PIV, la edzo de mia onklino estas onklo, kvankam tute estas klara, ke li estas boparenco, do lia nomigo estas boonklo. Tiujn ĉi diferencojn la naciaj lingvoj severe diferencigas. Do ni nepre devas enkonduki en la vortarojn la nomigojn de la parejcoj, almenaŭ ĝis la tria grado kaj pliklarigi la boparencecon. Miaj nomigoj ne estas perfektaj, eble ili estas hungarismoj. Ni devas serĉi kaj trovi la plej bonajn solvojn. Mi ankaŭ analizas la neparencajn apudulojn /amiko, najbaro.../" Esperantologio | SZEMÖK, Balázs | 1984 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:19:37 |
196 | La nacia kaj esperantlingva dentista termonologiojElformiĝo de hungara terminologio, elforiĝo de esperanta terminologio. Analizo fe hungaraj medicinaj vortaroj, laŭ dentista vidpunkto, analizo de esperantaj medicinaj vortaroj, laŭ dentista vidpunkto. Internacia lingvo kaj medicino | SZEMÖK, Balázs | 1989 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:20:31 |
197 | Rolo de Esperanto kiel pontlingvo en la instruado de fremdaj lingvojEn la unua parto de la verko temas pri la historio de la instruado de fremdaj lingvoj en Hungario. Tie mi provas komprenigi, ke la manko de latininstruantaj lernejoj ekde 1945 ege malbonigis la eblecojn de instruado de vivantaj fremdaj lingvoj. Mi disponas pri statistikaj indikoj, por tion pruvi. Poste, la verko proponas, ke Esperanto anstataŭu la latinan lingvon en la ĝeneralaj kaj mezaj lernejoj, aŭ ĝi estu la unua fremda lingvo- pontolingvo- por la hungara gelernantaro. En la dua parto mi donas gramatikan ekzemplaron kaj aliajn argumentojn por pruvi la antaŭajn tezojn. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | BALOGH, Judit | 1979 | HU - Hungarujo | 2011-02-06 13:39:38 |
198 | La elformiĝo kaj evoluo de Esperanta oratora stiloLa karakteriziloj de la oratora stilo: stilistikaj kaj laŭtemaj. La strukturo de la oratoraĵo. Oratora stilo de Zamenhof. Esperantologio | BARABÁS, Rita | 1972 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:18:57 |
199 | Eĥo de artefaritaj lingvoj en hungaraj lingvistikaj kaj ceteraj revuoj en la jardekoj ĉirkaŭ la jarcentŝanĝoInterlingvistiko | SCHILLER, Judit | 1984 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 13:25:02 |
200 | Kaŭzativo kaj faktitivo en la Hindo-Europaj lingvojTemas pri la dufunkcia aplikado de la verba sufikso -ig(i). Ekzemple la hungara frazo "Disznót hízlaltattam anyámmal." ('Mi grasigigis/dikigigis porkon fare de mia patrino.' = Mi igis patrinon grasigi/dikigi porkon.) apenaŭ estas klare tradukebla en la plimulton de la Hindo-Europaj lingvoj. Ankaŭ en Esperanto kelkfoje kaŭzas problemon, ke kaj kaŭzativo kaj faktitivo estas esprimitaj per la sama sufikso. Faktitivo estas kaptebla per PIV ("Vocho prezentanta la agon, kiel trudatan de la subjekto al iu, kiu plenumas ĝin pro ties efiko."), sed la difino de kaŭzativo komplete mankas. Tio suspektigas jam, ke ne estas aranĝitaj la du signifoj. Tio kaŭzas cetere problemojn kaj en la esprimo kaj en la kompreno. La diplomlaboraĵo prezentas plurcent aplikaĵojn de la sufikso, kaj ĝi montras, kiel ŝanĝiĝas la semantika kampo depende de la transitiveco aŭ de la netransitiveco de la verboj. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SZABÓ, Imre | 1984 | HU - Hungarujo | 2010-10-17 19:14:56 |