Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto ↓ | |
---|---|---|---|---|---|
171 | Gvidilo pri Esperanto-studprogramoj por elementaj lernejojEnhavo de la ĉapitroj: a) Enkonduko al Esperanto. b) La lernoĉambro. c) La familio. d) La hejmo. e) Horo kaj kalendaro. f) Leterskribado. g) Manĝoj. h) Scienco. i) Transportado. j) Urbo, lando, mondo. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | PARSONS, Lavina M. | 1963 | US - Usono | 2011-04-30 21:11:30 |
172 |
| GOBBO, Federico | 1998 | IT - Italujo | 2011-05-02 13:05:51 |
173 | Kreollingvo kaj planlingvo. Konfronta prezento de komunaj trajtoj inter la francaj kreollingvoj kaj EsperantoKomparado de Esperanto kun francdevenaj kreollingvoj en la kampo de fonetiko kaj fonologio, leksiko, morfologio kaj sintakso, cele al reliefigo de komunaj aŭ paralelaj trajtoj inter ambaŭ lingvosistemoj. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | PHILIPPE, Benoît | 1985 | DE - Germanujo | 2011-06-05 15:39:50 |
174 | Artfaritaj lingvoj. La socia statuso de EsperantoInternacia lingvo kaj socipolitiko | PEETERS, Stanny | 1986 | BE - Belgujo | 2011-06-05 15:42:06 |
175 | Esperanto: priskribo kaj mezurado de internacia lingvoLa aŭtoro prezentas Esperanton kiel eblan solvon por la problemo de la monda komunikado traktante jenajn temojn: analizo de la problemo de internacia komunikado tra la tempoj ĉe diversaj sektoroj de la homa aktiveco kaj ĝia akriĝo pro la teknologia kaj scienca progresado en la mondo; studo pri naturaj lingvoj plenumantaj pasintece aŭ aktuale rolon de interlingvoj,iliaj amplekso kaj limigoj en tradukado; sintezo de la proponoj fare de internaciaj artefaritaj lingvoj,kiuj plej disvastiĝis ekde la pasinta jarcento ĝis nun; priskribo de Esperanto kaj taksado de ĝia propono kiel internacia lingvo pritraktante ĝiajn karakterizaĵojn kiel konstruita lingvo kaj tial regula, ŝparema, neŭtrala, kompare kun naturaj lingvoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | PASSINI, José | 1986 | BR - Brazilo | 2011-06-05 15:43:24 |
176 | Komparo studo inter Esperanto kaj aliaj kvar planlingvoj kaj la portugalaKompara studo inter Esperanto kaj kvar aliaj planlingvoj, nome: Volapuk, Ido, Occidental kaj Interlingua kaj inter Esperanto kaj unu lingvo natura, la portugala. En tiu ĉi verko ne estas konsiderataj tiuj punktoj, kiuj ricevas egalan traktadon en Esperanto kaj en aliaj komparataj planlingvoj; oni celas nur reliefigi la plej profitajn solvojn de la problemoj, kiujn frontas planlingvo celante internacian komunikadon. La saman kriterion pri elekto de temoj oni aplikas al la kontrastiga studo kun la portugala lingvo, pere de kiu oni celas evidentigi la simpligon kaj reguligon pri kelkaj punktoj de la Esperanta gramatiko kompare kun natura lingvo. Interlingvistiko | PASSINI, José | 1978 | BR - Brazilo | 2011-06-05 15:45:09 |
177 | La latinidaj lingvoj kaj la genezo de EsperantoLa verko studas la influojn de: franca, itala, hispana kaj rumana lingvoj sur la formado de Esperanto laŭ tri vidpunktoj: la sonoj, la vortoj kaj la frazfarado. La enkonduko pritraktas la historion de Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SIMON, Ferdinand | 1976 | BE - Belgujo | 2011-06-06 21:53:19 |
178 | La sud-hungarlanda laborista esperantista movado ĝis 1929En la urbo Szeged la laboristaj esperantistoj en 1914 disiĝis de la "burĝaj" kaj fondis apartan organizaĵon. Ilia movada vivo estis vigla dum la franca okupado 1919-1920. En la 20-aj jaroj ili laboris kiel grupo de la Hungarlanda Esperantista Societo Laborista. En 1924-1925 ĝi estis la plej forta. La "burĝa" movado ĉesis ekzisti kaj fondiĝis novaj grupoj en : Hodmezovasarhelyi, Oroshaza, Gyula, ktp.; ĉiuj laboristaj. Ili kontaktis kun SAT, kio estis malpermesita en Hungario. En 1927-1929 la movada aktivado malpliiĝis pro la policaj ĝenadoj. Historio de Esperanto-Movado | RÁTKAI, Árpád | 1973 | HU - Hungarujo | 2011-06-09 20:03:17 |
179 | Provo de matematika argumentigo de uzo de unu ĝenerallingvistika modeloZamenhof ne konis ĝeneralan lingvistikon / ĝi tiam ne ekzistis/, sed tamen trovis vivoplenajn solvojn. Do, temas pri eksterordinara lingva intuicio. Pro tio, Esperanto estas la sola "artefarita" lingvo, kiu estas parolata, stile kaj funkcie tre varia; studado de tiu fenomeno povas esti tre utila por lingvoscienca teorio, ĉar Esperanto estas la sola lingvo pri kiu ni scias, kiam ĝi ekis kaj kiel evoluis- ĝis nun la teorio ne venis al tiu ĉi fruktodona ideo. La verko estas nur unua, metodologia, parto de unu pli ampleksa studo. En tiu parto oni volas, per matematikaj argumentoj, pruvi pri la uzo de Esperanto kiel ĝenerallingvistika modelo. La metodo estas interesa, sed la pruvo tre duba. Interlingvistiko | RAŠIĆ, Nikola | 1980 | HR - Kroatujo | 2011-06-11 06:45:32 |
180 | La laborista Esperanto-movado en Mecklenburg dum la tempo de la Respubliko de WeimarRolo de Esperanto kiel rimedo por internaciaj rilatoj de laboristoj. Laborista Esperanto-movado en Germanio, aparte en ties norda regiono Meckelenburg. Nelegala batalo kontraŭ faŝisma de meklenburgaj laboristoj. Memoroj de la laborista esperantisto Ernst Diedrich el Warin. Historio de Esperanto-Movado | SCHWINGEL, Katrin | 1985 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2011-06-11 20:58:54 |