Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto ↓ | |
---|---|---|---|---|---|
21 | La itala kontribuo al la originala literaturo en EsperantoLa aŭtoro ekzamenas detale la rolon de la esperantlingva minoritato ene de la itala literaturo, kun atento pri la originalaj verkoj. La disertacio estas samtempe krestomatio pri la italaj Esperanto-verkistoj; ĝi estas la unua tiu-speca rimedo je dispono de literaturistoj kaj esploristoj en Italio. Esperanta literaturo | ARI, Valerio | 1984 | IT - Italujo | 2010-10-19 10:49:06 |
22 | La kastilia kiel bazo kaj rimedo de interlingva planadoLa aŭtoro prezentas unue kelkajn notojn pri interlingvistiko, klarigas la diferencojn inter la skemisma kaj naturalisma lingvoplanadoj. En aliaj ĉapitroj la aŭtoro analizas kelkajn projektojn kreitajn sur la bazo de kastilia lingvo, kiel Nouve Roman /1897/, Hom Idyomo /1921/, la projektoj de Lavagnini, Neolatina /1948/, Anglolat, ktp. Ari konkludas sian verkon per la rimarko, ke Esperanto alportis al la lingva planado novan, esence socian dimension, kiu tute mankas al la hispanidaj lingvoprojektoj. Interlingvistiko | ARI, Valerio | 1981 | IT - Italujo | 2010-10-19 10:56:53 |
23 | Esperanto kaj gazetaroPost la enkonduko, la aŭtorino priskribas la Esperanto-Movadon kaj eldonaĵojn dum burĝa kaj soveta periodoj de Litovio. Estas menciataj artikoloj de litovaj esperantistoj en internaciaj Esperanto-periodaĵoj, aparta ĉapitro estas destinita al aktiveco de litovaj esperantistoj en respublika gazetaro. Internacia lingvo kaj gazetaro | BRUZILAITE, Veronika | 1970 | LT - Litovujo | 2010-10-19 21:26:29 |
24 | EsperantoElementa priskribo de Esperanto: strukturo, historio, uzo, pedagogia valoro, ktp Instruado/edukado kaj internacia lingvo | VAN CAMPENHOUT, Erik | 1983 | BE - Belgujo | 2010-10-19 21:37:34 |
25 | La lingva problemo en internaciaj rilatojEnhavo de la ĉapitroj: a) Enkonduko b) Lingva situacio en kelkaj landoj: Kanado,Bharato, Svislando, Usono kaj Ĉilio./Lingva politiko en aferoj kiel labora juro,edukaj sistemoj, konstituciaj kaj administraciaj juroj. c) La internacia lingva problemo./Protekto de malplimultoj, diplomatio, traktatoj, tradukadoj du-lingvaj kaj multlingvaj. d) La internaciaj organizaĵoj kaj la lingva problemo./UNO, UNESCO,OIT,OEA,ICJ,ktp e) Solvo de la lingva problemo./Historio pri la solvoj de tiu ĉi problemo kaj Esperanto kiel la plej taŭga solvo ĝis nun trovita kaj kreita./ Internacia lingvo kaj ekonomio | CAMPOS-GREZ, Héctor | 1987 | CL - Ĉilio | 2010-10-19 22:39:25 |
26 | La katolika esperantista movado en ItalioLa ĉefa temo estas la esperantista katolika movado en Italio ek de la naskiĝo ĝis la Dua Mondmilito. La aŭtoro pritraktas kiel okazis, ke movado duoble internacia -katolika kaj espernantista - povis vivi kaj prosperi en faŝisma lando. La "trompo" estis prezenti Esperanton kiel simpligitan italan lingvon, kaj tio povis taŭgi por propagandi eksterlande italecon sen uzi fremdajn lingvojn. Internacia lingvo kaj socipolitiko | CARDONE, Gianfranco | 1974 | IT - Italujo | 2010-10-20 12:19:02 |
27 | Kelkaj aspektoj de la monda lingvo- problemo; kompara analizoKomparas diversajn eblajn solvojn de la monda lingvoproblemo : nacia lingvo / angla aŭ simpligita angla / kaj planlingvoj / Volapük, Esperanto, Ido, Interlingua. Laŭ la kriterioj starigitaj far la verkinto Esperanto estas la plej taŭga solvilo. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | COINDREAU, Marcelo J. Villareal | 1977 | MX - Meksiko | 2010-10-20 13:17:31 |
28 | Projekto de latva eldono de la Esperanto-revuo "Paco"Pri la revuo "Paco" ĝenerale kiel organo de MEM. Diferencoj enter la revuoj "Paco" en socialismaj kaj kapitalismaj landoj. Kia devas aspekti la Esperanto -revuo "Paco" eldonata en Latvio. Akcenti: a) la sovetan vivmanieron kaj iniciaton en batalo por la paco; b) respeguli la sukcesojn de kulturo kaj ekonomio. Internacia lingvo kaj gazetaro | DAINE, Yvete | 1983 | LV - Latvujo | 2010-10-20 14:45:15 |
29 |
| BAVANT, Marc | 2008 | PL - Pollando | 2010-10-20 18:35:05 |
30 |
| GUBBINS, Paul | 2003 | GB - Britujo | 2010-10-20 20:39:33 |