Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto ↓ | |
---|---|---|---|---|---|
61 | Prefiksitaj verboj en EsperantoEsperantologio | SALOMONNÉ CSÍSZÁR, Pálma | 2001 | HU - Hungarujo | 2010-10-26 19:16:29 |
62 | Vortfarado en EsperantoEnhavo de la disertacio: a) Enkonduko; b) Simpla vortfarado; c) Derivado (analizo de sufiksoj kaj prefiksoj); d) Kunmetado. Modeloj de kunmetado; e) Konkludo Esperantologio | GADIROVA, Dilara | 1978 | RU - Rusujo | 2010-10-26 20:26:45 |
63 | La naturalisma skolo en interlingvistikoLoko de naturalismo en interlingvistiko. Periodo antuaŭ la fondiĝo de IALA. Du etapoj de la funkciado de IALA. Fontoj de Interlingua, metodoj de ĝia kreado, laborprincipoj de Alecander Gode.. Kritiko de lintrlinngvistika naturalismo. Komparo de Interlingua kaj Esperanto Interlingvistiko | VARGA-HASZONITS, Zsuzsa | 1982 | HU - Hungarujo | 2010-10-27 08:38:17 |
64 | La lingvo Esperanto kiel literatura esprimilo"Historia pritrakto de Esperanto-literaturo de 1887 ĝis 1970 kaj stilistika analizo de traduka kaj originala Esperanto-poezio". (El la katalogo) Esperanta literaturo | HAGLER, Margaret Grace | 1971 | US - Usono | 2010-10-27 14:01:20 |
65 | La ag-aspekto en verbaj sintagmoj de la Hungara lingvo. Disertaĵo je universitata doktoro (minora doktoro)Karaterizo de la interna tempo de la verb-enhavo ("stato, procedo, ago") en la Hungara lingvo konkludiĝas el suma semantika valoro de fraznivela sintagmo, propozicio (ekz. verbo + difinita/nedifinta rekta objekto, verbo + lativa adjekto ktp), ĉe kio havas rolon ankaŭ vortordo kaj intonacio. En la disertaĵo kelkaj ĉapitroj havas komparan karakteron, estas konsiderataj diversaj historiaj stadioj de la hungara lingvo, kompareblaj (similaj kaj malsimilaj) esprimdimedoj en aliaj lingvoj, inklluzive Esperanton. La resumo estas en la lingvoj rusa kaj Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | WACHA/VAHA, Balázs/Blazio | 1978 | HU - Hungarujo | 2010-10-28 05:44:30 |
66 | La Esperanto-movado en Ĉinio kaj la diskuto pri mondlingvoj en la gazeto "Nova Junularo" 1916-1919La verko donas mallongan informon pri la historio de la ĉina Esperanto-movado surbaze de teksto el ĉinlingva informilo, kiu aperis en 1982. La ĉefa parto traktas la tempon de la komenco de tiu ĉi jarcento ĝis la jaro 1919. Dum tiu tempo ĉinaj intelektuloj tre interesiĝis pri Esperanto. La fontoj, el kiuj la tekstoj estas ĉerpitaj, estas tri malnovaj ĉinaj Esperanto-gazetoj: "La Tempoj Novaj" eldonita de ĉinaj anarkiistoj en Paris 1907-1910, "Ĥina-Esperanta scienca-literatura Revueto" eldonita de ĉinaj studentoj en Paris 1909-1910 kaj "NovaJunularo", eldonita el la jaroj 1916-1919. La amarkiistoj opiniis, ke Esperanto estas multe pli komforta ol ĉina lingvo kaj eĉ proponis anstataŭigi la ĉinan per Esperanto. La eldonistoj de la "Ĥina -Esperanto Scienca-Literatura Revueto" opiniis, ke Esperanto estas utila por la studo de okcidenta scienco kaj necesa por la progreso de Ĉino. Dum la diskuto en la gazeto "Nova Junularo"unuj pensis, ke pere de Esperanto oni povas pli facile lerni eŭropajn lingvojn kaj ke Esperanto povas esti uzata kiel mondlingvo aŭ helplingvo. Aliaj asertis, ke Esperanto pro sia artefariteco ne taŭgas kiel mondlingvo. Historio de Esperanto-Movado | GÄRTNER, Slava | 1984 | DE - Germanujo | 2010-10-28 21:46:04 |
67 | EsperantoSimpla , elementa laboraĵo, sen scienca pretendo; ĝi havas nur informan valoron pri Esperanto en la lernejo mem kaj eventuala plia interesiĝo flanke de la verkinto pri Esperanto. Alia | VAN GELDER, Fabienne | 1986 | BE - Belgujo | 2010-10-29 08:55:56 |
68 | Derivaĵoj kun -ej- en Esperanto fone de polaj loknomojLa analizo de la -ej- derivaĵoj troviĝantaj en "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" kondukas al konkludoj pri: a) la defino de la semantika malreguleco de la Esperantaj ej-derivaĵoj kompare al la loko-nomoj en la pola; b) la problemo de amplekseco kaj specialiĝo de iliaj signifoj. Esperantologio | GROMEK, Elzbieta | 1984 | PL - Pollando | 2010-10-30 19:08:05 |
69 | "Nomina agentis" en Esperanto kompare kun la angla, araba, rusa, serbokroata kaj turka lingvojVerŝajne neniam ĝis nun oni faris tiel vasta-skalan komparon de iu lingva fenomeno (la nomo de agentoj) en Esperanto kun aliaj lingvoj. En ĉi tiu kazo gravas ne tiom la nombro de la lingvoj, kiom la diverseco de la komparataj lingvoj. La laboraĵo estas vere unika en sia speco. Esperantologio | ĜORĜEVIC, Slobodanka | 1986 | YU - Jugoslavio | 2010-10-30 19:55:10 |
70 | Klasifiko de la Esperanto-substantivoj kun la sufikso -aĵ- , kompare kun la polaj signif-ekvivalentojLa ĉefa kriterio de la klasifiko estas semantikaj rilatoj inter la bazovortoj kaj derivaĵoj kun -aĵ- .Do, la substantivoj estas dividitaj en grupojn ligitajn per analoga vortfara motiveco; estas indikitaj semantike regule kaj neregule kreitaj vortoj. Krome , la disertacio montras, laŭ elektitaj ekzemploj, tiujn kazojn, kiuj -se temas pri la vortfara motiveco- estas similaj en Esperanto kaj en la pola; krome estas ankaŭ priskribita certaj diferencoj en la vortfarado de ambaŭ lingvoj. Pritraktitaj estas nur tiuj derevaĵoj, kiujn registras "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Esperantologio | HENN, Anna | 1984 | PL - Pollando | 2010-10-30 20:34:00 |