Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojFranca lingvo

laszlo
afiŝita je 2011-08-09 20:28:14

”Mi dankis por vi al la sinjoro”
- - - - - - - - -

Mi petas vin decidi pri kiun formon vi preferas uzi, ĉar uzi samtempe kiel celindikilon, kaj por kaj al estas grava gramatika eraro.

korekte:
”Mi dankis nome de vi al/por la sinjoro, kiu helpis al vi ...” ktp.

tukero
afiŝita je 2011-08-09 20:41:59

La frazo "Mi dankas vin" ne estas erara - ĝi nur estas zamenhofa, kiel la plimulto de la ekzemploj pri tiu lingvouzo. Estas malrespekte tutsimple kondamni la preferatan uzadon de la inicinto de la lingvo. Elipsoj estas legitimaj lingvaj rimedoj. Ĝi esprimas senperan dankon al iu, kiu laŭ la opinio de la parolanto ĝin meritas. La sendanto kaj la ricevanto de la mesaĝo scias, pri kio ili parolas, kaj aliajn tio eble eĉ ne interesu. Ankaŭ tiaj frazoj bezoniĝas.
Mi ĉiam dankas pro helpo/mono.

tukero
afiŝita je 2011-08-09 21:09:52

Vian kontribuon mi legis kaj komentis.

Esperanto estas planlingvo de la aposteriora tipo. Ĝi do laŭnature ĉerpas el etnolingvoj. La "kapricoj" de tiuj lingvoj estas produktoj de lingva evoluo kaj parto de la kultura heredaĵo de nia lingvo. Tiuj lingvoj konsistas ne nur el kapricoj, sed ofte ankaŭ kontribuas utilajn ideojn por plivastigo de la esprimkapablo.

tukero
afiŝita je 2011-08-09 22:00:07

Zamenhof tre bone perceptis la lingvan realecon. Tion, kion ni instruantoj nepre devas percepti, estas ke lingvo funkcias, se ĝiaj uzantoj tion volas. Estas afero de sinteno. Kiuj volas interkompreniĝi, tiuj interkompreniĝos. La signifo de la gramatiko estas troigita, kvankam ne malgrava, precipe por instruantoj.
Antaŭ ĉio Zamenhof perceptis la leĝojn de la evoluo de vivantaj lingvoj, la gravecon kaj avantaĝojn de la konkurenco kaj la rolon de liaj posteuloj. Pri vortordo , etalono kaj Fundamento mi poste skribos.

tukero
afiŝita je 2011-08-09 22:14:25

Respondi

laszlo
afiŝita je 2011-08-09 20:28:14
”Mi dankis por vi al la sinjoro”
- - - - - - - - -

Mi petas vin decidi pri kiun formon vi preferas uzi, ĉar uzi samtempe kiel celindikilon, kaj por kaj al estas grava gramatika eraro.

korekte:
”Mi dankis nome de vi al/por la sinjoro, kiu helpis al vi ...” ktp.

Mi ne scias, en kiu lingvo tio estas grava gramatika eraro. En Esperanto ĝi ne estas eraro.

"Mi dankis nome de vi" estas akceptebla alternativo de "por vi" en mia frazo. Mi neniam akceptos "al/por", kie "por" estas grava gramatika eraro.

tukero
afiŝita je 2011-08-09 22:16:49

Pardonu: ... kie "por" estas grava gramatika eraro.

laszlo
afiŝita je 2011-08-10 06:21:46

Ne por estas gramatika eraro, sed uzi en tiu frazo ambau (kaj al kaj por) je malsamaj roloj.

Kaj por, kaj al, indikas celpersonon.
"Mi dankis por vi al la sinjoro" - ĉu mi dankis por vi, au al sinjoro? - au eble por ambaŭ. Tiu frazo estas konfuza. Tiu frazo havas la saman mesaĝon, kiel:
”Mi dankis al vi al la sinjoro” aŭ: ”Mi dankis por vi por la sinjoro”


Tial, ĉar Esperanto estas grave mankhave regulita, eblas paroli ĉefe pri eraroj laŭ racia pensado, ĉar je ofte neekzistantaj lingvoreguloj oni ne povas aludi.

tukero
afiŝita je 2011-08-10 21:06:51

Dum la tuta fadeno vi ne konvinke pravigis la neceson de aldona uzo de "por" anstataŭ "al" post la verbo "danki". Vi ne plibonigos Esperanton per tiaj pleonasmaj sinonimoj, kiuj nenecese komplikigas la lingvon kaj konfuzas lernantojn (kaj instruantojn).

tukero
afiŝita je 2011-08-10 21:44:15

Revenante al mia afiŝo de 2011-08-09 22:00:07, mi denove devas plenumi redaktan taskon: Kompreneble Zamenhof perceptis la rolon de siaj kaj ne de liaj posteuloj . Tio estas embarasa, sed pli embarase estus, ne rimarki kaj korekti la proprajn erarojn. Mi bedaŭras ke tio necesas, sed tio necesas.

laszlo
afiŝita je 2011-08-11 07:14:53

Ekzistas kelkaj vortoj, kiuj estas tro multcele uzataj: je, de, al.

al indikas, kaj direkton, kaj celon.
por indikas nur celon. - en iuj kapricaj etnolingvoj por ofte rolas ankaǔ alie. Sed en skemeca planlingvo ne estas permesite klopodi al plursenceco ĉe vortoj. Oni ne transprenu kapricaĵojn elde neskemecaj etnolingvoj.

je kaj al tro ofte estas uzataj kiel ĵokeraj vortetoj, eĉ tiam, kiam ebas uzi tute konvenajn, sed ne-ĵokerajn vortojn.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.