Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojFranca lingvo

tukero
afiŝita je 2011-08-11 19:43:42

Kiamaniere la hungara esprimas "por"?

laszlo
afiŝita je 2011-08-11 20:06:27

En hungara lingvo, kiu ne estas skemeca, sed grave komplika, malfacila etnolingvo, ekzistas multegaj manieroj indiki celpersonon, celobjekton, ĉu per memstaraj vortoj, ĉu per sufiksoj. Tiuj indikiloj varias je formo laǔ personnombro, konformiĝo je sonado. Tiajn malfacilajn etnoligvojn eblas lerni per amasa parkerigo de kompletaj frazoj.

tukero
afiŝita je 2011-08-11 21:20:09

Komprenite.

tukero
afiŝita je 2011-08-31 22:26:04

Tiel estas en ĉiu etna lingvo.

Mireille
afiŝita je 2015-10-08 13:31:18

Atentu pri la traduko de la verbo "permettre".
Se la patro ion permesas al la infano, permesi venas tute ĝuste.
Se "l'usage d'un parapluie va vous permettre de rester sec", tio estos:
la uzo de pluvombrelo ebligos al vi resti seka.

Mireille
afiŝita je 2015-10-08 13:33:58

Por la vorto "po" bonvolu pensi pri "à raison de".
La instruisto disdonas po du librojn al ĉiu lernanto.
Le prof distribue des livres aux élèves à raison de deux livres par élève.
Se vi faras tion, vi metos "po" al la ĝusta loko, kiu estas antaŭ la nombro.

Bernadox
afiŝita je 2016-07-03 11:38:32

mat956 skribis:
"Mi dankas vin por..."

Kompreneble la ĝusta esprimo estus [legu: estas] "Mi dankas vin pro...". Malfeliĉe, ĝi estas sufiĉe ofta eraro, kiun francoj dissendas eksterlanden. Fi al ni!
Tiel evidente tamen ne estas, ĉu temas pri eraro. La Fundamento havas (cit. laŭ Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 2 - BK II):

dank’ - remercier | thank | danken | благодарить | dziękować. — danki - remercier | thank | danken | благодарить | dziękować [FE 14]. — [UL]. ― Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto [FE 14.6]. Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro [FE 31.14]. - LR 138 A (ĉ. 1906): [por aŭ pro post danki]: En „Pola Antologio“, 1a eld. Paris: Hachette 1906, p. 16 Kabe skribis: „Mi dankas vin, saĝulo, pro via konsilo“. Z korektis: „por via konsilo“. [LR 138 A. Presprovaĵoj korektitaj de Z].

Dufoje "danki por", sed neniu trafo por "danki pro".

koboso
afiŝita je 2018-10-24 12:40:06

Saluton Katalin

Eble vi scikonas la diplomlaboraĵon de Anne Jausions prezentita en 2008 en la Lingvistika Instituto de Pznan, titolita "La plej oftaj malfacilaĵoj de franclingvaj Esperanto-parolantoj"? Oni povas konsulti ĝin ĉe la retejo de la Universitato, sed mi ne plu havas la precizan ligon. Normale oni ne povas elŝuti ĝin, nur konsulti.

Amike, Claude

koboso
afiŝita je 2018-10-24 12:41:16

Katalin skribis:
En tiu ĉi fadeno mi konsilas kolekti la tipajn erarojn de francoj, por ke niaj kolegoj povu konscie atenti pri ili kaj doni pli da ebloj dum siaj kursoj je la ĝusta instruo kaj ekzercado pri la koncernaj gramatikaĵoĵ kaj leksikaĵoj. Estus bone amikiĝi kun la "falsaj amikoj".
Jen ekzemplo.
promeni - promenigi (ofte oni malĝuste uzas la vorton kaj uzas promeni kiam necesus la faktitiva formo, promenigi.
Mia franca amiko promenis sian hundon. ERARO!!! :-(
Bona frazo: Li promenIGis sian hundon.
Saluton Katalin
Eble vi scikonas la diplomlaboraĵon de Anne Jausions prezentita en 2008 en la Lingvistika Instituto de Pznan, titolita "La plej oftaj malfacilaĵoj de franclingvaj Esperanto-parolantoj"? Oni povas konsulti ĝin ĉe la retejo de la Universitato, sed mi ne plu havas la precizan ligon. Normale oni ne povas elŝuti ĝin, nur konsulti.
Amike, Claude

koboso
afiŝita je 2020-03-21 18:05:06

mat956 skribis:
"Mi dankas vin por..."

Kompreneble la ĝustas esprimo estus "Mi dankas vin pro...". Malfeliĉe, ĝi estas sufiĉe ofta eraro, kiun francoj dissendas eksterlanden. Fi al ni!
En Piv oni trovas sub "por"
. Rim. 4 Tie ĉi oni devas klasi la Z-an uzadon de por post danki: mi dankas vin tre kore por via promeso dissendi […]Z (☞ pro).
Kaj sub "pro "Rim. La distingo inter kaŭzo k celo de ago ne estas ĉiam klara, k tial la prep-oj por k pro povas havi sencojn preskaŭ identajn." kaj " pri «pagi monon pro io» (oni insistas pri la elspezo) k «pagi monon por io» (oni insistas pri la akiro)."
Aliloke, mi legis (mi pensas ke estis en teksto de Cherpillod) ke kiam temas pri pozitiva kialo, oni uzu "por" (kiel danki aù ĝoji) kaj kiam temas pri negativa kialo, oni prefere uzu pro. Koboso

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.