Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoVortordo en Esperanto

laszlo
afiŝita je 2010-11-20 18:08:22

afiŝita je 2010-11-10 19:43:57

”Vi tre bone argumentis Laszlo, sed la granda parto de la radikoj en Esperanto ne estas arbitre inventitaj formoj, kaj laŭ diversaj gradoj ili enportas la signifojn kaj asociojn el la originala fontlingvo(j). Kaj necese tiel!”

Jen, Ramsgatano, kiom klare vi difinis (eĉ se nevole) la kialon pri la nesufiĉa disvastiĝo de Esperanto! La radikoj en Esperanto devenas el diversaj etnolingvoj, kaj pro grava manko de necesaj klarigoj pri ilia uzado, tiuj lingvouzantoj, kiuj ne scipovas plurajn etnolingvojn, ne povas uzi ilin normale, racie. Tiun problemon malkovris kaj klarigis jam antaǔ multaj jardekoj Kazimierz Bein.
Pri Esperanto lertas nur tiuj personoj, kiuj regas plurajn fremdolingvojn.
Se Esperanto havus profesian difinon (sufiĉajn kaj profesie, ne kontraǔdire difinitajn regulojn), tiukaze Esperanto estus preta iĝi eĉ ŝtatlingvo. Milionoj aǔ eĉ multe pli da homoj finlernus ĝin, se Esperanto havus profesie verkitajn regulojn.
La amatorece kompilita Fundamento, kaj P.A.G. verkita strikte laǔ Fundamento, fortimigas tiujn lingvolernantojn, kiuj ne scipovas plurajn fremdlingvojn. Por povi uzi racie Esperanton, necesas pruntepreni el aliaj lingvoj la mankantajn regulojn. La ĝenerala direktivo (uzu Esperanton tiel, kiel vi uzas vian patrinlingvon) estas milde dirite mallertaĵo.
Mi starigas la deemandon: kiam Esperantistoj forlasos (malvalidigos) la jam antikviĝitan Fundamenton, kaj fine kreos modernan, racie kompilitan, ŝtatlingvecan gramatikon por Esperanto?
Atentu! - ne sufiĉas krei racian regularon por Esperanto, se samtempe la olda Fundamento restas valida!
Ĉu Esperantistoj atendos ĝis tiam, ĝis kiam Esperanto jam tute malaperos? Aǔ havos kuraĝon deklari tion, ke la Fundamento de Zamenhof jam estas malaktuala (kaj multloke eĉ erara!), kaj necesas verki profesiajn, raciajn kaj unusencajn regulojn por Esperanto.

laszlo
afiŝita je 2010-11-20 18:09:02

afiŝita je 2010-11-13 21:56:20

Al Ramsgatano:
”La kialo por la malgranda nombro de fluparolantoj estas ĝuste tio ke malmultaj parolas ĝin.”

Pro la akuta regulmankhavo en Fundamento, vi uzis nekorekte en la supra frazo la vorton ”por”. Ĉu vi scias, kian vorton vi devintus skribi anstataǔ ”por”?
Plue:
Ĉu vi povus klarigi racie tion, kion mi citis de vi pli supre? (imagante la ĝustan vorton anstataǔ tiu erara ”por”).

Al Pjer:
Sincere, dum kiom da jaroj vi klopodis lernakiri Esperanton?

Al Blazio:
”Ke Zamenhof lasas certajn aferojn fakultativa, tio ne estas "konsili diri ĉion laŭ onia gepatra lingvo".”

Sed tiam kio tio estas? Sen reguloj, lasi gramatikaĵojn laǔdezire, kion alion povas tio rezultigi, ol instigi lingvolernantojn elturniĝi si mem? Kiel aliel povas unulingvano orientiĝi en regulmanka fremda lingvo, se ne prenante regulojn el la sola konata lingvo (la patrinlingvo)?

Tute ne necesas verki pluan planlingvon. Sufiĉas krei profesiajn, raciajn regulojn por la jam ekzistanta Esperanto. Se la procento de bonaj lingvoscipovantoj ene de Esperantistaro kreskos de la nuna ĉ. 5% ĝis la minimume 90% , tiukaze eksteruloj konvinkiĝos, ke ne nur dum jardekoj eblas finlerni E-on, kaj ne nur la plurlingvanoj kapablas normale finlerni kaj uzi E-on.

laszlo
afiŝita je 2010-11-20 18:10:38

afiŝita je 2010-11-14 17:52:51

Survoja trafiko ne iĝos pli facila, se oni forigus cirkul-regulojn.
Kie troviĝas en Fundamento regulo pri vortordo? Ĉu estas saĝe lasi Esperanton sen reguloj pri vortordo? Ĉu ekzistas en nia mondo lingvo, en kiu tute mankas regulo pri vortordo?
Ĉu ne ekzistas en Esperanto vortoj, kiuj postulu unusencan vortordan konvencion, por certigi nemiskompreneblan sencon al frazoj?
Ĉu eblas konkludi, lerni regulojn el modelfrazoj, kiuj ne estas konsekvencaj laǔ aplikataj gramatikaj reguloj?
Ĉu eblas proponi, enkonduki raciajn lingvo-regulojn, se daǔre restas validaj tiuj oldaj, neraciaj?
Ĉu estas saĝe proponi por lingvolernantoj la tutan ĝisnunan E-an literaturon, sen filtri ĝin laǔ lingvaĵ- kaj regul-ĝusteco?
Se oni ŝparas necesajn regulojn por iu lingvo, tio ne igos la lingvon esti pli facila.
Manko de necesaj, unusencaj gramatikaj reguloj por iu lingvo donas impreson por nesaĝuloj, ke la lingvo estas facila. Sed tio konsternigas, eĉ fortimigas spertulojn.
La Akademio de Esperanto devus fari du aferojn:
1.) Verki kaj publikigi profesiajn regulojn por Esperanto.
2.) Malvalidigi la erarajn aǔ kontraǔdirajn regulojn, kiuj konkludeblas el Fundamento kaj el parto de la ĝisnuna literaturo.
Oni fine devus decidi, ĉu daǔre respekti la testamenton de Zamenhof pri la netuŝebleco (kaj tiel fakte mortigi la planlingvon), aǔ decidi saĝe pri enkonduko de necesaj, raciaj reguloj, forigante samtempe tiujn neraciajn (skribitajn kaj konkludeblajn el modelfrazoj).

Lingvolernantoj perdas multegan tempon orientiĝi, penadi trovi unusencajn regulojn el diversaj ”nacilingvecaj” lingvaĵoj en la lingvoregule nekohera literaturo, interpreti konraǔdirajn konkluditajn regulojn fare de verkistoj de P.A.G., P.M.E.G., ktp., kaj preni regulojn el nekonsekvencaj modelfrazoj en Fundamento.
Fine sukcesas iel tiuj, kiuj scipovas plurajn fremdolingvojn, dume la ceteraj restas eternaj komencantoj, aǔ uzas aĉe la planlingvon. Poliglotoj ridetas sub lipharoj, ĉar por ili Esperanto estas perfekta lingvo: la ceterajn forlavu inundo!

Zamenhof neniam imagis tion, ke iam Esperanto iĝos hobia lingvo por poliglotoj, dume tiuj unulingvanoj, kiuj vere bezonas facile ellerneblan internacian komunikilon, vane kaj sensukcese penados lernakiri uzi normale la planlingvon. La plej grava eraro de Zamenhof estis tio, ke li malpermesis tuŝi (fakte kompletigi, unusencigi) la lingvan regularon. Ido ne estas enbetonita, kaj malgraǔ tio, ĝi neniam disfalis.

Sekvos testo por vi: mi petas vin klarigi detale, per pluraj vortoj, la detalan sencon de la du malsupraj frazoj:

a) ”Ĉu vi diras eĉ ne tion al mi, kien vi vojaĝos?”
b) ”Ĉu vi diras eĉ tion ne al mi, kien vi vojaĝos?”

Mi petas vin ne aperigi la respondojn ĉi tie (por ne influi unu la alian), sed sendi la respondojn al mia adreso, kaj poste mi aperigos la rezulojn (sen aǔtoraj nomoj!) senŝanĝe ĉi-loke: laszlo55 heliko gmail.com
Hungaroj povas simple traduki la frazojn. Vi povas ilin traduki ankaǔ al la angla lingvo, se tio estas pli konvevna, ol priskribi la sencon.

laszlo
afiŝita je 2010-11-20 18:11:14

afiŝita je 2010-11-15 19:44:50

Kara Ramsgatano, vi iom miskomprenis mian komunikintencon.
Mi ne konkrete vian aǔ aliesan lingvaĵon kritikis, sed pere de eraroj la mankhavon de la Esperanto lingva regularo.
Ne la eternaj komencantoj kulpas, sed la nefinverkita regularo de Esperanto.
Mi renkontas eĉ jam de plurjardekoj agantajn E-instruistojn, kiuj ĝis nun ne sukcesis lernakiri la korektan (konkrete racian) uzon de la planlingvo. Sed la samaj (ekz. hungaraj) instruistoj dume ja bonege uzas la anglan lingvon. Paradokse!

laszlo
afiŝita je 2010-11-20 18:11:50

afiŝita je 2010-11-16 21:00:07
Estus bone, se evolucio povus efiki pozitive al planlingvo, sed tio tamen ne eblas pro la heredita malpermeso tuŝi la planlingvon, kaj pro personkultemo. Foje okazas ribelado eĉ kontraǔ tia lingvouz-maniero, kio estas tute laǔFundamenta. La ribelantaj ”eminentuloj” rifuzas ĉion, je kio ili ne estas alkutimiĝitaj. Pensu pri la akra kontraǔstaro al enkonduko de prepozicieca indikilo de rekta objekto (na, on).
Ekzistas ankaǔ alia malhelpa kialo: se oni difinus unusencajn, raciajn regulojn tie, kie momente mankas aǔ estas kontraǔdiraj, tiukaze laǔ la novkreitaj raciaj, unusencaj reguloj, la originalaj tekstoj de Zamenhof kaj granda parto el literaturaj verkaĵoj jam ne plu estus gramatike korektaj. Tio kaǔzus konsterniĝon en la animoj de emuloj pri personkulto. Jen tikla afero, pro kio ne eblas forigi la hereditajn mankhavojn.

laszlo
afiŝita je 2010-11-20 18:12:30

afiŝita je 2010-11-18 13:16:16

Pri prepozicieca akuzativo:
//Kiu dirus 'Mi volas na iom da kafo' kiam tute facile oni komprenas kaj komprenis dum jaroj 'Mi volas iom da kafo'?//

”Iom da homoj vidis iom da ursoj.” - - kiujn kiuj vidis (aǔ: kiuj kiujn vidis) ? - fiksa vortordo ja ne ekzistas, ĉu ne?
La prepoziciecaj indikiloj de rekta objekto havas siajn klarajn rolojn, utilojn.
Ĉiam eblas trovi ekzemplojn, kiam ili ne necesas, sed samtempe ĉiam eblas trovi ekzemplojn, kiam ili arde bezonatas:
”- Mi jam vizitis Kantonon.” - - konflikto pro la lastaj literoj de la propra nomo! - se oni hazarde forgesas aldoni la finiĝan akuzativon (tio estas ege ofta eraro dum lingvouzo!), oni povus kredi, ke la propra nomo estas ”Kanto”: ”Mi jam vizitis Kanton.”, kaj, ke la akuzativa finiĝo por propra nomo mankas intence (lingvaĵo transprenita disde ”eminentuloj”).

Ofte famaj, eminentaj Esperantistaj verkistoj simple ne uzas akuzativan finiĝon, se temas pri propraj nomoj. - - tiu sinteno malkovras gravan mankhavon en Esperanto, kiun mankhavon eĉ lingvaj eminentuloj ne kapablas solvi:
"Jeanne vidis Hodler sur ponto." - citaĵo el la verkaĵo ”Hodler en Mostar”.

Ĉu mi devus scii, kiu vidis kiun? - se jes, tio signifas, ke ja ekzistas fiksa vortordo en Esperanto!
Ĉu fiksa vortordo estas laǔFundamenta? Kie en Fundamento troviĝas mencio pri tia vortordo, laǔ kiu mi devintus scii, kiu kiun vidis?
Tian problemon solvas sukcese la prepozicieca indikilo de rekta objekto, sen tuŝi proprajn nomojn:
"Jeanne vidis on Hodler sur ponto." - la problemo estas parte solvita, sed restas difini pluan uzregulon por klarigi al kio rilatas la defino pri loko:
"Sur ponto Jeanne vidis on Hodler." - Jeanno estis sur ponto.
"Jeanne vidis on Hodler sur ponto." - Hodler estis sur ponto.

Alikaze estas okulfrape pli praktike diri:
”Mi vidis on (aǔ na) granda, bela, blanka, polusa urso.”, ol diri:
”Mi vidis grandan, belan, blankan, polusan urson.”
Laǔ miaj ĝisnunaj spertoj, lingvouzantoj de ajna patrinlingvo pli ofte forgesas aldoni finiĝojn, ol antaǔmeti samrolajn prepoziciojn.
Por hungaroj: hungaroj ofte erare kompilas tiel: ”A szobába voltam.” anstataǔ: ”A szobában voltam.”
Traduko: "Mi estis en ĉambro."

laszlo
afiŝita je 2010-11-20 18:13:16

afiŝita je 2010-11-20 17:05:05
”vi akceptas la forton de vort-ordo por determini kiu surpontas.”

Mi skribis pri manko de reguloj, kaj donis ekzemplon pri modelfrazo kiu konformas al iu *inventita*, neoficiala regulo (transprenita el alia lingvo). Mi racie ne povas akcepti tian ”partizanan” regulon pri vortordo, se dume restas valida la ĝenerala, fundamenta, senrestrikta direktivo pri libera vortordo. Kompetentuloj unue malvalidigu la respektivan direktivon de Fundamento, kaj post tio ja eblas enkonduki unusencajn, raciajn regulojn.
Lingvolernantoj tiel scias, ke Fundamento ankoraǔ estas valida, kaj ilia inteligenta menso ne povas akcepti kontraǔdiron, do ne povas normale lernakiri Esperanton helpe de Fundamento aǔ/kaj P.A.G. verkita strikte laǔ Fundamento, eĉ se iuj lernolibroj klopodas fari ordon en malordego. Kiam la ne poliglotaj lingvolernantoj konatiĝas kun la E-a literaturo, neniiĝas tiu racia instruo de la verkistoj de modernaj lernolibroj.

”Wim Jansen pruvis per tre zorga statistikumado ke Esperanto estas 90% SVO. Tial, estus tre tre stranga Esperantisto kiu skribus 'Jeanne vidis Hodler sur ponto' por esprimi la ideon ke Hodler vidis Jeanne-on”

Tio estas nepeza provo senkulpigi la kulpantojn (membrojn de Akademio de Esperanto).
Dum pli, ol 120 jaroj ili ne kapablis difini la arde necesajn lingvouz-konvenciojn por vortoj, frazoj, kiuj laǔ minimume inteligenta persono ja postulas unusencan konvencion.
Kiel mi jam menciis, enknduki novan regulon *postulas* tion, ke oni malvalidigu la ĝistiamajn regulojn, kiuj kontraǔdiras al tiu nova regulo.
Ne eblas enkonduki novajn, unusencajn, raciajn lingvo-regulojn, se samtempe kompetentuloj deklaras, ke por la planlingvo daǔre restas validaj ankaǔ tiuj racie nepripensitaj, kontraǔdiraj (fundamentaj).
Ne eblas validigi en Anglio veturadon sur la dekstra flanko de vojo, se samtempe restas valida ankaǔ la regulo pri veturado sur la maldekstra flanko.

Komencantoj bezonas unusencajn lingvoregulojn, tiajn, kiaj ekzistas en ajna ŝtatlingvo (eĉ se tiuj reguloj estus multaj).
Al komencantoj oni ne povas diri, ke ili unue lernu kaj analizu aliajn lingvojn, kaj post tio, ili trovos la ĝustan uzmanieron por Esperanto!
Lingvolernantoj, eĉ se ili estas komencantoj, tamen ne estas idiotoj. Ili tuj perceptas eĉ per minimuma racieco, ke vortoj, kiel ”ankaǔ”, ”ankoraǔ”, ”eĉ”, ”jam”, ”nur”, ”ĉiam”, ”post”, ”nun”, "preskaŭ", "kvazaŭ", ktp. ktp. postulas konvenciojn pri vortordo.
Kiel vi komprenas la malsuprajn du frazojn? - mi porinforme mencias tion, ke ekz. la vorto ”ankaǔ” en la hungara lingvo ĉiam staras *post* tiu vorto, al kiu ĝi koncernas, dume en la rumana lingvo tio funkcias ĝuste inverse!

”Hieraǔ ankaǔ ŝi promenis.” - kiel komprenas ĝin hungaro, kaj kiel rumano?
”Hiearu ŝi ankaǔ promenis.” - kiel komprenas ĝin hungaro, kaj kiel rumano?

Jen frazo de vi:
”Preskaŭ mi tion faris ...”

Ĉu vi povas klarigi la diferencon inter la du malsupraj frazoj? :

”Preskaŭ mi tion faris ...” - (laǔ mi: ne multe mankis, ke mi mem faru tion)
”Mi preskaŭ tion faris ...” - (laǔ mi: ne multe mankis, ke mi ĝuste tion faru)

Ĉu vi uzis la ĝustan vortordon? - se ne, ne malgaju, ĉar Vi tute ne kulpas! T.e. ĉar mankas en Fundamento unusencaj, raciaj konvencioj pri la uzo de tiaj vortoj.

Kiel eblas kompreni la malsuprajn frazojn?

”Ĉiam ŝi helpis. ”
”Ŝi ĉiam helpis.”

”Hieraǔ ŝi nur promenis.”
”Hieraǔ nur ŝi promenis.”

”Li havas ankoraŭ du tiajn librojn.”
”Li ankoraŭ havas du tiajn librojn.”

”Eĉ li havas tiajn libroj.”
”Li eĉ havas tiajn librojn.”
”Li havas eĉ tiajn librojn.”

La racie nepermesebla troa libereco pri la relativa loko por adjektivoj, malhelpas kompreni klare frazojn:
"Dormis en ĉambro granda viro." - ĉu la ĉambro aŭ la viro estis granda?

En la hungara lingvo tia misaĵo ne povas okazi, ĉar laǔ klara lingvo-konvencio, adjektivoj staras neakordite antaǔ substantivo, pronomo, nomo, ktp.

Se ĉiu lingvouzanto aplikus sian propran regulon (prenita el sia patrinlingvo), nenio certigos ĝustan interkompreniĝon.
Lingvolernantoj konfuziĝas, ĉar eĉ se iuj lernolibroj klopodas ”proponi” ian racian vortordon, en la agnoskita, proponita E-a literaturo, la modelfrazoj renversas la lingvan raciecon, kiu jam komenciĝis formiĝi en la cerboj de komencantoj helpe de tiuj konsiloj.
Ĉu ekzistas E-aj literaturaj verkaĵoj, kiujn Akademio malkonsilis al oni studadi, por ne mislerni la planlingvon? - mi ne konas tiajn!
Personkultemuloj hontas pro la evidentaj mankhavoj de la lingva regularo, kaj klopodas bagateligi tiun gravan problemon, kiu generas kaze de unulingvanoj eternajn komencantojn.

Manke de oficialaj, esencaj, unusencaj, raciaj lingvo-reguloj, ekzamenigi iun ajn altnivele pri Esperanto, estas nura arlekinado.

wjansen
afiŝita je 2010-11-21 11:41:54

Permesu mian ensalton en la diskuton kun eventuale ne tro koheraj komentoj, sed trakribri la tutan fadenon mi simple ne povas. Instruante Esperanton al universitataj studentoj pri ĝenerala lingvistiko, mi ne povas ne konsenti pri la senescepta netaŭgeco de niaj gramatikaj priskriboj. Mi uzas simplan lernolibron, sed evidente spicas ĝin per propraj materialoj por meti la lingvajn fenomenojn de Esperanto en profesie akcepteblan kadron. Tion farante, mi daŭre troviĝas en dilemo inter sekvado de la partia linio, iel reprezentata de PAG kaj PMEG kune, kaj la reformulado de aro da tezoj en lingvaĵo, forme pli akceptebla kaj enhave pli ĝusta. La unue menciita vojo garantius koherecon kun la plej aŭtoritata materialo ene de la movado, sed elvokus eviteblajn kritikojn; la alternativa aliro estus pli korekta, sed signifus mian individuan rompon kun la movada tradicio. Mi klopodas iri iun mezan vojon, sed tiu vojo estas riskoplena kaj ne ĉiam konvinka. Mi decidis dediĉi la tempon, kiu restos al mi en la Universitato de Amsterdamo al la esplorado kaj verkado pri kelkaj tiklaj temoj en la E-a gramatiko, pri kiuj cirkulas multaj fantaziaĵoj (cetere, tio neniel signifas, ke esperantistoj influataj de tiuj fantaziaĵoj aŭ sen ajna kompreno pri la gramatiko ne kapablus korekte paroli aŭ skribi la lingvon!). Mi publikigos la rezultojn inter nun kaj la fino de 2013, ĉefe en la angla kaj germana, sed ankaŭ en aliaj lingvoj, inkl. de E-o. Pli mi ne povas fari kiel unuopulo.

blazio
afiŝita je 2010-11-21 12:08:46

Se ekzistas pluraj ebloj, oni povas apliki plurajn eblojn.

Oni rajtas diri:
1) Mi eksidis sur tiu benko.
2) Mi sidiĝis sur tiu benko.
3) Mi sidiĝis sur tiun benkon.
4) Mi sidigis min sur tiun benkon.

Kutime ekzistas ankaŭ ne-eblaj aranĝoj de la samaj aŭ similaj elementoj:

5) *Mi iĝissid tiu sur benko
6) *iĝ sid benko sur mi tiu
7)*Min sidiĝis tiu benko sur
8) *Mi ek tiun iĝis sur benko sid

Kion faru kaj iam faras kompatinda persono parolanta plurajn fremndajn lingvojn neniom?

Eble iu persono uzas ĉiam la version 1) kaj mi neniam kritikus tion (negative); mi kuraĝigus la personon, dirante: vi kreis aŭ lernis bonan frazon.

Eble iu persono uzus ĉiam la version 2) kaj mi neniam kritikus tiun personon (negative)
Eble iu persono uzus la version 1) ĉiam konforme (aŭ malkonforme) al sia nacia lingvo: tio ne ĝenus min.
Eble iu persono uzus la formon 7). Mi dirus al tiu persono, ke tio estas malkorekta, ne konforma al la normoj de Esperanto, mi ne scias, ĉu en alia lingvo io simila estas ebla.
Eble iu uzus la formojn 1,2,3 alterne, kaj mi ne malpravigus tion.
Eble iu uzus la formon 4: mi dirus, ke ĝi konvenas, eble mi aldirus, ke la formo ŝajnas malofta, almenaŭ
nuntempe, ĝi povas efekti iom strange por parto de la esperantistoj
Do se oni diras, ke ekzistas pluraj ebloj, 1) per tio oni ne diras, ke la ebloj estas "senfine senfinaj", kaj ĉiu kombinaĵo estas kutima kaj laŭnorma 2) per tio oni ankaŭ ne neprigas, ke ĉiu uzu nur formojn laŭ (iuj) modeloj de sia patrina (aŭ vartistina) lingvo. Certe mi ne kuraĝus diri, ke ne eblas ĉion faradi pli kaj pli bone, sed mi ne povas tute kompreni malrespekton de László [la:slo.] kaj aliaj
al laa laboro de Zamenhof aŭ al tiu de Kalocsay - Waringhien. - Nu, mi scias, ke scienco ne devas esti konstruata laŭ principo de respekto. Simple mi sentas min spertinta, ke ili klarigis multajn aferojn
bone, kelkajn aferojn ili verŝajne konsciis pli, ol samepokuloj. Ekzistas punktoj, pri kiuj nun oni scias pli, ol ili sciis.

blazio
afiŝita je 2010-11-21 12:31:23

Pri nesufiĉo de reguloj pri vortordo... Pri nenio estas sufiĉe da reguloj. László [la:slo.] tute pravas sugestante, ke oni devus instrui vorordon pli konscie. Antaŭ pluraj jaroj la saman postulon ripetadis Johano Petik, kiu unue volis prunti regulojn el la hungara lingvo, poste (same kiel vi, László) insistis pri pli atenta instruado, krome volis venigi la reguloön de Esperanto mem "pli ĝerealaj" ol ili estas laŭ la ĝisnuna praktiko.

Ke en Esperanto la sinsekvo Subjekto + Verbo + Objekto estas pli ĝenerala kaj neŭtrala, ol en la hungara, kaj ke en Esperanto la pozicio antaŭ la verbo ne estas la kvazaŭ ĝenerala, ĉefa pozicio por emfazi, estas sufiĉe klara, kaj tion instruado al hugnaroj devus iel speguli. Tamen oni ne povas instrui ian tute feksitan vortordon (ĉefe je nivelo de ĉefaj frazelementoj): tio estas reala nek por la hungara, nek por Esperanto. Cetere la reguloj de la hungara, laŭ mi, same ne estas centprocente priskribitaj.

Ĉe Esperanto iom pli ol ĉe la hungara lingvo validas, ke "aktualan dividon de la frazo" validigas ne nur vortordo, sed ankaŭ tono, ritmo, sonforto, frazakcento. Do, ni diru, frazojn kun neoportuna vortordo oni ne ĉiam miskomprenas, ne nur pro konsidero de eksterlingvaj informeroj, sed ankaŭ pro lingvaj informoj akustikaj.

Ankaŭ mi estas malkontenta, ke oni ne tre instruas ekz. la eblon postmeti adjektivan epiteton
(PAG vrŝajne enhavas tion, sed mi devus kontroli), do iuj hungaraj esperantistoj preskaŭ ne uzas la
aranĝon, kiu estas en "eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan), ke oni ne tre instruas la ofecon de frazofina emfazado (ĉi tie kunvenis ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj, aŭ simile ktp., ke oni ne isntruas, ke la akcento de verbo konserviĝas ankaŭ post la vorto ne
(mi NEpartoprenos, ĉar mi NEkomprenaskiononivolas, iom hungarece).

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.