Novaĵoj
Esperanto en monda kongreso de lingvistoj en Macau
Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-07 19:37:12
Inter la 30a de oktobro kaj la 2a de novembro 2018 ĉe la Universitato de Macau okazis grava evento de ALTE, la dua konferenco pri "Taksado de mondaj lingvoj”.
La ekzamenkomisionon de UEA reprezentis Alessandra Madella, juna italino, loĝanta kaj laboranta nuntempe ĉe la Artkolegio de Kunming en Ĉinio. Alessandra kandidatiĝis per prelego pri sia Esperanto-laboro en Kunming kaj ŝia temo estis akceptata de la organizantoj.
La partoprenantaro de la konferenco konsistis el universitataj profesoroj kaj magistriĝantaj kaj doktoriĝantaj gestudentoj, plie el anoj de ŝtataj instancoj pri lingva...
ESF okazigis simpozion pri Esperanto kaj interlingvistiko
Kategorio: Movado; Dato: 2018-10-29 22:51:57
Instruado kaj esplorado pri Esperanto kaj interlingvistiko disfloras en universitatoj tra la mondo, sed estas granda bezono pri kunordigado kaj integrigo de interlingvistiko en la ĉefajn universitatajn kursojn. Tio estis ĝenerala konkludo de la lasta Nitobe-Simpozio , kiun la fondaĵo ESF okazigis en Lisbono, Portugalio, la 4-5-an de aŭgusto . La simpozio, kiu kunvenigis 50 invititajn profesorojn kaj esploristojn de 20 landoj tra la mondo, donis specialan atenton al kursoj kaj programoj en universitatoj en Pollando, Germanio, Usono, Hispanio, Kostariko kaj Barato, kaj pritraktis demandojn kiel ekzemple la bezonon de pli multaj...
Profesorino Ilona Koutny ricevis en 2018 la FAME-kulturpremion
Kategorio: Movado; Dato: 2018-10-22 10:43:22
Kun ĝojo mi informas vin, ke la 20an de oktobro 2018, profesorino Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan ricevis prestiĝan premion en la germana urbo Aalen.
La FAME-premion oni aljuĝas por distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon.
La transdono de la kulturpremio de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen okazis kadre de granda kaj solena festo en la urbodomo de Aalen.
En la ĉeesto de ĉ. sepdeko da gastoj, esperantistoj, alvenintaj el diversaj partoj de Germanio kaj kelkaj el aliaj...
Renkontiĝo de kulturoj dum la interlingvistika sesio en Poznano
Kategorio: Movado; Dato: 2018-09-25 13:43:47
La septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz signifis la komencon de la dua studjaro de la 7-a interlingvistika grupo. Partoprenis ĝin 10 gestudentoj el 8 landoj (Brazilo, Ĉinio, Koreio; Germanio, Francio, Hispanio, Pollando kaj Rusio). Post plenumo de ekzamenoj sekvis 4 kursoj: la duan semestron de interlingvistiko gvidis – kiel kutime – Vera Barandovska - Frank , kontribuis al ĝi Ida Stria (eksstudentino de IS kiu doktoriĝis pri interlingvistika temo en 2016). Ŝi prelegis pri literaturaj kaj interretaj hobiaj lingvoj. ...
Esperanto-semajno en Leeuwarden
Kategorio: Movado; Dato: 2018-09-04 00:47:28
Leeuwarden estas la ĉefurbo de Frislando, norda provinco de Nederlando. Tiu urbo estas en 2018 la kultura ĉefurbo de Eŭropo.
Kadre de tio en la urbo okazis plurcent aranĝoj, vizitis ĝin plurdekmil homoj. La programoj disvolviĝis en pluraj lokoj de la urbo, en institucioj jam pli frue ekzistantaj, sed ankaŭ en lokoj konstruitaj por tiu jaro. Unu el tiuj estas MeM, la pavilono de lingvoj, kie ekde marto en ĉiu semajno regis alia lingvo . Tiuj estis kelkfoje grandaj konataj lingvoj, sed ankaŭ malpli konataj lingvoj de foraj landoj aŭ...