Novaĵoj

Esperanto kaj universitato: Nitobe-simpozio (Lisbono, 4-5-an de aŭgusto 2018)

Kategorio: Movado; Dato: 2018-05-08 13:47:06

La 4-an kaj 5-an de aŭgusto en Lisbono okazos nova Nitobe-simpozio kun la temo “instruado kaj esplorado pri Esperanto en (soci/inter) lingvistiko kaj en sociaj sciencoj”. Aŭspiciantoj La konferenco estas aranĝo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Ĝi estas subvenciata de Esperantic Studies Foundation (ESF). Danke al tio ne estas kotizo. ESF ankaŭ prizorgos kafo-pauzojn kaj komunan manĝon. La simpozio okazas ĉe la Universitato de Lisbono. Loko Oni antaŭvidas, ke la simpozio okazos en...

Legi pli...

Forpasis Enikő Sereghyné Zengő el Hungario

Kategorio: Movado; Dato: 2018-05-05 16:32:25

Kun granda malĝojo ni informas vin ke la 5an de majo, pro grava malsano, forpasis Enikő Sereghyné Zengő, hungara esperantisto. Enikő estis unu el la plej aktivaj membroj de la landa ILEI-sekcio en Hungario, eĉ ĝia estrarano. Ŝi ofte vojaĝis ankaŭ eksterlanden, partoprenis multajn Universalajn Kongresojn kaj ILEI-konferencojn, akompanante samlandajn esperantistojn. Laste en Seulo mi renkontis ŝin kaj ĝojis, ke malgraŭ la allogaj turismaĵoj kaj programoj, Eniko dediĉis plurajn horojn kaj helpis nin en la parolaj partoj de la KER-ekzamenoj.  La plimulto de la ne-hungaraj Esperanto-instruistoj rememoras la ILEI-konferencon, kiun...

Legi pli...

Rob Moerbeek fariĝis Kavaliro de la Ordeno de Oranje Nassau

Kategorio: Movado; Dato: 2018-04-29 01:31:48

Dum la jubilea Malferma tago de UEA, sinjoro Rob Moerbeek, konata aktivulo de la Esperanto-movado, transprenis de Martin Smit, urbestro de lia loĝloko Beverwijk, altrangan reĝan honorigon. La urbestro anoncis la oficigon de Rob kiel Kavaliro en la Ordeno de Oranje Nassau. Ĝi estas prestiĝa distingo fare de la reĝo de Nederlando por Nederlandanoj por eksterordinaraj atingoj por la socio.  En sia formala, tamen bonetosa kaj amika parolado, la urbestro listigis plurajn, sed tute ne ĉiujn, meritojn de Rob Moerbeek, substrekante lian aktivan agadon por la Esperanto-movado, subtenon al la blindula movado, lian redaktoran,...

Legi pli...

ESF nomas novan kunordiganton de universitataj aferoj

Kategorio: Movado; Dato: 2018-03-31 00:19:41

ESF lastatempe anoncis enoficigon de nova kunordiganto de universitataj aferoj kiel posteulo de Asya Pereltsvaig, kiu retiriĝis el tiu posteno fine de 2017. La nova kunordiganto estos Angela Tellier, el Britio. Ŝi havos respondecon ligi kontaktojn kun universitatanoj kaj aliaj fakuloj kiuj okupiĝas pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉu kiel instruantoj ĉu kiel esplorantoj, ne nur en Norda Ameriko sed ankaŭ tra la tuta mondo. La celo de ŝia rolo estos intensigi la kunlaboron sur tiu tereno nacie kaj internacie. Ŝi samtempe rolos kiel kunordiganto de universitata agado por CED. ...

Legi pli...

Nederlandaj lernejanoj atendas viajn salutkartojn

Kategorio: Movado; Dato: 2018-03-05 17:01:10

Bonvolu sendi kuraĝigan karton al Esperanto-lernantoj en nederlanda Gimnazio. Mar-Janne  estas nova esperantistino, kiu lernis per Duolingo, lernu.net kaj nuntempe ekzercas sin pere de Ekparolu! Sed ŝi ne nur lernas, ankaŭ ekinstruis Esperanton en sia gimnazio, en Nimego (Nijmegen, Nederlando.) Ŝiaj lernantoj havas 10-11 jarojn, kaj frekventas transirklason inter la baza kaj la meza lernejo. La 35 lernantoj, tro talentaj por sidi en baza lernejo, sed ne sufiĉe aĝaj por eniri la mezan,...

Legi pli...

1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 ... 72

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.