Novaĵoj

Lastaj tagoj por aliĝi al la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-05-08 13:17:59

La Ekzamena Komisiono de UEA informas vin pri tio, ke meze de majo finiĝis la aliĝperiodo al la ekzamenoj en junio.  Estas jam lanĉitaj la aliĝiloj por la du sesioj en Usono kaj por la kongresa ekzameno en Seulo.  Se vi planas partopreni iun ekzamenon, bonvolu ne heziti aliĝi, ĉar la lokoj por la parolaj partoj estas limigitaj.  Informojn pri la KER-ekzamenoj vi trovas en la ekzamenpaĝo. Jen pliaj rektaj...

Legi pli...

La ludo RISKO fariĝis 4-jara

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-05-02 00:20:31

  En aprilo 2017 nia ludo RISKO fariĝis 4-jara. En tiu tempoperiodo aliĝis al la ludo 874  personoj el 67 landoj. Kiel plej ofte ankaŭ en tio francoj estas la plej multnombraj, ili estas 135. Ludis jam pli ol 1000 tagojn 30 personoj.  En la monato aprilo de 2017 ludis 108 riskemuloj, inter ili 14 novaj ludantoj. Gajnis la ĉi-monatan ludon euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka) el Pollando , al kiu ni kore gratulas. Li nun ne ricevos donacon, ĉar...

Legi pli...

Aliĝu al la KER-ekzamenoj, ekde nun ankaŭ en Seulo

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-04-19 20:25:25

La Ekzamena Komisiono de UEA informas vin ke ekde la 19a de aprilo eblas aliĝi al la KER-sesio ankaŭ en Seulo . La ĉefa dumkongresa ekzamentago estos vendredo, la 28a de julio. Tiam, ekde la 12a horo komenciĝos la skribaj ekzamenoj. Paralele kun ili okazos la laboratoriaj sesioj. La individuaj parolaj ekzamenoj okazos dum la tuta semajno, ekde la 23a de julio, dimanĉo, laŭ apartaj aliĝoj kaj rendevuoj. La 24an, lundon posttagmeze estos informprogramo pri la ekzamenoj. Por ke ni povu organizi la sesion kaj ĉiu...

Legi pli...

Mallonga raporto post la tria Ekparolu-monato.

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-04-02 19:01:31

En marto niaj geonkloj okazigis 96 parolsesiojn. Preskaŭ cent!!! Tiel la trimonata nombro de sesioj fine de marto estis 236. Nun en la programo laboras 44 geonkloj el 21 landoj (plej multaj, 11, el Francio). Ni havis genevojn entute 59 el 22 landoj, plej multaj, 10, el Usono. Jam finis siajn studojn 6 el la genevoj , do momente povas mendi sesiojn 53 personoj. Tri el la finintoj ricevis po 20 paroleblojn, aliaj tri po 10. Laŭ la nuna stato en aprilo verŝajne 4-5 pliaj genevoj finos la studojn ĉe Ekparolu!....

Legi pli...

Denove Eŭgeno gajnis en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-31 22:14:26

En la marta RISKO-ludo gajnis  euxgeno  (Eŭgeno Liĉaŭka) el Pollando. Sincerajn gratulojn al li. Li estis kiu gajnis ankaŭ en februaro, kaj ankoraŭ ne elektis donacon. Do, ni atendas mesaĝon de li. En marto ludis entute 100. Ni ekhavis nur 4 novajn ludantojn.  Kutime mi raportas pri tio, kiuj retiriĝas por ripozo. Nu, en tiu ĉi monato neniu, sed revenis tri malnovaj ludantoj. Entute ripozas nun 18 personoj, kiujn vi povas vidi en  tiu ĉi paĝo.  Se vi...

Legi pli...

1 ... 25 26 27 28 29 30 31 32 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.