Novaĵoj
Grava mesaĝo pri la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-26 20:34:57
Jam de monatoj daŭras traktadoj inter edukado.net kaj UEA pri la estontaj aranĝoj kaj kontrakto rilate la KER-ekzamenojn.
Pro tio ne estis anoncitaj novaj sesioj, ne estas preparitaj ekzamenoj por 2017.
Ni konscias, ke vi atendis la eblajn datojn jam en septembro aŭ oktobro kaj eblas, ke nun estas malfrue enketi. Ni tamen ŝatus scii, kiuj estas kiuj pretus en 2017 okazigi ĉe si KER-ekzamenojn.
Klaku ĉi tien por legi la kondiĉojn por organizi sesion.
La...
Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge denove ĉe NASK
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-23 11:57:54
NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) revenos al Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, jam la kvaran fojon. NASK estas la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko, kaj ĝi estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj renomajn Esperanto-instruistojn el la tuta mondo.
Du elstaraj instruistoj akceptis la inviton partopreni: Katalin Kováts...
Ipernity suferigas min
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-18 21:25:29
Eble multaj el vi scias, ke la socia retejo Ipernity ene de kelkaj tagoj fermiĝos. Tiun retejon milionoj uzis por kolekti kaj diskonigi siajn fotojn, poemojn kaj blogaĵojn. Ni, esperantistoj, precipe ŝatis ĝin, ĉar Ipernity delonge havis ankaŭ Esperanto-menuon.
Ĝi estis ankaŭ la deponejo de la fotoj, filmoj kaj sonmaterialoj de edukado.net. Centoj kaj centoj da dokumentoj estis amasigitaj tie, kaj per ligoj indikitaj en nia retejo. Tiel ni ne bezonis ŝarĝi per pezaj dokumentoj nian paĝaron. Antaŭ ĉ. du jaroj Ipernity jam kaŭzis...
Ekfunkciis nia projekto EKPAROLU!
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-05 00:46:37
Ni kun ĝojo informas vin, ke la 4an de januaro ekfunkciis nia nova projekto EKPAROLU!
Post 150 provsesioj kaj seriozaj planado kaj konstruo de facile administrebla kaj uzebla programaro ni ebligas al komencintoj havi 10 senpagajn parolsesiojn.
Ni volonte akceptas pliajn GEONKLOJN, kiuj post mallongaj testado kaj trejnado povus paroligi la GENEVOJN. Tio estas bona okazo spertiĝi pri distanca instruado, kaj esti utila en la enmovadigo de novuloj.
Interesiĝantoj trovu informojn en la projektopaĝo. Komencintoj, kiuj ŝatus profiti el...
RISKO-resumo pri 2016
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-01 12:42:53
La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2016. Ili estis mezume ĉ. 100 personoj en ĉiu monato kaj ludis 20346 ludojn solvante 51490 demandojn. En 2016 ni ekhavis 85 novajn ludantojn.
La plej sukcesa ludanto de la jaro (kvankam rajtis ludi nur dum...