Novaĵoj
Forpasis Hermann BEHRMANN
Kategorio: Movado; Dato: 2013-07-01 21:47:36
Kun bedaŭro ni eksciis pri la ĵusa forpaso de meritplena esperantista kolego,
Hermann BEHRMANN el Germanujo
Kvankam lia prezento en la Panteono ne estas ankoraŭ kompleta, ni lanĉas la paĝon kaj petas vin dividi kun nia viajn memoraĵojn, pensojn kaj invitas vin lasi kondolencojn ĉe lia paĝo en la Panteono
La redaktoro de edukado.net sincere kondolencas al la familianoj kaj proksimaj kunlaborintoj.
Alvoko al esplorprojekto por lingva justeco
Kategorio: Movado; Dato: 2013-06-30 08:12:07
La Esperantic Studies Foundation kune kun la Instituto pri publika ekonomiko de la Universitato Humboldt de Berlino, la Instituto pri anglaj studoj de la Universitato de Lepsiko kaj la Departemento de germanaj studoj de la Universitato Sophia de Tokio serĉas kunlaboranton por esplorprojekto pri internacia taksado de lingva justeco, lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj.
1. Taskoj ...
Maratona kurado de esperantistoj subtenindas
Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-27 09:58:46
Antaŭ kelkaj monatoj ni raportis pri alvoko pri konkurso de pupteatraĵoj , kiun lanĉis la Labor-grupo de UNESCO pri kulturo de paco.
La gelernantoj de la svisa lernejo La Granda Ursino , kie nia kolegino Mónika Molnár tre sukcese instruas Esperanton, kandidatiĝis pretiginte du pupteatraĵojn. La lingvo de iliaj prezentoj estas ESPERANTO, kaj ni tre esperas, ke tio ne kaŭzos malavantaĝon antaŭ la ĵurio.
Vidu mem la programon de la malgranduloj: ...
Laŭdenda PEKO
Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-24 07:43:29
Inter 17a kaj 19a de majo 2013 okazis la Printempa Esperanto-Kunveno (PEKO) en la kultura centro "La Marlagne" apud Namuro/Belgio.
La riĉa programo enhavis Esperanto-kursojn, prelegojn, ekskursojn kaj pliajn interesajn erojn, kiel ekzemple, trejnkurson pri la KER-ekzamenoj, gvidatan de Kristin Tytgat .
La laboron partoprenis aktiva grupo de dudeko da personoj, laŭ diversaj niveloj kaj kun bona lingvokono.
Kelkaj el la partoprenantoj aliĝis al la kurso por ricevi helpon fronte al la belgia sesio de la Tutmonda Ekzamentago (okazonta je 3...
Heidi raportas pri la Indonezia E-kongreso kaj sia nova propagandvojaĝo
Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-13 12:39:13
Saluton!
Post monatoj da preparo por la Indonezia Esperanto-Kongreso kaj mia kvina instru-kaj propagando-vojaĝo ambaŭ ankaŭ efektiviĝis kaj bone sukcesis. Dum la semajnoj post mia reveno mi ĉefe verkis raportojn, kaj krome intervjuiĝis kaj prelegis pri la temo.
Mi ĝojas ke mi fine povas al vi prezenti tiujn raportojn, kaj eĉ pli ĝojos se iuj legos ilin. Ili NE estas teda listigo de lecionoj, intervjuoj kaj sukcesoj (mi notas ankaŭ malsukcesojn). Eĉ ne temas nur pri Esperanto, sed...