Novaĵoj

Familia venko en la RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-01 16:26:56

En la julia  RISKO-ludo je la unua loko finis du ludantoj. Unu el ili estas denove brilanto -   Robert Bogenschneider kaj la alia muminjo , Paula Niinikorpi , ambaŭ el Finnlando, el la sama urbo, el la sama domo. Ni do, devos elpensi familian premion. Tamen iliaj donacoj pluiras, ĉar kaj Robert kaj Paula estis premiitaj ene de unu jaro.  ...

Legi pli...

KER-aranĝoj dum UK

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-07-31 16:52:02

Kvankam mi promesis raporti dum la Universala Kongreso en Nitro, bedaŭrinde mi ne povis plenumi mian promeson, ĉar mia programserio en tiuj tagoj komplete plenigis mian tempon, kaj nek forto nek eblo restis regule sendi raportojn. Nun, postkongrese, mi klopodas en tri-kvar artikoloj resumi la pedagogie gravajn programerojn, kaj prezenti nian dumkongresan agadon. Ni komencu pri la eventoj ĉirkaŭ la KER-ekzamenoj.  --------- Ni anoncis kongresan ekzamensesion, al kiu eblis jam antaŭe aliĝi. Kun la fruaj kaj surlokaj kandidatoj ni antaŭvidis 22 ekzameniĝontojn kaj preparis por ili...

Legi pli...

Agado de edukado.net dum UK en Nitro

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-07-19 07:23:50

Post kelkaj tagoj komenciĝos la 101-a Universala Kongreso en la slovaka urbo Nitro.  Edukado.net denove aktive partoprenos en la programoj. Por sciigi al vi, kie vi povas trovi nin, ni listigu nian agendon.  La unuan vesperon, sabaton ni funkciigos du tablojn en la movada foiro. Tiun de nia retejo kaj tiun de la KER-ekzamenoj. Eblos informiĝi pri la laboro de la paĝaro, starigi demandojn, akiri la libreton Poŝamiko , kiu estos la enirbileto al niaj paroligaj kursoj, ktp. Ĉe la tablo de KER-ekzamenoj oni povos...

Legi pli...

Denove Brilanto venkis en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-07-01 09:48:19

Bonvolu ne timi, se la enhavo ŝajnas esti kopio de antaŭa novaĵteksto. Fakte ĝi estas tre simila al la raportoj de la pasintaj du monatoj, ja la situacio estas la sama.  En la junia  RISKO-ludo  gajnis  denove, sinsekve la trian fojon,   brilanto -   Robert Bogenschneider  el Finnlando. Gratulojn al li. Lia premio devus iri al goulo Russ Williams  el Pollando, kiu cedas ĝin al riskema - Александр Иванов ...

Legi pli...

Entute 137 ekzameniĝintoj dum la 5a Tutmonda Ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-06-27 10:42:38

Ni informas vin ke la 4an de junio okazis la dua turno de la 5a Tutmonda Ekzameno.  La sesio disvolviĝis en 15 urboj de 11 landoj.  Origine al la ekzameno aliĝis 128 personoj, sed 15 el ili, pro diversaj kialoj, retiriĝis antaŭ la ekzameno. Kune kun la unua turno en aprilo (ekzamenoj en Moskvo kaj Greziljono) la 5a Tutmonda ekzameno havis entute 137 kandidatojn, el 17 lokoj de 12 landoj.  La testoj - krom tiuj el la du urboj de Brazilo kaj tiuj...

Legi pli...

1 ... 36 37 38 39 40 41 42 43 ... 102

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.