Novaĵoj

Startis la 5a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-06-04 08:34:24

  Hodiaŭ, la 4an de junio, je la 9a horo startis la 5a Tutmonda ekzamentago en 15 urboj de 11 landoj. Entute ekzameniĝos 123 personoj, el kiuj 40 trapasos parolan ekzamenon pere de skajpo.  Katalin Kovats lanĉis la sesion ĉeeste en Hago, Nederlando, Stefan MacGill de UEA ĉeestas la sesion en Subotica, Serbio. La skribajn testojn oni nun solvas en Tokio, Seulo, Busan, Hago, Londono, Subotica, Parizo, Lannion, Limoĝo kaj en Sabadell.  Post kelkaj horoj komenciĝos la sesio en San Francisko, Bonaero, Kuritibo, Maceio kaj Managvo.  ...

Legi pli...

RISKO: denove brilanto brilis en la pasinta monato

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-06-01 10:11:13

En la maja  RISKO-ludo  gajnis   denove brilanto -   Robert Bogenschneider  el Finnlando. Gratulojn al li. Lian premion ni pludonas al Andreas17 -  Andreas Emmerich el Germanio kaj atendas la informon pri lia elekto.  En majo ludis 103 personoj, inter ili 8 novaj ludantoj. Bonvenon al ili.  Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de aprilo ripozos unu ludanto: pauljuno  -  Kozsuch Pál  el Hungario kun 1014 ludtagoj.  ...

Legi pli...

Post DUOLINGO EKPAROLU!

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-05-25 12:54:21

Ni ricevis la ĝojigan novaĵon pri tio, ke la angla-lingva Esperanto-kurso ĉe Duolingo ĵus atingis la nombron de 400.000 registritaj lernantoj. La hispanlingva kurso estas preskaŭ preta. Registriĝis por ĝi jam 10.563 interesitoj. Gratulojn al ĉiuj kunlaborantoj de DUOLINGO! Nia retejo komence de majo lanĉis eksperimentcele la projekton EKPAROLU! per kiu ni volas doni okazon, precipe por la novlernantoj, je parola ekzercado en Esperanto.  Ni jam trejnis 25 kolegojn, kiujn ni nomas onkloj kaj onklinoj ,  kaj kiuj per preskaŭ plena hortabulo ofertas siajn lecionojn por...

Legi pli...

Lastaj aliĝtagoj kaj novaj specimenoj por la 5a Tutmonda Ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-05-11 19:35:11

Ni informas vin ke post 4 tagoj, la 15an de majo finiĝas la aliĝperiodo al la dua turno de la 5a Tutmonda Ekzameno.  La unuaj ekzamenoj jam okazis la 16an de aprilo en Greziljono kaj Moskvo, kun entute 24 kandidatoj, kies testoj nun estas korektataj en Budpeŝto.  Por la dua turno aliĝis 16 urboj el 12 landoj. Krom unu loko oni ĉie atingis la minimuman nombron de kandidatoj, do, ekzamenoj povos okazi en 3 urboj, Lannion, Limoĝo kaj Parizo en Francio, en du urboj Seulo kaj Busan en Koreio, kaj en Maceio kaj Kuritibo...

Legi pli...

Pri RISKO en aprilo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-05-01 21:58:09

En la aprila  RISKO-ludo  gajnis   brilanto -   Robert Bogenschneider  el Finnlando. Gratulojn al li. Lian premion ni pludonas al goulo -   Russ Williams el Pollando kaj atendas la informon pri lia elekto.  En aprilo ludis nur 94 personoj, sed estas ĝojige ke ni ekhavis 5 novajn ludantojn. Pro la milludtaga limo ekde la unua de aprilo ripozos unu ludanto: arankal  - Aranka Laszlo el...

Legi pli...

1 ... 37 38 39 40 41 42 43 44 ... 102

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.