Novaĵoj
Metodika seminario dum la 46a ILEI-konferenco
Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-26 14:57:58
Intensa 24-hora seminario lige al la kongresa programo kaj kun observeblaj lingvokursoj.
La seminarion gvidos Katalin Kovats kaj organzas ĝin ILEI kaj edukado.net kun aktiva helpo de la Interkultura Centro de Herzberg. La seminario estas parto de la ILEI-konfereco, sekve la partopreno ne estas aparte pagenda.
La programo okazos en 6 blokoj - entute 20 + 4 horoj.
Oni laboros ĉefe posttagmeze aŭ vespere por ke la...
Lernu.net serĉas tradukistojn
Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-20 00:30:28
Saluton!
Kiel vi eble jam scias, lernu.net baldaŭ lanĉos novan version de la retejo: kun multaj novaj materialoj kaj nova kurso.
Pro tio nun kiel neniam antaŭe lernu! bezonas helpon de esperantistoj, kiuj pretas esti volontulaj tradukistoj ĉe lernu!: el preskaŭ tricent tradukistoj, nur ĉirkaŭ trideko fakte estas aktivaj. Estas facile esti parto de nia teamo: simple vizitu la retpaĝon http://lernu.net/pri_lernu/kunlaborantoj/tradukantoj.php .
Ni bezonas tradukistojn de ĉiuj lingvoj; ni nepre ne volas ke lingvoj malaperu en la transiro al la nova lernu!, sed se ni...
Lude pri la lingvoj de Eŭropo
Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-15 08:40:50
Ĉu vi volas testi viajn konojn pri la lingvoj de Eŭropo?
Kulturaj kaj lingvistikaj demandoj, kolektado de poentoj, luda maniero por kleriĝo.
Sur la hejmpaĝo de la Eŭropa Komisiono ni trovis interesan ludon. La nun 52 demandoj - legeblaj en 22 lingvoj - ĉiutage riĉiĝas je unu. La akiritajn poentojn la porgramo akumulas, do eblas progresi laŭ propra ritmo. Al la demandoj estas donitaj tri respondoj. Se oni tuj trafas la ĝustan respondon tio valoras 10 poentojn. Je la dua trafo oni...
Peticio ĉe AVAAZ por Esperanto
Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-13 11:05:20
Tempo-al-tempo aparas elektronikaj peticioj kie Esperanto aperas kiel bona solvo por lingvaj problemoj. Kelkaj celas kolekti milionon da subskriboj, kelkaj modeste nur mil. Ĉi-lastan, aperintan ĉe AVAAZ, malgraŭ tio, ke ĝi ne ŝajnas esti oficiale proponita de la Eŭropa Komisiono, ni proponas al niaj membroj por subskribo.
Jen la teksto de la peticio :
Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate...
Raporto el Poznan - post la 4a semestro
Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-12 13:48:48
Interlingvistiko kaj esperantologio daŭre ĉeestas en la paletro de UAM
Jam de 15 jaroj fino de septembro kaj komenco de februaro estas dediĉita al la intensaj sesioj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. Ili havas firman lokon en la universitata paletro kaj proponas universitatnivelan studadon kun fina atestilo al ambiciaj esperantistoj. Ili entreprenas ankaŭ la formadon de esperanto-instruistoj. En la tria jaro de la Studoj okazas instsruista specialiĝo. Kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net tio kiel instruista trejnado estas ofertata ankaŭ al pli vasta publiko, kiu volas instruistan spertiĝon dum...